Langole

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Kiu ne petas, tiu ne ricevas"

~ Zamenhof pri alia afero

"Iom surprizas min via interpreto"

~ Tonjo del Barrio pri supra diraĵo

"Langole liked a video"

~ Youtube pri Langole

"Tre bone !"

~ leganto pri ĉi tiu artikolo

"Fojon plian vi babilas pri aferoj ne konataj de vi, pli konsterne estas ke via buŝo elspiris gravajn kalumniojn"

~ Mireille Grosjean

"Stultuloj"

~ Langolparolanto
Langola skribo estas
Baloon2
  • langolaj "majuskloj", ĝisaspekte fonetika rapidskriba sistemo, kapabla esprimi pli da lingvosonoj ol Internacia Fonetika Alfabeto, ellaborita de Martin Strid,
  • langolaj "minuskloj", sur tiu skribo bazitaj stenografiaj sistemoj, ĝis 2009 prilaborita por espa, sveda kaj angla lingvoj,
  • langolaj "moluskloj", bazita sur la langolaj majuskloj fonetika varianto de brajla skribo,
  • langolaj "runoj", ĝisaspekte fonetika alfabeto kun simplaj literformoj, la nestenografia praformo de langola skribo.

Al langola skribo apartenas ankaŭ sabimaj ciferoj kaj ties sistematematiko. La origina ideo de langola skribo (runoj) estis ellabori por la internacia lingvo alfabeton kulture neŭtralan kaj tiom simplan ke homoj el iu ajn hejmlanda skribsistemo povu facile lerni skribi ĝin klare kaj bele. La nomo aludas al la fonetikeco, kie la elparolo de ĉiu litero diveneblas pro ĝia aspekto: langola = "laŭ la lango".

Brainy

[redakti] Langolaj majuskloj

Langole estas du subsistemoj majusklaj: la vokala kaj la konsonanta. Ĉi sekve estas uzataj la fonetikaj simboloj de IFA.

[redakti] Literformoj

Langola litero altas ĉu tutan, ĉu duoblan, ĉu duonan ĉu malpli ol kvaronan altecon. La klino povas esti orta ("vertikala"), kruta, malkruta aŭ plata ("horizontala"), aŭ cirklo. Komenco kaj fino povas esti ĉu mola, cu akra, ĉu retroa, ĉu bukla, ĉu retroe bukla ktp. Ĉiu el tiuj alternativoj montras kiel la litero estu elparolata.

1078 n

[redakti] Vokaloj

Espe ekzistas nur kvin vokaloj: [a], [e], [i], [o] kaj [u]. Fonetike, ili enhavas inter si plej klarajn sondiferencojn, kio evitigas lingvajn miskomprenojn. Sed IFA-e oni disigas inter 28 diversaj sonvaloroj de vokaloj. Krom tio, oni povas distingi vokalojn laŭ longeco, akcento kaj tono.

Langola vokalo skribiĝas supren-dekstren. Tiuj vokaloj, kiujn IFA nomas "antaŭaj" ([e , i]), estas plataj dum la "malantaŭaj" ([o , u]) estas krutaj. Kaj vastaj vokaloj ([a]) kaj "centraj" ([ə] ktp) estas malkrutaj. Malvastaj vokaloj ([i, u]) estas duoble pli longaj ol mezvastaj ([e, o] kaj vasta [a]). Pro sia klino (malkruta), centraj vokaloj estas pli longaj ol la samvastaj malantaŭaj aŭ antaŭaj. Kaj la centraj kaj la malantaŭaj vokaloj mezvastaj ([ə], [o]) altas tute kaj malvastaj ([ɨ], [u]) duoble. La vastaj vokaloj [a] altas duone kaj ĉiuj antaŭaj "horizontalas".

La espaj vokaloj ([a, e, i, o, u]) estas skribataj rektaj. Tilde direkta ondo (~) montras ke la vokalo estas elparolata per pli rondigataj lipoj ([e]->[ø], [i]->[y] ktp) kaj male turnita ondo montras ke la vokalon diru per pli rektaj lipoj ([o]->[ɤ], [u]->[ɯ]).

[redakti] Konsonantoj

Monica-Farro

Ĉiu konsonanto havas du ecojn:

  • Kie en la buŝo ĝi estas farata. Laŭ loko oni diferencigas inter dulipaj ([m, b, p]), lipodentaj ([v, f]), dentalaj, alveolaj ([n, d, t, s, z, r, l], c), postalveolaj (ĵ, ŝ, ĝ, ĉ), retrofleksaj, palataj ([j] foje), alveololateralaj, velaraj ([g, k], ĥ), uvularaj (ĥ foje), epiglotaj, kaj glotaj ([h]) konsonantoj.
  • Kiel ĝi estas farata. Laŭ maniero oni povas diferencigi inter voĉaj ([b, v, n, d, z, g, j], ĵ, ĝ) kaj senvoĉaj ([p, f, t, s, k, h], ŝ, ĉ, ĥ) konsonantoj kaj inter nazaloj ([m, n]), plozivoj ([b, p, d, t, g, k]), frikativoj ([v, f, s, z], ŝ, ĵ, ĥ, h), vibrantoj ([r]), lateraloj ([l]), afrikatoj (c, dz, ĉ, ĝ, pf, kĥ), malafrikatoj (st, zd, ŝt, ĵd, fp, ĥk), implozivoj=injektivoj, ejektivoj, ŝmacativoj=klaksonoj (sudafrikaj x, c, q) kaj aliaj.

Langole, la lokon en buŝo montras komenco (supro) de konsonanto kaj la manieron de elparolo montras la fino (malsupra parto). Esceptoj estas alveolaj kaj dentalaj frikativoj, kiuj estas simpligitaj als cirkloj.

Plej multaj ordinaraj konsonantoj altas je tuta alteco. Kelkaj grupoj, ekzemple afrikatoj, malafrikatoj, ŝmacativoj, injektivoj kaj ejektivoj, altas duoble kaj kelkaj estas "punktecaj", precipe [l] kaj [r].

Ĝenerala konsonanto (b, t, ĉ) skribiĝas krute malsupren (/) kaj nazaligita konsonanto (mb, nt, nĉ) skribiĝas orte malsupren (|). La memstaraj nazaloj (m, n) altas nur duone.

[redakti] Langolaj minuskloj

Minuskloj langolaj diferencas de lingvo al lingvo. Minusklo estas

  • aŭ signa anstataŭigo per iu majusklo, kies sonon normale ne uzas la koncerna lingvo,
  • aŭ vorta mallongigo per forigo de literoj,
  • aŭ kombino de tiuj du.

Ĉiulingve devas esti kvar minuskloj de unua grado, kiujn oni lernu unue. Kun minuskloj el dua grado la nombro da lernendaj minuskloj fariĝas dekkvin aŭ dekses. Ĝis triagradaj minuskloj oni scias inter 60 kaj 64 minsuklojn. Kvara grado enhavas 250-256 minusklojn. Kaj tiel plu. Ĝis jaro 2009 esta ellaboritaj

  • por la sveda lingvo ĉirkaŭ 260 minuskloj (kompletas kvara grado),
  • por la espa lingvo ĉirkaŭ 120 minuskloj (kompletas tria grado),
  • por la angla lingvo ĉirkaŭ 80 minuskloj (kompletas tria grado).

Iom malfacile estas ellabori minusklojn espe ĉar tiu lingvo jam estas tre facile skribebla per langolaj majuskloj kaj espaj vortelementoj ofte estas tro simplaj por mallongigebli.

[redakti] Langolaj moluskloj

Molusklo estas punktaro ĉelita al palpa legado. Dum la brajla uzas du kolumnojn da tri punktoj, espe vastigita al du oble kvar, moluskloj konsistas el tri oble tri punktoj.

La unusonaj langolaj majuskloj havas po molusklon. Plursonaj majuskloj, ekzemple nazaligitaj konsonantoj, afrikatoj, malafrikatoj kaj kombinoj de plozivo kaj vibranto, ne havas po molusklon sed oni devas uzi po plurajn.

Kontraste al brajla, langolaj moluskloj havas ankaŭ interpunkciojn, ciferojn eĉ deksesumajn kaj matematikajn signojn.

Langolaj moluskloj do ebligas pli grandan riĉon da signoj ol la brajla kaj espigita brajla. La maksimume ebla nombro da signoj estas

  • per 2 oble 3 punktoj, sesoĉe du (2 ^ 6) = 64 minus tiuj unukolumnaj signoj kie ne distingeblas ĉu dekstra ĉu maldekstra flanko = 64 - 7 = 57 signoj,
  • per 2 oble 4 punktoj, 256 - 15 = 241 signoj,
  • per 3 oble 3 punktoj, signoj unukolumnaj + dukolumnaj + trikolumnaj = 7 + (64 - 7 - 7) + (64 - 7 - 7) * 7 = 407 signoj.
Content Navigation
Aliaj lingvoj