Lara Croft

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

" Oni vivas ne kun mono, sed kun persono"

~ Zamenhof pri Lara
2012

"Ne mensogu al vi mem"

~ Nikolao Mihajlenko

"Tamen, vi ja deziras reformi Esperanton"

~ Lara Croft


Lara CROFT (naskiĝis la 14-an de februaro 1968 en Londono) estas arkeologiistino kaj profesorino de kelkaj anglaj universitatoj.

En 2006 estis aljuĝita al ŝi unu stelo kaj ŝi estis enmetita ankaŭ en la Guinness-libro de rekordoj kiel “la scienca heroino pli fama en la mondo”.

[redakti] Vivo

Ŝi naskigis en Londono, el sudamerikaj gepatroj, ŝia vera nomo estas Laura Cruz, poste ŝanĝita al Lara Croft.

La abundmezura korpo estas fama, ŝi pligrandigis je 150% la volumenon de sia sino por fari invidion al la aliaj anoj de la arkeologiteamo, kiuj tamen, vidante la skizon, ŝatis la novajn mezurojn kaj fakte ili iĝis definitivaj.

Kiam ŝi eniris universitaton, ŝi estis ankoraŭ knabino. Ŝi vojaĝis kun sia majstro Werner Von Croy, en tempia komplekso de Angkor Wat en Kamboĝo, tio kaŭzis bruon. La kulmino de la sukceso estiĝis per la tria lernperiodo, ekde la kvara la vira intereso malaltiĝis, sed ĉiuokaze ĝi estis ankoraŭ altaj.

[redakti] Profesie

Kkabd

Antaŭ milionoj da jaroj, meteorŝtono frakasiĝis en Antarkto, tiutempe impeta. La unuaj loĝantaroj tie trovis fekundajn terojn kaj lokiĝis tie por krei floran civilizon. Per la roko de la meteorŝtono ili konstruis kvar artefaktojn, kiuj estis respektataj pro iliaj nenormalaj povoj. Sed katastrofaĵoj eskapigis la popolojn, kiuj iris en la insulojn de Polinezio.

En 1996 Lara Croft estas ekkontaktata de Jaqueline Natla, riĉa entreprenistino, por serĉi pecon de Scion, antikva artefakto kun granda povo. Ŝi akceptas kaj iras Peruen, sed trovinte la artefakton, Lara estas ataktata de Larson, sendita de Natla mem. Do, ŝi serĉas la aliajn du pecojn de Scion en Grekio kaj Egiptio, sed poste la talismano estas ŝtelita de la soldatoj de Natla, kiu estas unu el la tri gesinjoroj de Atlantido. Ŝi estis superfrostigita de Qualopec kaj Tihocan pro siaj projektoj de destruado, sed poste ŝi liberiĝis. Poste estos ĉaso por haltigi Natla-n en subtera piramido kaj rokamboleska fuĝo, el kiu Lara revenos nur kun malmultaj pecoj de Scion, destruita de ŝi mem por savi la mondon.

En sekva jaro, inter antikvaj ruinoj, veneciaj kanaloj, subakvaj mergiĝoj kaj monaĥejoj, Lara serĉas mitan ĉinan ponardon, apartenita de antikva imperiestro. Laŭ la legendo, ĝi povas doni senmortecon. Lara havos, kiel malamikon, Bartolo-n, sinkompata mafiano, kiu volas trovi la ponardon antaŭ ol Lara.

9592

En 1998, la grupo "RX-Tech" faras serĉojn en Antartido. Ĝiaj anoj estas okupitaj por serĉi la meteorŝtonon. Hazarde ili trovas korpon kaj taglibron de ŝipano, apartenita al ŝipanaro de la ŝipo Beagle, la sama de Charles Darwin.

Lara Croft tiam estis en Hindio serĉanta unu el la kvar mitaj artefaktoj, sed komence ŝi ne konas la ekzistadon de la alia tri.

Lara Croft, en 1998, troviĝis en Egiptio. Ŝia celo estas rehavi la 'Armaturo-n de Horus, artefakto kiu povas elvoki la bonvoleman dion kapablante forigi la malbelajn povojn de Seth.

Dum siaj vojaĝoj, Lara estos ĝenata de Werner, kiu volas venĝi sin, forlasite de Lara en Angkor Wat. Poste li estos ankaŭ posedata de Seth. En Templo de Horus, kie Lara, provante fuĝi el la falanta piramido, renkontas Werner-on, kiu vane provis helpi Lara-n. Fine Lara restis sub la ruboj de la piramido. Ŝi restis en hospitalo, kaj malgraŭ ŝi saviĝis, ŝi lasis la profesion.

[redakti] Leĝaj problemoj

Lara Croft estis maljuste akuzita pri hommortigo de Werner Von Croy. Ŝi estis serĉata de la pariza polico, ĉar ŝi estis la ununura suspektato de la hommortigo, pri kiu ŝi memoras nenion. Ŝiaj serĉadoj elkovrigis al ŝi la ekzistadon de sekreta sekto, kiu volas reelvoki la lastan ekzempleron de antikva raso el malicaj bibliaj duondioj: la Nefilimoj. Poste Lara estis helpata de Kurtis, kiu estas filo de antikva gento, kiu de multaj generacioj batalas kontraŭ la Nefilimoj.

[redakti] Vidu ankaŭ