Latin-idaj lingvoj

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
MongolEmpireDivisions1300

Antikva Roma imperio

"Vermente, la linguoy romancay essas dialectoy de Interlingwo."

~ Interlingvaisto

"Lu minu noi ama un fémina, lu plu facilmen noi place a ella"

~ Okcidentalisto

La Latin-idaj lingvoj estas lingvoj kreitaj per kombinaĵoj de Latino kun Ido.

La studantoj de latinidaj lingvoj ŝajne starigis sistemon por klasifiki la latinidajn lingvojn, baze de samecoj kaj malsamecoj en la formoj, simile ol kion faras bestistoj/arbistoj. Per tiu sistemo, ili agnoskis ke la latinidaj lingvoj kaj dialektoj povas esti klasifikataj en iuj familioj, kaj hierarkie ĉiu familio en subfamilio, sub-subfamilio, k.t.p..

[redakti] Komplekseco

La klasika Latino ja havis "kompleksajn" fleksiojn, kiajn la modernaj latinidaj lingvoj ne plu havas. Sed la modernaj lingvoj (la franca, la hispana, la itala, ktp) havas multe pli kompleksan uzadon de artikoloj kaj prepozicoj ol Lation, kiu ne havis artikolojn kaj malofte uzis prepozicojn. Derivitaj vortoj kiuj antaŭe estis laŭsurface kompreneblaj ŝanĝis iliajn formojn kaj nun aperas strangaj al iliaj parencaj vortoj.

[redakti] Listo de latin-idaj lingvoj

  • Itala lingvo: moderna vulgara Latino
  • Hispana lingvo: la itala lingvo kun simpligita gramatiko plus hazardaj eŭskaj, arabaj kaj indiĝenaj vortoj
  • Judhispana lingvo: malnova versio de la hispana kun la sono /ʒ/ kaj hazardaj hebreaj vortoj
  • Portugala lingvo: la hispana lingvo kun itala gramatiko
  • Franca lingvo: Latino prononcata de gaŭloj kaj ĝermanoj, kiuj kredas (pro la influo de siaj propraj lingvoj) ke ne ĉiu sono estu elparolata
  • Kataluna lingvo: la franca kun hispana akĉento
  • Rumana lingvo: sufiĉe fida lingvo kreita kiam bizanc-imperianoj provis paroli Latinon sen kontakto kun denaskaj parolantoj


Content Navigation