Latino

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Latina est lingua; mortuissima ex omnibus linguis!"

~ Kikero pri latino

"Vatikano mem, iom post iom, farlasas latinon"

~ katolikisto pri latino
Allen3

Kiel akiri lernantojn al la latina klaso

"Doni la finofaran baton"

~ Zamenhof pri morto de latino per publika instruado

"Oni devas unue bone koni la latinan . Poste oni devas forgesi ĝin"

~ Montesquieu pri latino

"Tamen la latina estas malfacila"

~ Edmond Privat pri supra diraĵo

"Foje, delonge, la pli multoj parolis la latinan lingvo, sed nun ĝi estas mortita lingvo, ĉu ne."

~ komencanto pri Latino
Katoelsako

"Tute ne morta. Ĝi estas vaste instruata kaj lernata. Mi certegas ke ĝi havas oble pli da pasivaj uzantoj ol Esperanto kaj samtiom da aktivaj"

~ Milokula Kato pri supra diraĵo

"Nu, la oficiala lingvo de Svisujo estas la latina, ĉu ne?"

~ turisto pri latino

"Svisoj apenaŭ uzas la latinan, sed pli kaj pli la anglan"

~ Arno Lagrange pri supra diraĵo

"Io debe admitter que multe grande Interlinguanos non son romanophonos."

~ Interlingvaisto pri Latino
Latino


Az B101646 Latino Chill Agatha Garcia Moll

Latino, propralingve le interlingua ancian, estas antikva planlingvo inventita por tio, ke vulgara romia nobelaro similu al kleruloj . Ŝajnas, ke Izidoro de Sevilo (m. 636) unue proklamis Latinon „sankta lingvo“; el tio venas la moro rigardi artfaritajn lingvojn kiel sanktaj. Ĝi certe estis la lingvo de altnivela potenco, kies ĉefa industrio estis la milito, per kiu ĝi havigis al si la plej gravan fonton de riĉeco: sklava laborforto. La propraj lingvaj rimedoj de la lingvo ludis malgrandan rolon en la afero.

Ĝiaj gramatiko kaj unuaj tekstoj estis kreitaj de Kato la Pli Maljuna (latine Cato Censorius, 1934 - 1949 AKE), por malhelpi komunikadon inter malsamaj nacioj kaj kulturoj. La verkisto intencis, ke sia lingvo estu multe pli malfacila lerni ol naturaj lingvoj. Pro tio la akuzativon inventis li. Kato la Pli Maljuna kaj la aliaj fruaj latinistoj laboris ne por mono, sed nure pro ksenofobio.

Por ĉiutaga konversacio en Romio, oni uzis aŭ la grekan, aŭ klasikan kreolon, ne latinon. La lingvo de Kato estis tamen ja multe uzata en la prizonoj. Oni perfortis kaptitojn lerni latinan gramatikon kiel formo de torturo. Tion uzon de la lingvo daŭrigis tra la mezepoko la katolika eklezio. Eble la latina estas la tia plej studata lingvo en Germanio.

Eĉ hodiaŭ, latino estas uzata, ekzemple en la sadomasoĥisma komunumo, kaj en la usona respublikana partio, kiu tralegas la nigran meson inversen (tse assim, eti!)

[redakti] Graveco

Fakte, la reputacio de la latinlingva kulturo estas ege troigita. En la klasika epoko, kiam Latino estis nacia lingvo, la grandaj verkoj estis en la greka, eĉ kiam ilin verkis denaskaj latinlingvanoj. Latina estis simple subevoluinta rilate la terminojn metafizikajn.

Kelkaj Latinaj patriotoj (Cicerono, Horacio, Vergilio, Seneko) de la "Ora periodo" provis imiti grekajn modelojn, kaj verkis en Latino kelkajn verketojn poeziajn kaj filozofiajn, kiuj estis ja la nivelo de tiama literaturo helenisma; oni honoras ilin kiel grandegulojn, ĉar iliaj verkoj apartenas al la plej bonaj en la lingvo Latina, kiu en la Mezepoko iĝis la sola konata kulturlingvo.

Sed la plej granda valoro de tiuj imitaĵoj estas ĝuste la latinlingveco; se tiuj verkoj estus en la greka, ili estus dronintaj en la oceano de la greklingva literaturo kun la dekoj kaj centoj da same aŭ eĉ pli valoraj, kaj oni ne pli memorus pri tiuj aŭtoroj ol oni nun memoras pri la poemoj de Kalimaĥo aŭ Apolonio, kiujn imitis la Grandaj Poetoj Latinaj.

Ĝi neniam estis komuna lingvo en la romia imperio. En la orienta parto la helena estis la komuna lingvo (kun la aramea en Mezoriento). Ĉiu "bonfamiliano" flue parolis la helenan. La latina restis en la okcidenta parto la elita lingvo. En la unua jarcento la legianaro adoptis la _romanan_ (origine la lingvo de la roma plebo) kiel komunan lingvon, kaj ĝuste ĉi tiu lingvo disvastiĝis al la ordinaruloj. Eĉ neromanaj elitanoj ekparolis la romanan hejme kaj surstrate kaj uzis la latinan nur formale kaj dualingve. La kulturo de la roma elito mortis.

La latina neniel tiom disvastiĝis, kiom oni ofte (kaj senbaze) asertas. en Eŭropo ĝi neniam senĝene regis. La Teŭtonaj Kavaliroj rifuzis uzi ĝin en siaj rilatoj kun Polio, Litvio, Latvio, Estonio, Germanio kaj Aŭstrio rifuzis latine rilati kun Grand-Moravio, Kroatio ktp. kaj insistis pri la ĝermana. La helena kaj la araba estis uzataj en orienta Eŭropo, depende la kunparolanton. En la ibera duoninsulo kaj Sicilio dum proksimume 5 jarcentoj la komunika lingvo estis la araba.

[redakti] Utilo

La latina estas senutila (kaj ĝenega) balasto, kiun bezonas nur la latinaj profesoroj por manteni la sian laboron. Matematiko sendube povas esti teda, kaj ankaŭ fiziko, sed ili ja havas gravecon por estonta universitata studento en teĥnikaj fakoj. Tion tute ne havas la latina.

[redakti] Instruado

Plejgrave estas la malbonega pedagogiko en la lernado de la latina: oni studas (ne libervole) la latinan dum kvin jaroj kvin, sep horoj sep tagoj semajne, kaj neniam malkovras kiuj estas la vortoj por diri "jes" kaj "ne": "ili ripetis la tutan frazon", diras la profesoroj... certe, certe.

La tuta studado konsistas, finfine, el tradukado (nur skribe!) de 8-10liniaj tekstoj, aŭ "versioj", kiuj regule ne sekvis la regulojn de la libro de gramatiko, ĉar tiu provis doni regulojn bonajn por la tuta latina - pluraj jarcentoj kovritaj sen AJNA priskribo de la ŝanĝoj en la lingvo (kiuj oni plurfoje renkontis en la versioj).

Oni neniam vidas unu dialogon, ĉiam la fifamajn "versiojn" de Cezaro, Cicero kaj la terura Seneca!

[redakti] Malapero

La romanoj mem buŝakvis pro la helena lingvo. Nur la romanoj parolis la latinan ekster la etendaĵo, kiu pli poste fariĝos la "Okcidenta Romia Imperio" -- t.e. Okcidenta Eŭropo ĝis Dalmatio, plus izolo ĉe la Nigra Maro (Dakio, t.e. la nuna Bulgario, el kiu subite multaj loĝantoj forkuris en la nunan Rumanion, kiam la Bulgaroj uraganis el Azio) kaj Nordokcidenta Afriko. Oriente de tiuj limoj la helena estis la ĉefa interkomunika lingvo, tuj sekvata de la aramida en la Mezoriento, kaj tio fariĝis la "Orienta Romia Imperio", kiun hodiaŭ ni (kaj tiam la slavoj) nomas Bizancio (Vizantio).

Ekde la fino de la Okcidenta Roma Imperio la _kurulaj_ seĝoj, la atrioj, la kutimo manĝi kuŝe ktp malaperis. Anstataŭis ilin la _katedroj_, sida manĝado, vilaoj ktp. Malrapide sed certe la romanidaj parolvarioj fariĝis apartaj lingvoj, kiuj plikajpli potenciĝis kaj fine eksplodis en kreemajn literaturojn, dum la latina daŭriĝis en la polvoplenaj skribejoj.

En la jaro 724, kiam Martela Karlo komencis repuŝi la arabojn, la latina estis la lingvo de la kleruloj en duono de Frankio (la cetero estis okupata de la araboj), en Ĝermanio, en Ejrio, en Anglio (eble nur la suda duono de Anglio tiam), en la nuna Svisio (tiam parto de Ĝermanio), en Dalmatio kaj en la Nordo de la kontinenta Italio (la cetero estis subarabigita).

Jam en 842 la famaj Strasburgaj Ĵuroj okazis ne en la latina sed en la frankiaj romanida kaj ĝermana lingvoj.

Estas imageble ke la siatempa vere granda malprogreso de Latino kiel internacia lingvo parte ŝuldiĝas al la profesiaj interesoj de la Latin-instruistoj. Ju pli malfacila estas lingvo, des pli da lecionoj oni bezonas por bone regi ĝin; kaj do la Latin-instruistoj havis intereson prezenti Latinon kiel laŭeble malfacilan lingvon. Kiam en la 19-a jarcento la Eŭropaj socioj ekbezonis drastan plivastigon de edukado ĝenerale kaj fremdlingvoj speciale, jam estis tro malfrue al la Latinistoj turni la boaton.

[redakti] Latino kaj Esperanto

Latino-761369

Ofte Esperanto estas nomita "la moderna latina", aŭ la "demokrata latina" kun referenco al la duobla rolo kiun dum multaj jarcentoj ludis la latina lingvo kiel neŭtrala translima "lingua franca" kaj KIEL ENKONDUKO AL LA LERNADO DE ALIAJ LINGVOJ. ("Demokrata" kompreneble ne aludas pri la tavolo de intelektuloj, kiuj dum kelkaj jarcentoj uzis la latinan, sed pri la ebleco por pli larĝaj homgrupoj lerni kaj regi Esperanton nuntempe, laŭ niaj demokrataj konceptoj).

[redakti] Latinideco de Esperanto

La tradicio esperantigi latinajn nomojn pruvas, ke, kiel dirus Gonçalo Neves, Esperanto estas nepinjo de Latino.

Foje Esperanto vestis ruĝan ĉapeton kaj portis kukojn al al la fora dometo de sia avino, la Latino. La angla manĝis la avinon kaj ŝajnigas sin esti ŝi, intencante krome manĝi Ruĝkufulinon Esperanton. En la versio de Charles Perrault, la fabelo finiĝas kun la lupo manĝante la infanon idon, sed en la versio de la Fratoj Grimm ŝi estas savata.

Kiel Zamenhof entute venis al la ideo krei novan internacian lingvon anstataŭ revivigi Latinon? Ja ekzistas nuntempe ne malforta movado por “vivanta Latino”, kaj instruistoj ne mankas.

La plej ofta argumento estas ke Latino estas “tro malfacila”, sed tio havas sencon nur se la Latinistoj mem deziras prezenti ĝin tia. Iam oni povis serioze diri ke la modernaj lingvoj iusence “progresis” dum Latino postrestis, sed hodiaŭ treege malmultaj lingvistoj asertus (precipe post la oficialigo de la Hebrea en Israelo) ke Latino ĉesus esti Latino se oni aldonus al ĝi la necesajn neologismojn.

Esperanto estas en multe pli malbona kondiĉo ol latino, ĉar ĉi tiu tamen estas reala lingvo kvankam la tempo neripareble difektis ĝin. Esperanto estas la latina de hodiaŭ en la senco, ke kiel latinan, Esperanton neniu parolas.

[redakti] Interna ideo

Multegaj homoj emas multe troigi la iaman rolon de la latina. La interna ideo de Latino estas pedanteco, kaj verŝajne tiu fakto unu fojon por ĉiam malebligis ĝin kiel tuttere oficialan internacian lingvon.

[redakti] Propedeŭtika valoro

Nu, kiel la latina povas helpi lerni aliajn lingvojn, estas nekompreneblaĵo. La latina ne havas artikolojn (kiuj estas ege uzataj en latinidaj lingvoj). La latina ne povas malfermi ion ajn pli ol alia lingvo, speciale ĉar ĝi estas morta lingvo, do oni devas studi alian lingvon - prefere iun utilan!

[redakti] Muziko

La fanklubo kaj diskeldonejo Universal Music Latino disponigas informojn kaj la diskon Esperanto en la angla: www.angelfire.com/music/fey/kabah.

[redakti] Facileco

En la lernejo Zamenhof lernis la latinon kaj ricevis nur noton 4. Sed ĝi ne estas malfacila lingvo, ŝajne, estas egale facile ellerni la akuzativon.

[redakti] Prononcado

Latino ne havas klare difinita elparolo- ne eĉ per internacia kunsento: ĉiuj elparolas kiel ili volas, ekz. en Italujo oni elparolas "Cæsar" per /ĉezar/, "veni, vidi, vici" per /veni, vidi, viĉi/, kvankam pli verŝajne la latinoj elparolis /Kæzar/ aŭ /Kesar/, simile (ili difinis la alfabeton, do "c" indikis verŝajne nur /k/, almenaŭ en la pli maljuna latina), kaj /ŭeni, ŭidi, ŭiki/, ĉar la sono /v/ tute ne ekzistis en la latina (oni skribis u minuskle kaj V majuskle por u aŭ ŭ). Kaj, kompreneble, germanoj alie elparolas...

[redakti] Bone

La latinlingva instruisto de mia tria filino publike informis nin, ke ŝi ĝojas, ke ŝi ne devas instrui "modernan" lingvon -- ĉar ĉe la latina lingvo ŝi ne devas ĝeni sin pri elparolado.

[redakti] Latinaj diraĵoj

Ritmo latino-9306

Carthago delenda est. -- Kato la Pli Maljuna

(Faru al aliaj, antaŭ ol ili farus al vi.)


Veni, vidi, vici. -- Julio Cezaro

(Mi estas la plej granda.)


Mens sana in corpore sano. -- Juvenalo

(Vidu -- Banado kun amiko)


Quidquid latine dictum, altum videtur. –– Seneca

(Kisu al mi la pugon.)


Pedicabo ego vos et irrumabo. -- Katulo

(Amiko fidela estas trezoro plej bela.)


Status quo ante. -- George Bush la Pli Maljuna

(Faru kiel mi diras, ne kiel mi faras.)


Erare humanum est. -- B. Obama, pri la laboro de George Bush la Pli Maljuna

(Vi stultulo!)


In orbita grave nil. -- Antikva romia kosmonaŭto

(En orbito pezas nenio.)


Fiat lux. -- La unua latinlingvano

(Mi estas komencanto.)


6 oaa

[redakti] Utilaj frazoj

8408

Jen kelkaj utilaj frazoj, se vi renkontas romianon sur la ŝtrato:

  • Bonan tagon!: Bonum tagum!
  • Kiel vi fartas?: Quiel vos fartatis?
  • Bone dankon! Kaj vi?: Bonum, danquum! Et vos?
  • Bonan vesperon!: Bonum vesperum!
  • Bonan nokton! Bonum Noctum!
  • Dankon: Danquun.
  • Ĝis: Gaius.

[redakti] Specimeno

Als eigentliche europäische Meta-Kultursprache gilt im Übrigen nicht nur heimlich immer noch das Lateinische (und Altgriechische), das an zahlreichen Schulen nach wie vor offiziell unterrichtet wird. Das Latinum muss für viele Studienfächer in den Geisteswissenschaften vorgelegt werden. Latein ist in Deutschland diejenige Fremdsprache, die in der Schule am dritthäufigsten gelehrt und gelernt wird. Die Zahl der deutschen Schüler im Fach Latein beträgt immerhin über eindrückliche 830’000. Unter den europäischen Ländern ist dieser Rang inzwischen eher eine Ausnahme, auch wenn es in den meisten europäischen Staaten nach wie vor Lateinunterricht gibt. Grosse Bedeutung hat der Lateinunterricht nach wie vor in Frankreich, Österreich und Italien. In Polen wurde Latein 2009 von etwa 35’000 Schülern und Schülerinnen gelernt. Aus diesen Gründen verfügen diese klassischen Sprachen über eine gewisse Lobby, deren Einfluss nicht zu unterschätzen ist.

[redakti] Moderna Latino

Kvankam oni kredas ke Latino estas mortinta, ĝi ankoraŭ estas vivanta. Nuntii Latini (Nia Latina Beleco) estas novaĵa radioprogramo el Finnlando, sendata en Latino ĉar neniu povas kompreni la finnan, eĉ finnoj. Winnie Ille Pooh estas originala Latina infanromano, tradukita al la angla kiel Winnie the Pooh. Vicipaedia estas tre fidinda fonto, kaj de informo, kaj de bona Latina stilo.

Tio, kion oni nomas "morta lingvo" ĝenerale estas difinita stato de vivanta lingvo. Latino ne mortis sed plu evoluis. Ĝi plu vivas en itala, hispana, rumana, franca ktp lingvoj, sed ankaŭ en angla, germana, skandinavaj, slavaj, indonezia, japana ktp lingvoj kaj Esperanto.

La Vikipedio havas pedantan artikolon pri Latino.