Lavmaŝino

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
0271 n.jpg

"Kontraŭ vesto malbona konspiras ĉiu ŝtono"

~ Zamenhof pri lavmaŝino

"Aĉetu neniam tion, kion vi ne bezonas"

~ Thomas Jefferson pri lavmaŝino

"Li malediktione de Babel es ankore inter nos."

~ Novialisto

"Li mundo deveniv poke plu foli quam lastitempe kustumale"

~ idisto

"Dankon pro la profundaj pensoj."

~ leganto

Lavmaŝino, memkompreneble, estas ina lavmaŝo. Maŝo nomiĝas ĉiu el la nodoj de trikaĵo aŭ kroĉetaĵo, sekve, lavmaŝo estas ilo kiu lavas kroĉetaĵon aŭ trikaĵon. La kamparanoj ĉiu posttagmeze rikoltas karotojn el tero per fosmaŝino, kaj ili ellitiĝas fruamatene kaj lavas ilin per lavmaŝino.

Tre grava demando, preparante valizon: Ĉu estos lavmaŝino, kaj sekigilo, por vestaĵoj, en la kongresejo, aŭ ni portu niajn proprajn virinojn?

Troviĝas multaj specoj de la lavmaŝino - kelkaj estas grandaj, kelkaj etaj. La plej granda en la mondo hodiaŭ estas la LHC ĉe CERN.

1266.jpg

[redakti] Paradokso

Pli multa mastrum-maŝino, pli malmulta tempo.

[redakti] Tuko

Ralf diris al sia kamarado Hugo: "Antaŭ kvar semajnoj, mi faris nodon al mia poŝtuko. Se mi nur scius, pri kio la nodo memorigu min!"

Hugo ĵetis rigardon al la poŝtuko de Ralf, kaj diris: "Eble por memorigi al vi, ke estas urĝe necese meti ĝin en la lavmaŝinon!'

[redakti] Blondulino

1026.jpg

Blondulino ricevis lavmaŝinon de sia edzo. Alitage la viro iras hejmen kaj li vidas, ke ŝia edzino nude staras ĉe la lavmaŝino. Li mire demandas:

--Karulinjo, kion vi faras?

--Ĉu vi ne vidas, mi lavas vestaĵojn? – diras la blondulino.

--Kial vi estas nude?

--Ho, kara mia, mi studis la informilon pri la lavmaŝino kaj tie estis skribita, la unua lavo okazu sen vestaĵo.

[redakti] Malbone

— Vi malbone lavis mian littolaĵon.
— Neeble, ĝi estas neĝe blanka.
— Jes, sed kie estas la flordesegnaĵo?

[redakti] Indiano

Indiano rigardas sian edzinon, kiu lavas la vestojn sub la akvofalo. El la akvofalo falas stono sur la kapon de la edzino. Ŝi svenas. La indiano ekkrias:

-- La kalko ruinigas mian lavmasinon!!!
12646811086.jpg
Content Navigation
Aliaj lingvoj