Leĝo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Por la mono pastra preĝo, por la mono romp' de leĝo."

~ Zamenhof pri leĝo
Ottoman-Tehcir Law

"Mi scias, ke vi mokas pri mi malantaŭ mia dorso"

~ Tatoeba

" Ne ekzistas terno sen nazo nek fakto sen bazo"

~ Zamenhof pri leĝo de Sifton
569

Redaktanto de Neciklopedio,

Konsiderante, ke Neciklopedio deziras artikolon pri la temo de leĝo,

Kredante, ke li rajtas verki tion, kion li volas verki pri ĝi,

Ne sciante, kion verki pri la temo,

Rezolucias, ke ĉiuj kaj iuj artikoloj pri la temo de leĝo, preskribo, ordono, imperativaĵo kaj regulo estu donitaj al komitato de lertaj geviroj, viroj kaj virinoj senrigarde de aĝo, raso, invalideco, seksa orientiĝo aŭ sekso, kiuj estos elektitaj de ĵuĝaro konsistanta de li, li mem, lia memo, lia mio kaj lia lio, barante neantaŭviditajn cirkonstancojn, agojn de Dio kaj neatenditaĵojn de sorto kaj kun la atendeco de forlasado de responso pri damaĝoj ĉiam krom la 3-a dimanĉo de ĉiu monato.

[redakti] Antinomismo

'Antinomismo (el la grekaj ἀντί, "kontraŭ" + νόμος, "leĝo"), en teologio komunikas la ideon laŭ la membroj de aparta religia komunumo ne estas devigataj obei la leĝajn preceptojn. Antinomismo randas la precizan kontraŭon de la Leĝismo, nome doktrino laŭ kiu la obeo al leĝa kodo kondukas al la savo.

Se Jesuo kritikis la rigidan obeon al precepton de fariseoj, tio okazis kiel okazis pro formalismon kaj hipokritecon de iuj fariseoj. Vidu: Mt 12, 1-8; Mr .2, 23-28; Lk 6, 1-5, “La sabato estas por la homo kaj la homo por la sabato.”

Iuj subtenantoj de gnostikismo, inklinis al fakta antinomismo ĉar forigantaj parton aŭ tutan, kiel Marciono, la malnovan testamenton. Kritiko kontraŭ "Nikolaismo", unu el la unuaj gnostikaj sektoj, troviĝas en Ap 2, 6-15.

[redakti] Feliĉo kaj morara leĝo

La psikologia.filozofia esploro de Tomaso komprenigas ke la agado vere virta – en observo de la konscienca voĉo - enkondukas al la “vera feliĉo”, kiu ekzistas nur se la homo “havas la konvinkon ke neniam li perdos la bonon poseditan” (Sumo teologia, I-II, q. 5, a. 4). La morala agado estas tiu kiu enkondukas al tiu celo kiu kiu estas la plena realiĝo de la persono: La moralo, estas, do, je la servo de la feliĉo: la penso de Tomaso tute oponas certan ideon laŭ kiu la feliĉo estas bremsata de la moralo.
Pro tio li hastas kondamni du ekstremojn ŝajne moralajn: la leĝeca moralismo kaj la malobserva malmoralismo.

[redakti] Leĝa protektado

Filo al la patro: „Kial ĉe ni ne rajtas viro edziĝi kun pluraj virinoj?“

„Mi ne scias, kiel tion klarigi. Sed kiam vi estos pli aĝa, vi mem komprenos, ke tiu ĉi leĝo ja protektas virojn.“

[redakti] Filozofio

El naturleĝoj multaj homoj agnoskas nur leĝon de ĝangalo.

[redakti] Pluaj eksplikoj

Tiu natura morala leĝo fundamente ebligas la homajn rilatojn kaj harmoniigas la stabilecon de la socio, kaj estas ankaŭ la premisa fundamento de la religio, ĉar ĝi antaŭas ĉiujn religiajn preceptojn. Ekzemple, la aliĝo al kristanismo baziĝas, kaj postulas, la adheron al la principo “vi devas sekvi la veron”. Se tia principo ne valoras, tiu aliĝo estus nur konduto laŭ fideismo, repuŝata de kristanismo mem.[1] Tio aplikendas al ĉiu religio. Tial, la konscienco, normiĝanta laŭ la natura morala leĝo, antaŭas kaj kondiĉas kaj juĝas ĉiun homan elekton.

Kiel rimarkigas ankaŭ Kantio[2], esploranta pri la Kategoria Imperativo, tiu natura morala leĝo ne ricevas sian valoron el la fakto ke ĝi estas obeata, kvankam ĝiaj rimarkiĝo kaj obeiĝo ĉe ĉiutempaj popoloj kaj socioj kreskigas onian konstaton pri ĝi.

Eĉ se, ekzemple, la kristanaj eklezioj ĝin distingas el la evangelia moralo, ĝin proklamas kaj ĝin faras fundamento de la interreligia dialogo. Eĉ la evangelia moralo apogiĝas sur la premisoj de la natura morala leĝo.

El tiu natura morala leĝo fontiĝis jurnaturalismo, tiel dirita el jus naturae (juro el naturo): nocio kiu ampleksas iujn filozofiaj-jurajn sistemojn kiuj tamen ne tute identiĝas kun la morala natura leĝo: temas ĉiukaze pri amplekso de normoj rilataj al konduto deduktaj el “naturo” kaj koneblaj de la homa estulo.
Sume: la teorio de la natuta morala leĝo asertas ke homa racio kapablas mem atingi iujn moralajn principojn validajn por ĉiu homo, en ĉiu tempo kaj kulturo.

[redakti] Leĝo de Parkinson

1656 a

La Leĝoj de Parkinson pri maljunulinoj kaj maristoj estis formulitaj de la brita profesoro Cyril Northcote Parkinson sekve de liaj observoj:

  • La laborkvanto pligrandiĝas ekzakte tiom, kiom da tempo por plenumi ĝin haveblas, ne tiom, kiom komplika ĝi fakte estas.


Ofte raportita ekzemplo estas la pensiulino, kiu bezonas duonan tagon por sendi gratulkarton al sia nepo: Unue ŝi iras al vendejo por kartoj, tie spezas duonan horon por la elektado, poste hejme pripensas longe ĝentilajn tekstojn. Poste ŝi iras al la poŝtoficejo, pridemandas pri haveblaj belaj specialaj poŝtmarkoj, ĝis ŝi fine enmetas la karton en la poŝtkeston. Kontraste la tre okupita manaĝero pritraktas la saman aferon dum tri minutoj.

  • Dum diskutoj la plej malgrandaj temoj estas plej detale diskutitaj, pri kiuj la plej multaj estas iom spertaj – ne tiuj, kiuj estas la plej gravaj.


El tiuj observoj Parkinson konkludis aldone jenajn leĝojn, kiuj estas validaj en multaj oficejoj de la mondo:

  • Ĉiu dungito deziras pligrandigi la nombron de siaj subuloj, ne la nombron de siaj rivaloj.
  • Dungitoj kreigas laboron al aliaj reciproke.

Parkinson klarigis tion je la ekzemplo de la reĝa brita mararmeo de la jaro 1930. Laŭ tio la dungitaro de ĉiu administracio evoluas laŭ jena formulo:

x =\frac{k ^ m + L}{n}

Klarigo de la faktoroj

  • k nombro de dungitoj, kiuj strebas promocion per dungigo de novaj subuloj
  • m nombro de laborhoroj por persono, kiuj estas uzataj por skribi dokumentojn por komunikado inter diversaj burooj.
  • L estas la diferenco inter la aĝo de dungado kaj la aĝo de pensiigo
  • n nombro de laborunuoj kiuj estas fakte liverataj de la personaro de tiu buroo
  • x nombro de novaj dungitoj kiuj devas esti dungitaj dum ĉiu jaro

Parkinson kalkulis la jaran kvanton de pligrandiĝo de la personaro, ne konsiderante la variojn de la laborkvanto, je inter 5,17 kaj 6,56 %.

Parkinson formulis tiujn leĝojn dum la jaroj 1940 ĝis 1950. En modernaj administracioj novaj principoj estis enkondukitaj, kiuj devus pli efikigi la laboron konsiderinde. Ekzemple kontrolingo, kvalito-certigo … ktp. Rimarkinde estas, ke en tiuj novaj areoj la parto de la personaro kreskadas daŭre, dum la personaro por la bazaj, kernaj taskoj stagnas aŭ malkreskas. Parkinson eĉ tiom plue iras asertante, ke la kernaj taskoj povus foresti, tamen la administracio ne malkreskus.

[redakti] Diplomatio

0 01l

Nenia Ĝenerala Teorio de Diplomatio estas ĝis nun pruvita, sed Profesoro Parkinson, jam aplikis siajn bone konatajn teoriojn al kelkaj aspektoj. En parolado al la Ekonomia Kolegio de Roterdamo, li sugestis ke la nombro de la diplomatiaj misioj kaj la grandeco de iliaj staboj tiom kreskis ke diplomatoj povas plenigi sian tutan tempon per akceptoj kaj bankedoj inter si mem, kaj tial neniu tempo restas al ili por kontaktoj kun la ŝtatanoj de la landoj al kiuj ili estas akredititaj. Per la citado de imagaj kaz-historioj de rilatoj inter Usono, Sovetunio kaj “Bongolando” li “pruvis” ke diplomatio kunfandiĝis kun turismo, kaj ke ambasadoj fariĝis prestiĝhoteloj.

[redakti] Leĝo de Sifton

Leĝo de Sifton pri literaturo en kulturaj festivaloj, genia kreaĵo de Majstro Zamenhof, diras ke bedaŭrinde en vegetaraj restoracioj:

"En Brazilo la legantaro por unua romano (bela vehiklo por poezii, muziki kaj transiri la limojn de kreado) estas nur centoble pli granda ol la suma nombro de amikoj kaj konatoj de la aŭtoro kaj eldonisto en Finnlando dum la 80-aj jaroj."

Elisabeth Sifton estas renoma redaktoro kaj eldonisto en Usono en loka klubo kun aliaj maljunuloj (bona maniero renkonti knab(in)ojn por flirti, kisi kaj pli). Antaŭ 25 jaroj ŝi vortumis sian leĝon por havi bezonatan interhoman kontakton apud busta skulptaĵo de Zamenhof en la dancejo de junulara festego kiel IS.

[redakti] Referencoj

  1. Ĉe katolikismo oni citas la dokumenton de papo Leono 13-a ([1]) sed estis principo de la patrsitika kaj skolastika etiko
  2. Famas lia kategoria esprimo (Kritiko de la pratika racio) ,”La ĉielo stelplena super mi, kaj la morala leĝo en mi
Content Navigation
Aliaj lingvoj