LeBron James

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Korbo5

"Vivis puninde, mortis ridinde"

~ Zamenhof pri James

"Pli bone regi en infero ol servi en paradizo."

~ LeBron pri sia reveno al Klevlando

"Mi malkonsentas."

~ Masoĥisto pri la supra diraĵo

"kiu estas la plej facila eblas lerni kaj almenaŭ emo al ajna kolekto de nacioj aŭ kulturoj (kun en motivo), ĝi havas sencon."

~ Roboto pri ĉi tiu artikolo

"Bone. Sed kio estas via nomo?"

~ Klevlandano

"Malofte mi legis pli nekompreneblan diskuton."

~ Bertilo Venergreno pri ĉi tiu artikolo

"potlhqu'be'."

~ Klingono pri LeBron James

Reĝo Miĥaelo Jordano Jakomo Junio Bruto la Bruna (barbarlingve LeBron James) estas usona olimpika korbopilkisto kaj imperiestro de Klevlando.

[redakti] Vivo

Ks8-

Li naskiĝis en Akrono kaj diplomiĝis de sia mezlernejo en 2003, en la sama jaro kiam diplomiĝis Carmelo Anthony, Chris Bosh, Dwayne Wade kaj aliaj gravaj personoj. La Klevlando Cavaliers elektis lin per sia unuavica elektorajto en tiujara NBA-Draft.

Post sia emeritiĝo, Michael Jordan adoptis Lebronon kiel sian posteulon. Tamen la enviema Dwayne Wade kredis, ke li estis la laŭrajta heredulo, ĉar li iam estis tre aktiva generalo en la infana ŝatantaro de Jordan.

Dum pluraj jaroj Klevlando ĉiujare preskaŭ venkis en la NBA Finludoj, sed ne venkis. LeBron do decidis movi sin al Miamio por starigi la Unuan Triopon kun Wade kaj Chris Bosh. Klevlandanoj tre ofendiĝis pro la moviĝo de LeBron, ĉar laŭ ili, tio estis ega malrespekto de ilia netolerinda urbaĉo. Post unu aŭ du jaroj, la cetero de usono denove forgesis ke Klevlando ekzistas. Sed post kelkaj jaroj, venkinte Miamion, LeBron revenis Klevlanden kontraŭ multaj protestoj kaj fame transiris la Cuyahoga, dirante ke "La korbopilko jam estas ĵetita." Klevlando bonvenigis James kaj tuj forgesis la malrespekton.

[redakti] Senmoraleco

Antaŭ ol forlasi Klevlandon, LeBron postulis, ke lia teamo maldungigi la teamestron Mike Brown por ke li restu. Post la maldungigo, LeBron ankoraŭ decidis foriri. Verŝajne temis pri ia rankoro.


Amerikaj Nordaj Unuiĝuntaj Ŝtatoj
(Anuso)

1331529058870

(Sub)Ŝtatoj
Alabamo | Alasko | Arizono | Arkansaso | Norda Dakoto | Suda Dakoto | Delavario | Diznejlando | Florido | Georgio | Havajo | Idaho | Ilinojso | Indianio | iOvo | Israelo | Kalifornio | Norda Karolino | Suda Karolino | Kansaso | Kentukio | Koloradio | Konektikuto | Luiziano | Majno | Marilando | Marso | Masaĉuseco | Miĉigano | Minesoto | Misisipio | Misurio | Montano | Nebrasko | Nevado | Nov-Hampŝiro | Novjorkio | Nov-Ĵerzejo | Nov-Meksiko | Ohio | Oklahomo | Oregono | Pensilvanio | Penisvalo | Prizono | Rod-Insulo | Tenesio | Teksaso | Utaho | Vajomingo | Vermonto | Virginio | Okcidenta Virginio | Vaŝingtonio | Viskonsino
Kolonioj

Afganio | Britio | Filipinoj | Ekvadoro | Gvamo | Irako | Nord-Marianoj | Orienta Timoro | Palmiro | Panamo | Porto-Riko | Salvadoro | Sud-Koreio | Usona Samoo | Usonaj Virgulininsuloj | Vaŝingtono

Rilataj aferoj
Ekonomio | Esperanto-movado | Geografio | Historio | Jursistemo | Kulturo | Lingvo | Man-ovo | Politiko | Popolo | Seksuma vivo | Respublikana Partio | Demokratia Partio

Content Navigation
Aliaj lingvoj