Lee Majors
El Neciklopedio
"Kiu neniun savis, malamikojn ne havas"
~ Zamenhof pri Lee Majors
"Ĉu vi intencis serĉi: Lee Majo"
~ Vikipedio pri Lee Majors
"Mi estas en sendanĝera loko feliĉe"
~ Meduzo
"Ankaŭ sklavo sur galero remas plu pro la espero"
~ Hans-Georg Kaiser pri Ben-Hur
Ses milionoj da dolaroj estis la kosto de tiuj protezoj kaj kirurgia operacio. Hodiaŭ nur unu el tiuj protezoj kostas multe pli ol 6 milionoj da dolaroj pro inflacio kaj kresko de kuracistpagoj, asekuroj, ktp.
Oni konstatas grandan kuraĝon de kuracistoj de tiu tempo, kiam ankoraŭ nuntempaj malgrandegaj superpotencaj mikroproceziloj ne ekzistis. Tiutempe oni devis pensi pri artefaritaj okuloj sen scii pri kameraoj funkciante surbaze de ŝargokuplado [en. Charge Couple Device - CCD].
Dank' al protezoj, li edziĝis al Farrah Fawcett, kiu mortiĝis pro anusa kancero, al la Playmate Karen Velez, kaj nuntempe al Faith Majors.