Stultuloj

El Neciklopedio

(Alidirektita el Leganto)
Iri al: navigado, serĉi
ATENTU
Ĉi tiu artikolo ne devas esti legata de mense handikapitaj personoj nek de profundaj debiluloj nek de perfektaj idiotoj nek de personoj sen scioj aŭ antaŭa klerigo.

"Li tremas kiel aŭtuna folio"

~ Zamenhof pri stultulo
9766 n

"Estu ruza, restu stulta"

~ anonimulo pri vi

"Mi ĵus havis disputon kun iu, kiun mi tentus nomi idioto"

~ Milokula Kato

"Prefere esti ŝatata stultulo ol neamata saĝulo"

~ Hans-Georg Kaiser

"Brave, brave!"

~ Cindy McKee pri ĉi tiu artikolo

"Feliĉas la stultulo.
Li zorgas tute ne.
Mi volus esti tia.
Ĉu estas nun? Ho ve!"

~ Dorothy Parker
1439
Stultulo estas funde kaj nekuraceble sensprita ulo. Stultuloj kondutas sensprite kaj malinteligente faras misagojn pro ne sufiĉa pripenso, pro misrezono. Ĉe stultuloj estas konstanta manko de sprito aŭ kompreno. Stultulo estas homo malsprita, malinteligenta kiu obstine agas kvazaŭ naive pro ne eldirita kialo. Sed tre eble, vi ankoraŭ ne komprenis tion...

Estas multaj specoj de stultuloj:

Enhavo

[redakti] Stulta idaĵo

0b205262a1 o

Ye un tago, kiam idisto esis nura puero, la matro pikniks sen lu (kompreneble, ŝia amanto ne volis ŝoki la infanon).

Ante ke ŝi departis, ŝi dicis al lu: filo, dum ke me esos absenta, vu sempre restuez che la pordo por surveyiar ĝin de la multaj esperantisti en l' urbo.

Idisteto sideskis che la pordo. Pos kelkaj hori un onklulo vizitis la hejmon. Lu dicis al idistido: Kie esas vua matro? Idisteto respondis: Che pikniko. Ni la gespozi nu vizitos vuan matron ye tiu vespero. Irez kay raportuez al ŝi. L' onklulo marchis alfore, Do penseskis povra (ne indijanta) idisteto. "La matro dicis: Sempre surveyuez la pordo. L'onklulo dicis: Iruez kay raportuez al ŝi".

Idisto pensis milfoye, kay tandem decidis. Lu ektiris la pordon kay pozis ĝin sur sua dorso kay marcheskis kun la pordo pezoza al la matro che la tagmanĝo sur la herbo.

[redakti] Kvanto

Kvanto da stultuloj estas tre granda.

[redakti] Amikeco

- Amiko mia, vi estas granda azeno!

- Mi ankoraŭ devas kompreni, ĉu mi estas via amiko, ĉar mi estas azeno, aŭ mi estas azeno, ĉar mi estas via amiko.

[redakti] Lerto

Necesas multe da lerto por esti sisteme naiva.

[redakti] Alie

Du homoj renkontiĝis sur mallarĝa ponteto. Neniu el ili donis liberan vojon al la alia. Fine unu el ili ekkoleris:

- Neniam mi donos liberan vojon al stultulo.
- Sed mi tre volonte. - respondis la alia, kaj flankentiriĝis.