Lepsiko
El Neciklopedio
| Neciklopedio über alles in der Welt!!! |
"Kontraŭstari per ĉiuj fortoj"
~ Zamenhof pri ĉi tiu artikolaĉo
"Jes, mi vidis ĝin hodiaŭ en la unua fojo"
~ Meduzo pri Lepsiko
Enhavo |
[redakti] Ligva noto
Lepsiko estas pli bona esperantigo ol Leipziko. "Leipzigo" estas neebla esperantigo. Pronincu ĝin laŭte! Pli konforme al la sonoj estus Lejpciĥo. Intertempe, esperante la reagojn de aliuloj, mi removas la paĝon al sub Leipzig.
Kiel mi scius kiel oni prononcas laŭte la nomo de tiu urbo germane? En mia lingvo mi diras Leipzigue aŭ Lípsia, se oni esperantigu la nomo laŭ indiĝena formo, Bagkoko havus 60 silaboj! Do ni devus fari tion INTERNACIE, tiu estas, laŭ skribo + O.
[redakti] Mortpuno
En la jaro 1621 sinjorino Fritŝe ĉe Lepsiko en Saksujo estis mortpuŝita de bovino, kiam ŝi troviĝis en benita stato, do, kiam ŝi estis graveda. La edzo turnis sin al la jura fakultato de la universitato en Lepsiko, kiu trovis la bovinon kulpa. La bovino estis ekzekutita.
[redakti] Kuriozaĵo (aŭ ne)
Ĉu vi scias, ke en 1914 estis konstruita Esperanto-domo en la Lepzika librofoiro ?
[redakti] Arkitekturo
Kiam la japanoj konstruis la hotelon "Merkuro" en Lepsiko, troviĝis reciproke konstruejo de popolpropra unuiĝo de konstrufirmaoj. Ĉiumatene ĉe la komenco de la laboro kliniĝis la japanoj al la orientgermanaj konstrulaboristoj. La ĉefestron tio en la kuro de kelkaj tagoj malagrabliĝas tiom, ke li sendas subestron al la japanoj, por ke tiu demandu ilin pro la kaŭzoj de tiu stranga kliniĝado. Tiu revenas kun la respondo, ke la japanoj per tio petas pri pardono, ke ili ne partoprenas je la pigrumo de la orientgermanaj laboristoj.
