Lemingo
El Neciklopedio
"Ĉe mastro ŝtelisto la servantoj ne ŝtelas"
~ Zamenhof pri Lemingo
Vladimir Iljiĉ Uljanov Lemingo (naskiĝis la 22-an de aprilo, 1770, mortis la 21-an de januaro, 1924) estis fama germana komponisto kaj rusa politikisto.
Li apartenis al la ronĝuloj, kiu estas tribo de la fosmusoj (Arvicolinae) kun tri etnoj kiel veraj lemingoj (Lemmus), marĉaj lemingoj (Synaptomys) kaj arbaraj lemingoj (Myopus, vidu ankaŭ arbo), kiuj entenas 6 speciojn.
(\__/)
(='.'=)
(")_(")
Enhavo |
[redakti] Fruaj jaroj
En 1887 lia frato Hamstro partoprenis en komploto por detrui la ĉaron de Aleksandro la 3-a, kaj estis mortpunita. Tio radikaligis Lemigon, kiu baldaŭ fariĝis revoluciisto, predikante maklismon al la proletaro, precipe en Peterburgo. Lemingo estris la bolŝevistojn, la plej grandan kaj radikalan el la du tiamaj socialismaj partioj.
En 1895, li estis ekzilita al Siberio, kie li edziĝis al Nadeĵda Konstantinovna Kobajo (Kobajo estas maŝino, kiu transformas legomon en fekaĵon). Ili vivis en la malvarma parto de la norda hemisfero, ili travintrumis subtere, sed ili ne havis vintran dormon.
Poste li iris Zurikon en Svislando, por viziti al C. G. Jung.
(\__/)
(='.'=)
(")_(")
[redakti] Revoluciaj jaroj
En 1917 la ĉara registaro falis pro Rusia Revolucio de Kerenskij. Germanio, celante saboti sian malamikon Rusion, resendis Lemingon el Zuriko al Rusio per speciala kanono. Li subteriĝis en Peterburgo, surprizante la homamason, kaj tuj donis viglan parolon.
Fine en novembro (oktobro laŭ la julia kalendaro, decembro laŭ la aŭgusta kalendaro, januaro laŭ la septembra kalendaro, ktp.) la bolŝevistoj sukcesis kaj renversis la registaron. Lemingo gvidis la biolŝevikan Rusion ĝis 1924, kiam li sinmortiĝis ĵetante sin de fjordo.
(\__/)
(='.'=)
(")_(")
[redakti] Postmorta persona kulto
V.I.Lemingo estis homo modesta. Malgraŭ tio, Lemingo estis viktimo de kulto al personeco dum vivo kaj poste. La nomo de Petrogrado estas ŝanĝita je Lemingogrado ("Leminginurbo"). Ankaŭ en Armenio, oni nomis urbon Leminginakan. Personnomoj kiel Gnimel aŭ Vladlem estis kreitaj de fervoraj gepatroj por iliaj gefiloj.
(\__/)
(='.'=)
(")_(")
[redakti] Ideoj
Kvankam Markso diris, ke komunista revolucio estus farita de la proletaro, Lemingo kredis, ke grupo de profesiaj revoluciistoj necesus. Li kreis tian grupon kaj sukcesis, sekve, li pravis. Lemingo vidis la imperiismon de Britio kaj Francio kiel la finan etapon de kapitalismo kaduka. Pri tio li klare ne pravas, ĉar ekde tiam kapitalismo kadukiĝis multe plu.
Leningo substrekis multe la bezonon havi feran disciplinon en la peltaj fabrikoj, ĉar en fabriko kie ĉiu vizono kondutas laŭvole, malmulton oni produktas. Liaj komunismaj ideoj disvastiĝis al Ĉinio. Tie Mao Zedong diris, ke revolucio ne estas artiŝoka vespermanĝo, kaj sekve kolektivigis la lagojn, kie oni kreskigas drakojn.
(\__/)
(='.'=)
(")_(")
[redakti] Lemingo kaj Esperanto
La ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, vizitis Moskvon por sondi la grundon por eventuala Universala Kongreso de Esperanto. En Moskvo Osmo Buller sur la Ruĝa placo renkontis Lemingon kaj havis esperantlingvan konversacion kun li. La edzino de Lemingo konis pri Esperanto, kaj protestis kontraŭ ĝia amasa instruado, ili diskutis kaj li ne plu povis partopreni esperanto-movadon.


