Lemurio

El Neciklopedio

Alidirektita el Lemuro
Iri al: navigado, serĉi

"Havi malprofiton"

~ Zamenhof pri ĉi tiu artikolo
Speed

"Nigraj afrikanoj devenas de lemurianoj"

~ Nikolai Grishin pri nigruloj

"Lemurio is on Twitter"

~ Twitter pri Lemurio

"A ella se le murió el marido"

~ hispanparolanto pri Lemurio

"Tio estas kurioze"

~ Tonjo del Barrio

"Novaj malkovroj de sciencistoj nepre konfirmos ĉion en ĝi skribitan"

~ kredanto pri ĉi tiu artikolo

"Paroli Idon inter Esperantistoj s'ajnas al mi esti tempoperde. Parolu Idon inter Idistoj. Se iuj ekzistas jam"

~ Lemuriano

"Que nos monstra lo que nos face e que nos demonstra qui es nos!"

~ Interlingvaisto

"Esperanto - la internacia lingvo"

~ Revulo

Lemurio estis kontinento, kiu ekzistis antaŭ milionoj da jaroj kun jam sufiĉe alta civilizo. Lemuroj, estis altaj je pluraj metroj ("Gigantoj estis sur la tero en tiu tempo" Genezo, 6 - 4). Pri iliaj dimensioj donas imagon la famaj statuoj de la insulo de Pasko - la sola restinta parto de Lemurio, pereinta antaŭ 4 milinoj da jaroj.

Ancient Egypt 1

[redakti] Geografio

Hpb

Iomete post la eldono de "La Origino de Specioj" de Darvino en 1859, geologoj rimarkis ke sedimentoj de la Permia epoko estis tute samaj en Suda Afriko, Barato (Hindio), Australio, kaj Suda Ameriko. Ankaŭ la animalaj kaj plantaj fosilioj estas samaj.

Tio estis tempo, kiam sciencistoj ne sciis, ke la kontinentoj drivas. Ili konsideris la kontinentojn senmovaj. Ĉar la plantoj kaj animaloj ne povus trairi la oceanojn, estis malfacile klarigi la distribuon de fosilioj. Sciencistoj hipotezis "terajn pontojn", kiuj poste sinkis en la maron. Unu de la hipotezaj "terpontoj" estis inter Barato kaj Suda Afriko, la "Hindo-Madagaskara Duoninsulo".

Germana natursciencisto Haeckel, uzis la Hindo-Madagaskaran Duoninsulon por klarigi la distribuon de lemuroj en Afriko, Barato, kaj Malajo, kaj por klarigi la mankon de fosilioj de fruaj homoj. (Se homoj originis en la H-M Duoninsulo, kaj ĝi poste malaperis sub la maro, kompreneble oni ne trovos homajn fosiliojn.)

Poste Philip L Schalter nomis ĉi tiun hipotezan landon Lemuria, pro ĝia ligo kun la lemura hipotezo de Haeckel.

Kiam oni poste hipotezis ke la kontinentoj drivas, sciencistoj forĵetis la hipotezitan Lemurion. Hodiaŭ, kontinenta drivo estas nedisputebla fakto. Oni mezuras ĝin.

Ke Lemurio ne ekzistis, ankau tio estas nur hipotezo.

[redakti] Lemurianoj

Lemuroj estis longvostaj simioj, tiuj animaloj estas nomitaj pro Lemurio, kiu ekzistis antau milionoj da jaroj ie en nudaj oceanoj. Lau okulta filozofio, historio de la homaro kalkulas jam milionojn da jaroj. Lemurio estis loĝata de homoj, kiuj kreis altan civilizacion, poste pereintan.

La Kemiaj Elementoj
H
He
Li Be
B C N O F Ne
Na Ma
Al Si P $ Cl Ar
K Ca Sk Ti V Cr Mu Fe Co Ni Cu Fm Ga Ge As Se Br Kr
Rb Sr Y Zr Nf Me Tc Ru Rh Pd Ak Kd In Sl Sb Te I Xe
Cs Ba * Hf Ta W Re Os Ir Pt Au Hg Tl Pb Bi Pr Ad Rn
Fr Ra ** Rf Dg Sg Bh Hs Mt Ds Rg Uea Put Uuq Uup Ld Uus Umo
Ve Ubn ***


La Ce Pr Nd Pm Sm €u Gg Tb Di Ho Er Tm Yb Lk

Ac Th Pa U Np Pi Am Cm Bk Cf Fm Md No Ls

Ubu Us Ka Kk

La lemurianoj pereis kiam ili komencis seksumi kun bestoj. Tiam naskighis ankorau multaj monstraj hibridoj, kiuj poste formortis.

Multaj homoj ne scias kio estas lemuro, kaj mi skribis la artikolon ne por vi, sed por tiuj kiuj volas scii la veron.

[redakti] Alie

Kaj jen, kiel ĉiam, la diskuto neeviteble regravitiĝas al la demando pri landonomoj. La loĝantoj de Lemurio ne estas lemuroj, sed lemurianoj!

[redakti] Historio

La vero estas ke Lemurio neniam ekzistis. Ĝi iam estis nepruvita scienca hipotezo, kiu poste montriĝis falsa. Ne ekzistas iu ajn fizika pruvo ke Lemurio ekzistis en Hinda Oceano, nek en Pacifika Oceano.

[redakti] Mallumo

Mallumo ne deziras, ke la homaro rememoru sian praan historion. Ĉar se nuna civilizo ekkonos spertojn de Lemurianoj kaj Atlantoj, ĝi povos ne ripeti iliajn erarojn kaj ne perei. Mallumo multege laboregis por ke homoj forgesu sian historion kaj per tio ĝi malrapidigis ilian progreson je miloj da jaroj. Kaj religiuloj, kaj pseŭdoscienculoj egale kategorie neas ekziston de pasintaj civilizoj. Sed nur rememorinte la pasintecon, ni povos konstrui belan futuron.

X1

[redakti] Sekretaj pergamenoj

Sekreta pergameno en sekretaj arkivoj de Vatikano diras sekrete:

Lemuria est continens hypothetica in Oceano Pacifico aut Oceano Indico collocata, quae olim abhinc multa millennia fuit, maris aequore humiliori. Haec coniectura saeculo undevicesimo proposita est a pluribus eruditis. Lemuria hodie mythus quoque videtur, quo homines antiqui ibi habitabant. Nomen 'Lemuria' refertur abhinc anno 1864 a scientibus praecipue a geologista Philippo Sclater ut explicet verum praesentiae 'lemuris' (id est genus simiae cuius nomen venit ex eodem verbo Latine) vel adfinis specierum tantum in India et Madagascar. Perplexatus fuit eiisdem fossiliis invenientibus sicut in India et in Madagascar sed non in Africa. Quia praeclara esse, in cultura populari maxime apparet, sed omnium terrarum similium Atlantis praeclarissima est.

[redakti] Poŝtelefonoj

Leĝo de la lemuria ŝtato postulas, ke poŝtelefon-numeroj estu porteblaj. Komprenu, ke se vi ŝanĝos la provizanton, vi konservos vian numeron.

Antaŭe ĉiu telefonfirmao devigis vin al rezigno pri la numero kune kun la lineo, kaj la nova firmao donis novan numeron el sia provizo. Tio premis la abonantojn al restado ĉe la sama provizanto. La leĝo faciligis la ŝanĝadon, garantiante, ke vi ne devos je ĉiu ŝanĝo atentigi ĉiujn konatojn pri nova numero. Tiu leĝo el 2006-2007 estis planita por akrigi la konkurencon kaj malaltigi la prezojn, sed ĝi ne efikis – la tri grandaj telefonkompanioj videble akordiĝis pri prezoj kaj mirinde estas nur, ke neniu procesis kontraŭ ili pro tio.

[redakti] Falo

Blavatskaja priskribis la Lemurianojn kiel "la tria radika raso" kiu enloĝis la teron. Ili estis ovo-demetantaj estaĵoj kun tria okulo kiu donis al ili psikajn povojn kaj ebligis al ili funkcii sen cerbo. Origine ambauseksamaj, ilia falo okazis post kiam ili malkovris sekson. Laŭ teosofiistoj (teosofoj?), la Lemurianoj pereis kiam ili komencis seksumi kun bestoj. Ili ankau kredas, ke nigruloj estas la posteuloj de Lemurianoj.

La angla Teosofisto Skot-Eliot skribas ke la seksaj agoj de la Lemurianoj tiom ŝokis la spiritajn estaĵojn, la Lhas, ke ili rifuzis sekvi la kosman planon por fariĝi la unuaj por eniri la korpojn de la Lemurianoj.

Content Navigation
Aliaj lingvoj