Leonard McCoy

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Ridas blindulo pri lamulo"

~ Zamenhof pri pacientoj de McCoy
127

D-ro Leonardo Horatio McCoy estas fama kuracisto kaj kosmonaŭto. Li estis gvida kuracisto de la stelŝipo Enterprise (NCC-1701 kaj NCC-1701-A). Kiam la kuracisto pensiiĝas el la servo de la stelŝiparo, li havas la rangon de admiralo.

Leonard McCoy naskiĝis en 2227. Inter la jaroj 2245 kaj 2249 li studis en la universitato de Misisipo, poste ĝis la jaro 2253 plustudis medicinon. Dum la jaro 2266 li komencas sian deĵoron kiel gvida kuracisto en la rango de leŭtenanta komandanto (vic-kolonelo) en la stelŝipo Enterprise. Kapitano de la ŝipo estas James Tiberius Kirk, bona amiko de Leonard.

McCoy estas decida kontraŭanto de la moderna teknologio, kaj aparte skeptikas pri la teletransportado kaj kosmotransportado ofte aplikata sur la veturiloj de la stelŝiparo por transporti homojn inter pluraj stelŝipoj aŭ de orbite cirkulantaj stelŝipoj al planedoj kaj inverse. Malgraŭ tiu kontraŭteknologiemo li estas forte ŝokata, kiam li konsciiĝas pri la medicinaj teknikoj de la 20-a jarcento ("Tio estas plej malluma mezepoko!").

La kuracisto estas la aŭtoro de poste standarda lernolibro "Kompara fiziologio de eksterteraj specioj de Leonard McCoy" (ekzemple angle Leonard McCoy's Comparative Alien Physiologygermane Leonard McCoys vergleichende Physiologie außerirdischer Spezies), kiu en 2374 estas radie sendata al la stelŝipo Voyager, por refunkciigi la medicinan-holografian kriz-okazan programon.

Post la pensiiĝo, la 137-jara admiralo McCoy vizitas la medicinan stacion de la stelŝipo Enterprise-D kaj poste havas interparolon kun la leŭtenanta komandanto Data, kiu per transportileto kondukas lin al sia stelŝipo. Hodiaŭ li jam estas pli ol 150-jaraĝa.

Aliaj lingvoj