Eduko

El Neciklopedio

(Alidirektita el Lernejo)
Iri al: navigado, serĉi
FigProf.gif
"Lerneja sekreto ne iru al gazeto"
~ Zamenhof pri lernejo

"Ne mateno, bone tamen"

~ Iu ajn pri iu ajn

"Lernejo estas loko por lernado"

~ Vikipedio pri lernejo

"Gimnazio preparas pli bone por universitato, sed se la lernanto ne daŭrigas la studadon kaj devas labori, li estas preparita por la praktika vivo malpli bone ol la lernejano de teknikumo aŭ metilernejo."

~ Oni pri gimnazio

"Kiel eblas agi kontraŭ la tuta klaso sen tuŝi ĝiajn anojn?"

~ Milokula Kato pri lernejo

"Klas·o /(en la senco de 'leciono')/ → lecion·o"

~ Renato Corsetti

"Mi ne komprenas kion ci volas diri per la &#265"

~ studunto al instruisto pri iu ajn

"Ni lernis en la infanĝardeno novan kanton, sed ĝis nun mi scias nur la unuan katastrofon!"

~ infano pri lerneja kanto
Eduko torturo kaj enuo, en lernejoj kaj universitatoj centoj da geknaboj torturas instruitojn, kiuj enuigas ilin... Do, lernejo estas tre simila al kelkaj priskriboj pri infero.
1336.jpg
La lernejo edukas nin por vivo, do mi ne timas la morton. :)))

[redakti] Metodoj

Lernado de historio plej ofte estas nur parkerigo de nomoj kaj datoj; matematiko estas nur mekanika kaj senplezura ekzercado; religio estas nur ŝanco babilaĉi kun la instruisto kaj moki lin; literaturo utilas nur por definitive malinstigi preskaŭ ĉiujn lernantojn iam legi libron; ktp. ktp.

[redakti] Iru al Lernejo

Cotê22.jpg

Tiel estis lernejo en jaro 2000!

Patrino iras en la ĉambron de sia filo, kaj diras gaje, "Ellitiĝu! Estas mateno! Vi devas iri al lernejo!"

La filo diras, "Mi ne volas iri al lernejo."

"Vi devas iri."

"Mi malamegas tiun lernejon. La geknaboj estas kruelaj kaj aĉaj."

"Vi tamen devas iri."

"Estas kiel ĝangalo: Unu batalo, post alia. Oni minacas min cent fojoj po tago."

"Vi devegas iri."

"Kial mi devegas iri?"

"Ĉar vi estas la lernejestro!"

[redakti] En lernejo

1247.png

La nova instruisto:

- Vi, en la lasta benko, kiel vi nomiĝas?

- Pecjo!

- Kiam vi parolas kun mi, vi devas diri “sinjoro”!

- Ho bone: “sinjoro Pecjo”!.

[redakti] Alie

Infano skribas sur la nigra tabulo: 2 + 1= 3.

- Tre bone - aprobas la instruistino. - Kaj nun, refaru la saman kalkulon sed, ĉi-foje, sen la kalkulilo.

[redakti] El lernejo

- Brava Peĉjo! mi vidas, ke vi revenas hejmen kontenta. Ŝajnas al mi, ke vi ŝatas iri al la lernejo.

- Ne konfuzu la aliron kun la revenon.

[redakti] OKULFERMA SUBSKRIBADO

Post hejmenreveno de la lernejo Pierre demandis sian patron: « Ĉu vi povas skribi vian nomon kun fermitaj okuloj? »

« Kompreneble, » respondis la patro.

« Bonege! Bonvolu do subskribi mian lernonotan kajeron. »

[redakti] Okulvitroj

« Viktoro, kial vi denove portas sunokulvitrojn hodiaŭ? »

« Ĉar nia instruisto juĝas laŭ la okuloj, kiu ne bone sin preparis al la leciono, » mallaŭte respondis Viktoro.

[redakti] Klarigo

Kelkaj aferoj en Esperanto akiris signifojn preter la signifo de la originalaj elementoj. La klasika ekzemplo estas "lern-ej-o", kiu ĝenerale ne estas komprenata kiel "iu ajn ejo kie oni lernas", sed kiel konstruaĵo aparte destinata por lernado.

6564 n.jpg

[redakti] Pri la lernejo

- Jozefo, kion vi prenis hodiaŭ en la lernejo?

- Mi prenis tre bonan noton: dek kun laŭdo.

- Kaj vi Peĉjo?

- Mi prenis la gripon!

[redakti] Lingva lernado

Unue la lernado de fremda lingvo povas esti nur devigo sed poste tiu devigo povas transformiĝi en plezuron kiel ekzemple en multlingvaj ŝtatoj kiel Rusio, Svisujo, Finlando, Transilvanio, Germanio, Kalifornio ktp.

En la lernejo ni akiras bazon por lernado de fremda lingvo sed tio ne sufiĉas. Poste oni devas lerni grandegan kvanton da vortoj. Sed ankaŭ tio ne sufiĉas. Necesas ankaŭ enorma kvanto de gramatikaj reguloj ofte kontraŭdiraj. Tiuj reguloj skribitaj kaj neskribitaj povas esti interpretataj diversmaniere laŭ la geografia devenloko de la lernanto. La plej bona maniero lerni lingvon estas vivi en la lando kie tiu lingvo estas parolata. Sed ankaŭ tiel necesas havi iom da talento kaj precipe sperto por la lingvolernado. Dulingvuloj sukcesas multe pli bone ol unulingvuloj.

[redakti] Alie

Laŭ opinio de profesoro Szépe Gyorgy, konata lingvopedagogo en Hungario, en la bazaj lernejoj oni devus okupiĝi nur pri lingvolernado kaj gimnastiko. Kial? Ĉar sukceso en ĉi tiuj du lernobjektoj estas ligitaj al la frua aĝo. Kovàcs Judith pensas ke lingvoinstruado per malbonaj metodoj povas kaŭzi pli damaĝojn ol utilojn. Antaŭ la aĝo de 10-11 jaroj la stoko de la nocioj ne estas bone kristaliĝinta pro tio al infanoj de tiu aĝo estas senutile paroli pri gramatikaj reguloj. Ŝili nur tediĝos aŭ simple ne komprenos ilin. La plej malbona rezulto povas esti ke la lernanto perdas la emon al la lingvolernado por sia tuta vivo. La infano lernas per la sensoj, per la sperto kaj ĉefe per agado. La adolto realigas kion ŝili lernis, la infano lernas sur bazo de sperto kaj konkreta agado.

[redakti] Lerneje

La instruisto al la knaboj:

Kiu el vi sentas sin stulta, ekstaru!

Neniu leviĝas. La instruisto insistas:

– Mi scias, ke inter vi estas stultuloj. Ili ekstaru!

Leviĝas nur Peĉjo

– Ho Peĉjo, ĉu vi konsideras vin stulta?

– Tute ne, ni nur kompatis vin, kiu estis la sola staranta.

[redakti] Bruo

2988 n.jpg

Scientistoj diras, ke la muĝaĉo estas la plej granda minaco por lernejoj. Infanoj konstante sentas streson [streĉon?]. Instruistoj devus klarigi lecionojn uzante megafonojn. Sukcesoj de lernantoj en lernejoj apud la bazoj estas multe pli malaltaj, ol en aliaj lernejoj.

[redakti] ATENTU!!!

'Lerni' estas transitiva kaj atendigas rektan objekton. 'Studi' estas transitiva sed uzeblas egale sen rektan objekton. 'Studenti' estas netransitiva.

[redakti] Divastigado de Esperanto

La plej ampleksaj laboroj estas faritaj por sukcesigi ESPERANTON en la lernejoj. Sukcesoj montriĝis en la plimuto de la kulturitaj landoj. ESPERANTON oni jen instruis en mutegaj, ne facile kalkuleblaj lernejoj diversgradaj. Sed nur en malaftaj kazoj la instruado de ESPERANTO havis daŭran karakteron, kaj nur en kelkaj landoj en nemutaj lernejoj oni instruis ESPERANTON en deviga formo.

Estu menciataj kelkaj kaŭzoj de la ŝajne malrapida progreso. La lernejo estas konservativa institucio, kiu - eĉ en progresemaj landoj - pli atentas la tradiciojn ol la postulon de la modernaj bezonoj. Estas ĝenerala plendo pro la troŝarĝo de la lerneja programo, do enkondukon de nova feko - aŭ ESPERANTO aŭ alia - ne konsentas plimuto de la kompetentaj faktoroj. Preskaŭ ĉie en la mezgradaj lernejoj oni instruas kelkajn lingvojn kaj kvankam la univarsala akcepto de ESPERANTO estus la solvo ankaŭ de la lingva instruado, la transiron malfaciligas i. a. ĝuste la ampleksa instruado de la antikvaj kaj modernaj lingvoj. En diversaj landoj sekse de registar- aŭ reĝimŝanĝo perdiĝis antaŭe jam uzitaj permesoj aŭ favoroj. Pri la stato de la ESPERANTA instruado orientas la artikoloj laŭlandaj.

[redakti] Kunkrete

Ni plu volas konkeri la lernejojn?

Ni disvastigu Esperanton krete!

[redakti] Fuŝuloj

Kiu elektas Esperanton en la lernejo por eviti la studadon de fremda lingvo, post la ekzameno tuj forlasas Esperanton. Esperanton lernas facile tiuj kiuj ŝatas lerni fremdajn lingvojn. Do bonvolu lerni fremdan lingvon laŭ via kapablo kaj poste vi trovos Esperanton pli facila ol la aliaj lingvoj.

[redakti] Armilo

126493613770.jpg

La lernantoj de la dua klaso skribas. La instruistino rimarkas, ke Peĉjo sidas sen fari ion. Ŝi diras al li:

- Vi denove venis sen krajono. Kion vi dirus pri soldato, kiu irussen pafilo al la ekzercejo?

- Mi dirus, ke li estas generalo.

[redakti] Egale

La viro alvenis en la infanlernejo kaj diras al instruistino.

- Mi alvenis por hejmenporti mian filon.

- Kiu el ili estas via filo?

- Egalas. Morgaŭ mi reportos lin.

[redakti] Edukado al la packulturo: la roloj de la familio kaj de la institucioj

Oni devas protekti la rajton de la gepatroj al la edukado religia kaj morala de la filoj. De la kulturaj institucioj estas petata rimarkebla kontribuo en la formado de novaj generacioj de estraranoj kaj en la renovigo de la publikaj institucioj.

[redakti] Nenormaluloj

160px-Chess cheat.jpg

"Ĉu vi havas nenormalajn infanojn en via klaso?" demandas lerneja inspektoro al juna instruistino. "Jes, ŝi respondas, mi havas du, kiuj obeas."

[redakti] Literaturo

Instruisto iam petis al siaj lernantoj verki mallongan rakonton pri religio, reĝeco, sekso kaj mistero,

Iu verkis jenon:

- "Ho, mia Dio, mi estas graveda." diris la princino, "Kaj mi ne scias kiu estas la patro".

[redakti] Elementa lernejo

Dum la leciono pri aritmetiko la instruisto demandas Peĉjon:

- Se vi trovas en via dekstra poŝo 50 eŭrojn kaj en la maldekstra 30 eŭrojn, kion vi havas?

- La pantalonon de iu alia.

[redakti] Koincidoj

En infana lernejo, instruistino demandas:

- Diru al mi ekzemplon de koincido.

- Mia paĉjo kaj mia panjo geedziĝis la saman tagon, en la sama preĝejo kaj kune.

[redakti] Lerniloj

2591.jpg

Kara kajero kaj akra krajono kuŝas en kelo kamera.

[redakti] Kuraĝo

Instruisto:"Petro, diru al mi, kio estas kuraĝo?"

Petro: "Kuraĝo estas, se oni levas la manon kaj scias nenion."

[redakti] Eksteraj influoj

Lernanto venas hejmen. Li ricevis multajn malbonajn notojn.

-- Kian pretekston vi ĉifoje elpensos?-- demandas lin la patrino.
-- Mi hezitas inter hereditaĵo kaj familia medio.

[redakti] Disciplino

En lernejo oni ne permesas al infanoj kriaĉi ĉion ajn, insulti instruistojn ktp.

[redakti] Ordemo

En klaso de ok-jaruloj, la instruisto klarigis al la lernantoj, ke la ordemo estas grava homa kvalito. Ĝi estas ne nur utila, sed nepre necesa, ĉie kaj ĉiam, dum la tuta vivo.

"Ekzemple", instruis la instruisto al la knaboj, "oni neniam ĵetu paperon sur la straton. Tio estus malordemo. Ĉu vi, ĉiuj, bone komprenis?"

"Jes", kriis la klasanoj kune.

"Diru al mi", demandis la instruisto al la juna Rikardo, "kien vi metus pecon da papero, kiun vi ne plu bezonas?"

"Mi metus ĝin en la papero-korbon, sinjoro", tuj respondis la ok-jarulo.

"Kaj... se tia korbo ne estus tie?", plu-demandis la instruisto.

"Tiam", diris Rikardo post iom da pripensado, "mi ordeme faldus la paperon kaj ĵetus ĝin en iun ajn letero-keston."

Lernejo.jpg

[redakti] Fumado

Patrino miregas kiam ŝi ekvidas Joĉjon: Sed kial vi venas hejmen je tiom frua horo, Joĉjo. Ĉu vi estis forsendita el la lernejo?

Joĉjo: Jes, panjo. Mi estis forsendita ĉar Arturo fumis.

Patrino: Sed se Arturo fumis, kial oni forsendis VIN?

Jochjo: Ĉar estis mi kiu ekbruligis lin.

[redakti] Deco

Rusa instruistino Marjvanna donas al la lernantoj taskon verki enigmojn: nomi kelkajn literojn kaj doni priskribon de la koncerna vorto por aliaj ĝin konjektu.

Manjo: "ĝi estas dolĉa, infanoj ĝin ŝatas, finaj literoj estas OMO".
-Pomo! - konjektas la infanoj.
Marjvanna: "Al mi plaĉas via pensmaniero, Manjo."
Koĉjo: - "lertaj knaboj povas ĝin enbati, finaj literoj estas AJLO"
- Najlo!
Marjvanna: "Al mi plaĉas via pensmaniero, Koĉjo!"

Voĉjo: - Ĝi devas esti longa, fortika, multaj viroj zorgas pri ĝi, virinoj ĝin alte taksas. Lastaj literoj -ACO.
Marjvanna: "Vocjo, marŝu for de la klasĉambro!"
Voĉjo, ekstarante: - interalie, kion mi mensciis estis "PACO", sed al mi plaĉas via pensmaniero!

2591.jpg

[redakti] Konduto

Joĉjo terure miskondutas en la klasĉambro, kaj s-ino Nazeg ne plu eltenas.

"Nun mi ne plu toleras vian fikonduton!" ŝi ekkrias. "Foriĝu tujege!"

Kiam Joĉjo forlasis la klasĉambron, ekas murmurado inter la aliaj gelernantoj. Fine, Toĉjo sin levas kaj petas paroli.

"Joĉjo, kiu malbonkondutis, rajtas foriri," li diras en la nomo de ĉiuj, "dum la aliaj, kiuj bonkondutis, devas resti en la lernejo. Ĉu tio ne estas granda maljusteco?"

[redakti] Diri la veron

Kiam la instruistino devas foresti dum kelkaj minutoj, la naŭjara Joĉjo profitas por skribaĉi sur la tabulon: "Joĉjo havas la plej grandan kacon en la lernejo!"

Reveninte, la instruistino ege koleras, kaj punretenas la knabon por admoni lin. Liaj kamaradoj senpacience atendas lin ekstere, novaĵavidaj. Pasas pli ol horo.

Fine, li eliras, kaj la aliaj knaboj bombardas lin per demandoj:

Roĉjo: Kion ŝi faris al vi?

Doĉjo: Kion ŝi diris al vi?

Toĉjo: Ĉu ŝi punis vin?

Kaj Joĉjo trankvile respondas: Mi simple montris al ŝi ke ne temas pri mensoga reklamado!

[redakti] Gramatiko

Paddy, mia kara knabo, ĉu vi povas literumi 'koloro'
Instruisto, evidente ke mi povas, diru nur kiun koloron.

[redakti] En lernejo

Instruistino parolinte pri la verboj, pridemandas Peĉjon:

“Mi estas bela”, kiu tempo estas?

– Preterito!


[redakti] Matematiko

Lernejo por malsaĝuloj, instruisto demandas:
-Kiom estas duoble du?
Unua knabo: - tricent.
- Ne ĝuste.
Alia knabo: - duoble du estas mardo.
- Ve, ne.
Tria lernanto: - estos kvar.
- Bonege! Kiel vi solvis?
- Nu, tricent minus mardo, ĝuste egalas al kvar.

INSTRUISTINO.jpg

[redakti] Kalkuli aĝon

- En lernejo majstro demandas: kiu el vi kapablas diveni mian aĝon ?

Respondas Pierino

- Vi estas kvardekdu jarojn aĝa.
- Kiel vi, tiel ekzakte divenis mian aĝon?
Respondis Pierino : Ĉar mi havas fraton dudekunu jarojn aĝa, kaj li estas duonkretena !

[redakti] Interese

Lernejo por malsaĝuloj, instruisto demandas:

-Kiom estas duoble du?

Unua knabo: - tricent.

- Ne ĝuste.

Alia knabo: - duoble du estas mardo.

- Ve, ne.

Tria lernanto: - estos kvar.

- Bonege! Kiel vi solvis?

- Nu, tricent minus mardo, ĝuste egalas al kvar.

[redakti] Ĉu?

— Kial povas esti, Karlo, ke nun via matematika tasko estas tute bone solvita?

— Mia paĉjo forvojaĝis!

[redakti] Nombrado

3765.jpg

La instruistino demandas al eta Joĉjo ĉu li bone konas la ciferojn.

"Jes ja," respondas Joĉjo. "Mia paĉjo instruis al mi."

"Bone, ni vidu," diras la instruistino. "Kiu estas la cifero post tri?"

"Kvar", senhezite respondas Joĉjo.

"Jes, bone. Kaj post ses?"

"Sep."

"Tre bone, via paĉjo bone instruis al vi," diras la instruistino. "Kaj fine, kio estas post dek?"

"Fanto."

[redakti] Premio

- Patro, ĉu vi memoras, ke vi promesis doni al mi vian belan skribilon, se mi ricevos bonan poenton en matematikon? Vi havas feliĉon. La skribilo restas via!

[redakti] Historio

800px-Kain e Raziel.jpg

En la lernejo la instruisto prelegas pri la fama Kuk, kiu trifoje ĉirkaŭvojaĝis la terglobon.

- Li mortis ĝuste dum vojaĝo, en la insulo Ovaihi. - klarigis la profesoro.

Iu lernanto levis la manon.

- Bonvolu demandi! - diris la pedagogo.
- Ĉu sinjoro Kuk mortis dum la dua aŭ tria vojaĝo?

[redakti] Tre grava

La profesoro prelegas pri gravaj inventaĵoj kaj malkovroj de la nia jarcento. Post la prelego li deziras konvinkiĝi: ĉu la studentoj bone komprenis lin? Li demandas:

- Gesinjoroj nun vi diru al mi ion tre gravan, kio ne ekzistis antaŭ kvindek jaroj.

Iu tuj anoncas sin.

- Bonvolu! - diris la profesoro.
- Mi. - respondis la studento.

[redakti] Tro malfacile

8356031.jpg

Ernesto revenas plorante el la lernejo hejmen. Lia bonkora patrino terurniĝante demandas:

Kial vi ploras, fileto?

— Çar la sinjor’ instruisto batis min.

— Pro kio?

Mi ne estis kapabla respondi je unu demando.

—Kaj kio do estis tiu demando?

Li demandis, kial mi enpikis pinglon en lian seĝon.

[redakti] Lerneja tasko

Elirinte el la lernejo post lerneja tasko pri matematiko, iu lernanto diras al alia:

- La problemoj estis tro malfacilaj, mi liveris la folion blanka.

- Damne! Ankaŭ mi: oni pensos ke ni kopiis unu el la alia.

[redakti] Hejmtasko

La instruisto en la kvara klaso de iu lernejo klopodis klarigi al siaj lernantoj, kio estas "lingvo". Li parolis pri la diversaj lingvoj de la homoj, la lingvo de la surd-mutuloj, la lingvo de la bestoj, kaj tiel plu. Poste, li postulis, ke ĉiu lernanto faru skriban hejmotaskon, pri la temo "La lingvo".

En la sekvanta tago, li invitis unu el la lernantoj voĉe legi la skriban taskon, kiun li faris hejme. La vokita lernanto ekstaris kaj laŭte legis:

"La lingvo estas tio, kio ebligas al la homoj paroli. Ĝi levas la homon super la beston. Se la porko, ekzemple, povus paroli kaj diri: "Mi estas porko", tiam ĝi ne plu estus porko, sed homo."

[redakti] Taskoj

Jocĵjo provas fari siajn lernotaskojn, sed daŭre grumblas.

"Fek!" li fine diras. "Panjo, mi bezonas novan krajonon!"

"Kial?" demandas ino.

"Ĉar ĉi tiu faras tro da eraroj!"

[redakti] Ŝerco 1091

Patro de familio plendas, ke la dekstra mano doloras lin. Lia amiko demandas: „Kial?“

„Mia filo devis skribi tricentoble – ,mi devas skribi miajn taskojn sen fremda helpo‘ kaj mi devis tion tricentoble subskribi.“

[redakti] Ĉu

Instruisto: "Kial vi parolas dum mia instruado?"

Mi: "Kial vi instruas dum mia parolado?"

[redakti] El la lernejo

8824.jpg
- Brava Peĉjo! mi vidas, ke vi revenas hejmen kontenta. Ŝajnas al mi, ke vi ŝatas iri al la lernejo.
- Ne konfuzu la aliron kun la revenon.

[redakti] Reveninte el la lernejo

Filo alparolas la gepatrojn:

- Mi havis bileton de la instruistino por vi, sed ĝin mi forĵetis: mi ja havas sufiĉe da problemoj per mi mem.

[redakti] Rehejmeninte el la lernejo

- Panjo, hodiaŭ ni lernis novajn fivortojn

- Kiel !?

- Ni metis desegnopinglon sur la seĝon de la instruisto.

[redakti] Kondensita raporto

Agif sf2 ehonda win.gif

Instruisto: “Karlo, via traktaĵo pri la lakto estas tre modera faraĵo; ĉiuj aliaj knaboj skribis kvin ĝis ses paĝojn, sed vi skribis nur duonan. Ĉu akto estas indiferenta por vi?”
Karlo: “Ho ne. Sed mi skribis pri kondensita lakto.“

[redakti] Ĝentileco

En klaso de ok-jaraj knaboj, la instruisto admonis la lernantojn, ke ili ĉiam estu afablaj.

Ĉiu-foje, kiam estas eble, ili faru bonan agon. Tio igas la homojn feliĉaj.

Post kelkaj tagoj, la instruisto demandis al la lernanto Ralf: "Ĉu vi sekvis mian konsilon? Ĉu vi faris bonan agon?"

"Jes, sinjoro instruisto", respondis Ralf.

"Nu, kiun personon vi igis feliĉa, per via bona ago?", plu demandis la instruisto.

"Mian onklinon Julietta", diris la knabo.

"Ekspliku al ni, Ralf", insistis la instruisto, "kiamaniere vi feliĉigis vian onklinon!"

"Hieraŭ", klarigis la ok-jarulo, "mi vizitis mian onklinon dum tri horoj; kaj ŝi estis tre feliĉa, kiam mi ree iris for."

[redakti] Hundo

En la literatura instruhoro la instruistino riproĉas Steĉjon:

-- Steĉjeto, via verketo pri la hundo estas laŭvorte la sama, kiel tiu de via frato.
-- Jes, sinjorino instruistino, ja ankaŭ la hundo estas tute la sama.

[redakti] Formaleco

Dum la unua leciono de la jaro, en la lernejo, la instruistino klarigas:
- Ekster la lernejo vi konas min kiel Marta, sed en ĉi tiu lernejo mi preferas, ke vi alvoku min laŭ mia familia nomo, Sinjorino Silva.
Unu el la lernantoj turnas sin al kolego, kaj serioze diras:
- Antono, ekster la lernejo vi konas min kiel Jozefo, sed tie ĉi en la lernejo mi volas ke vi nomu min... Post paŭzo, li aldonis: - Batman.

[redakti] Religia klaso

Religia edukado estas la edukado pri konkreta religio (kvankam en kelkaj landoj la termino religia instruado povas aludi al la instruado de preciza religio, dum religia edukado povas laŭdi al edukado aŭ instruado pri religioj ĝenerale) kaj ties varia aspektaro , ties kredoj, doktrinoj, ritoj, kutimoj, ceremonioj, kaj persona rolaro. Krome estas alia koncepto nome Religia eduksistemo por tiuj landoj kie eblas kaj publika kaj privata eduksistemoj kaj ene de la dua eblas ke la lernejoj estas posedaĵoj de la eklezio ĉu ĝenerale aŭ de specifa ordeno aŭ eklezia organizaĵo, tio historie estis grava kultura fenomeno kaj ankoraŭ estas en multaj landoj. En okcidenta kaj laika kulturo, la religia edukado implicas tipon de edukado kiu ege separiĝas el tiu akademia, kaj kiu (ĝenerale) rigardas religian kredaron kiel fundamenta temo kaj agada modelo, kaj nepra kondiĉo por antaŭenigo kaj akceptado ene de la eduka sistemo.

Ju pli laika estas la lando, des malpli grava estas la religia edukado. Kaj inverse, ju pli religia, religieca aŭ religiema estas la socio de la lando kaj ties ŝtato, des pli kerna estas la religia edukado. En kelkaj landoj estas deviga en la tuta eduksistemo, en kelkaj landoj deviga nur en parto de la eduksistemo (depende de la nivelo aŭ la lernejo), en kelkaj landoj estas nur grava fako, en kelkaj landoj estas malgrava fako kvazaŭ komplementa lernado aŭ hobio kaj eĉ en aliaj tute estas for de la eduksistemo. Fine en kelkaj landoj tiu realiĝas en vespera, sabata, dimanĉa aŭ libertempa edukado.

La laika koncepto estas esence diferenca el socioj kiuj aliĝas al religia leĝaro, kie "religia edukado" implicas la hegemonian akademian studaron, kaj laŭ tipe religia termino, instruas doktrinojn kiuj difinas socian kutimaron kiel "leĝaro" kaj la malobeo de tiu estas konsiderata kiel "krimo," aŭ almenau postulas ioman punon.

9294 n.jpg

[redakti] Alie

Sofinjeto estas ne tro elstara lernantino, ŝi estas malforta precipe en la religiaj konoj. Iutage en la studhoro la religioinstruisto starigas al ŝi demandojn:

-- Sofinjeto, ĉu vi povas diri, kiu kreis la mondon?

Sofinjo sidas zorgofrapite, ŝi serchadas intense inter siaj memoraĵoj, sed ŝi apenaŭ trovas ion uzeblan, kiam Steĉjeto pikas ŝin per pinglo.

-- Mia Dio! -- eksaltas Sofinjo.
-- Eminente -- konstatas kontente la instristo. Li starigas novan demandon

al la etulino:

-- Kaj kiel nomiĝas nia Elaĉetinto, la Filo de Dio?

Steĉjeto pikas shin denove.

-- Jesuo! -- ŝi saltas supren.
-- La respondo estas ĝusta -- laŭdas ŝin la instruisto. -- Kaj ĉu vi

povas citi, kion diris Eva al Adamo, kiam naskiĝis al ili jam la dudek-tria infano? Steĉjeto denove pikas ŝin.

-- Se vi refoje premos en min tiun ion, mi deŝiros al vi la ĉurovojn!

[redakti] Kristnasko

Beer Pong Scene.jpg

En la lernejo la infanoj desegnas la kristnaskan historion. La instruistino demandas Franĉjon: "Sed kiu estas la eta ridanta bubo apud la kripo?"

„Tio estas FILDEDI.“

Jen la instruistino surprizite demandas: „Sed kiu estas FILDEDI?“

Franĉjĉo respondas:“En la kantoteksto "Paca nokt'" oni ja kantas tion – Paca nokt’, sankta nokt’! FILDEDI kun alog' nin alridas kun am' el kor'."

[redakti] Kemio

- Do, kion vi faris hodiaŭ en la lernejo? - demandis avino sian nepon.
- En la leciono de kemio sinjoro instruisto prezentis al ni eksperimenton kun eksplodilo.
- Kaj kion vi faros morgaŭ en la lernejo?
- En kiu lernejo?

[redakti] Senutilo

- Panjo, mi ne plu vizitados la lernejon!
- Kial? - demandas la patrino.
- Ĉar mi scipovas nek legi, nek skribi. Samtempe la instruistino malpermesas al mi paroli kun miaj samlernantoj. Kion do mi faru tie?

[redakti] Kuriozaĵo

Filo de sonoristo en eklezia lernejo tiras 7 knabinojn je plektoj samtempe.

[redakti] Sano

Frank estas dekdu-jara knabo, en la sesa klaso.

En iu tago, venis la lerneja kuracisto; li instruis al la lernantoj kion ili faru, por resti ĉiam en bona sano. Por averti ilin pri certaj danĝeroj, li rakontis al ili jenan okazaĵon:

"Auskultu ekzemplon pri knabo, kiu ne estis sufiĉe sin-gardema. En iu malvarma mateno, komence de printempo, li promenis per sia biciklo dum pluraj horoj, surportante nur ĉemizon kaj pantalonon. Grava gripo kaptis lin, dum kiu li suferis duoblan pulmo-inflamon. Post ses tagoj, la kompatinda knabo mortis. Ĉu ĉio estas klara, por vi, en tiu ĉi rakonto?"

"Mi havas demandon, sinjoro", diris Frank.

"Kion vi deziras scii?" afable demandis la kuracisto.

"Mi volus scii", diris Frank, "kio okazis poste pri la biciklo."

[redakti] Idistoj

Amazonialauidistoj.png
puerulo: Pachjo! Venez hike!
pachjo: Me ne povas venar. Quion vu deziras?
puerulo: Me havas la notbultenon.
pachjo: Legez.
puerulo (laŭte ): Linguo tridek-du procento
pacho: Tre mala.
puerulo: Matematiko sesdek procento
pacho: Ne mala.
puerulo: Historio quardek procento
pachjo: Hmm...
puerulo: Scienco tridek procento
pacjo: Ho! Chi tiu esas tre hororinda. Me esas maltrankvila pro vu.
puerulo: Pachjo! Me legis la noton ek vua olda raporto quion mi trovis en la olda kesto.

[redakti] Vidu ankaŭ

Content Navigation