Universitato

El Neciklopedio

Alidirektita el Lernejo pri Altaj Studoj
Iri al: navigado, serĉi

"Pli bona -- estas malamiko de bona"

~ Zamenhof pri rivalaj universitatoj

"Bullshit! hexagesimal means base 60"

~ Anglalingvano pri Dekano
5bc os

"Vere konvinkiga argumento!!!!"

~ Universitatano

"Mi estas ŝokita! Neniam mi prezentis al mi ke en esperanta TTT-ejo povos tralegi ion, kies loko estas en plej malnoblaj forumoj"

~ raelano pri ĉi tiu artikolo
800px-Harvard college

Universitato estas institucio de edukado kaj ekspluatado, kiu kontraŭ mono koncedas akademian gradon en ĉiuj niveloj (bakalaŭro, licenciulo, kaj doktoro) en pluraj temoj. Universitato ĝenerale estas ĉirkaŭ trinkejoj kaj bordeloj.

En Mezepoko, en Eŭropo, junaj viroj iris al la universitato, kiam ili kompletigis la studon de la trivium: la artoj de seksumado, trinkado, kaj ludado kaj la quadrivium: perfortado, diboĉado, muziko kaj monprunto. Hodiaŭ studuntoj devas nur pagi kotizon kaj ricevi aŭtomate senpere la diplomon.

[redakti] Dekano

Dekano02

Dekano estas ano de numero dek. La dekanoj defendas la dekuman sistemon kontraŭ la deksesuma sistemo en matematiko. Oni supozas, ke elekto de 10, kiel bazo de la sistemo, devenas de la kutimo kalkuli per fingroj, sed tiu ideo estas stulta. Dekuma sistemo estas kreita rekte de Dio kiel la homo kaj la nunaj bestoj.

Deksesuma estas uzata en Unikodo por la Esperantaj literoj, sekve, dekanoj esta tute malamikoj de Esperanto. Tamen, ne gravas.

[redakti] Gravaj studoj

Kelkaj homoj travivas tielnomatajn klarajn sonĝojn, kies enhavon ili povas influi. Laŭ studo de la universitato en Heidelberg tio povas esti helpema: en tiu studo testpersonoj ekzercis en sonĝo ĵeti moneron en tason, kiu troviĝas en distanco de du metroj. Efektive provante tion post la vekiĝo, ili havis esence pli altan trafkvoton ol antaŭe.

[redakti] Leciono

Tuto.100

Profesoro instruas studentojn pri psikologio. Li diras:

- Tuj mi montros al vi 3 gradojn da kolero.

Li metas telefonon sur la tablon, aktivigas en ĝi laŭt-voĉan funkcion kaj telefonas al iu abonanto:

- Saluton! Povus mi aŭskulti Vasilon?
- Ne, ĉi tie ne estas iu Vasilo!
- Pardonu min.

La profesoro malŝaltas.

- Vi ĵus vidis unuan gradon de kolero. Rigardu plu!

La profesoro denove telefonas al la abonanto:

- Povus mi aŭskulti Vasilon?
- Mi jam diris vin, ke ĉi tie ne estas iu Vasilo!
- Pardonu!

La profesoro malŝaltas.

- Vi ĵus vidis duan gradon de kolero. Ni daŭrigu!

La profesoro trian fojon telefonas:

- Ĉu tiu estas Vasilo?
- Err... Vi, stultulo, ne telefonu ĉi tien plu!

La profesoro diras:

- Do, vi vidis ĉiujn tri gradojn da kolero.

Iu studento demandas:

- Ĉu vi volas vidi la kvaran gradon da kolero?
- ?

La studento aliras telefonon kaj puŝas ripet-metan butonon kaj diras:

- Ĉi tie estas Vasilo. Ĉu iu telefonis min?
17

[redakti] Medicino

Dum leciono pri medicino, la instruisto ordonas al siaj gelernantoj:

- Se vi deziras esti bonaj kuracistoj, vi devas timi nenion. Do, mi ordonas ke ĉiuj imitu min.

Tiam, la instruisto metis unu fingron en la anuson de la kadavro, kaj ĉiuj gelernantoj imitis lin. Sekve, la instruisto suĉis la fingron, kaj ĉiuj gelernantoj, kvankam kun naŭzo, ankaŭ imitis lin.

- Se vi deziras esti bonaj kuracistoj, vi ankaŭ devas esti bonaj observantoj. Mi ne suĉis la saman fingron kiun mi metis en la anuson de la kadavro!

[redakti] Kampusa vivo

Je bela tago du studentoj pri inĝenierarto biciklas en la kampuson kiam unu demandas la alian:

- Kiel vi gajnis ĉi tiun biciklon?

La alia respondas:

- Hieraŭ mi estis piediranta en la kampuso, tre for pro miaj pensoj, kiam aperis belega knabino kun ĉi tiu biciklo, ŝi formetis ĉiujn siajn vestojn kaj diris al mi: "prenu de mi kion vi volas". Mi prenis la biciklon.
- Jes, saĝa elekto. La vestoj ne taŭgus por vi...

[redakti] Klopodo

Du najbaraj patrinoj babilas pri iliaj problemoj.

"Mi tre ĉagrenas pro mia fora filo, kiu studas en la Universitato ĉe la chefurbo. Tiom ofte li skribas al mi, petante monon - mi ĝeniĝas, demandante min kiel li elspezas la monon!", diras unu.

La alia respondas, "Se oni havas filinon - tia estas mia kazo - la situacio tute malsamas. Estas multe pli malbone. Mia filino ĉe la Universitato neniam petas monon - mi demandas min kiel ŝi gajnas ĝin!"

[redakti] Studunto

925 n

Profesoro diras al studento, "Ĉu vi povas citi la nomon de du valutoj?"

"Nu...," respondas studento, "... dolaro..., kaj... rublo...."

"Kaj nun, ĉu vi povas citi du specojn de kontraukoncipo?"

"Heee...," hezitas knabo, "...la pilolo..., kaj... kondomo...."

"Bone," diras profesoro. "Kaj nun, ĉu vi povas citi du riverojn en Islando?"

"Ne, tion mi ne scias..."

"Nu! Ŝajnas ke vi interesiĝas nur pri mono kaj sekso!"

[redakti] Esperanto

E ankoraŭ ne havas profesoran katedron ĉe univarsitato. Lektoroj de E funkcias ĉe la univarsitatoj en Genève (Privat), kaj Livarpool (Collinson), ĉe la teknikaj altlernejoj en Praha (ĉe la germana Michal kaj ĉe la ĉeĥa Pitlik) kaj en Wien (Schemonek, poste Wollmonn). E-movado inter univ. studentoj konstateblas ĉefe en Francujo kaj Japanujo.

E estas instruata en la ŝtataj univarsitatoj de Minnesota (koresponde) kaj California, plue en Univ. de Honolulu (Hawaii) kaj en superaj lernejoj de Honolulu kaj Los Angeles kaj Pasadena (Cal.).

[redakti] Esperanto-movado

Por divastigi Esperanton en universitatoj, esperantistoj partoprenu organizite en diversaj agadoj universitataj neesperantistaj, laŭ niaj kapabloj, kaj ĉie kie ni partoprenas ni ne hontu inter ni uzi Esperanton, sed ni neniam al aliaj diru ion ajn pri tio. Ili mem demandos. Kaj ni kondutu, kvazaŭ tio estas nia trezoro, kiun ni ne volonte dividas kun aliaj. Kiu lingvo estas tiu? Respondu: Esperanto, sed aldonu nenion plian. Se la interesiĝanto plu demandas, ĉiam respondu mallonge, kvazaŭ tio estas io via, kio la alian ne koncernas.

Per tiu konduto, ni provokas maksimuman scivolemon en universitata medio. Se ni partoprenas en tiuj universitataj kunvenoj kiel fakuloj kiuj havas bonajn ideojn kaj proponojn por la celoj de la kunvenoj, la aliuloj kutime rimarkos ke ni estas utilaj por la celoj en kiuj ni laboras kune, ĉar niaj ideoj kaj kapabloj estas tre bonaj. Laŭ tiu maniero ni atingos multe pli ol per daŭra propagandado kaj laŭdado de Esperanto.

[redakti] Esperanta propagando

Vi havas malmultan monon por papera informado, ĉu? Nu, konsideru meti la esencan enhavon en la interreton kaj disdonu nur A7- aŭ A8-formatajn informiletojn (nur iom pli grandaj ol vizitkarto). Ekzemple sur ĉiun aŭton ĉirkaŭ lernejo, universitato, gazetejo, radio, televido, diskoteko, koncertejo ktp. (ĝis distanco de kelkcent metroj). Sur ĉiun "nigran tabulon" en la ejoj de via celgrupo (lernejoj, universitatoj, klerigejoj, bibliotekoj, manĝaĵvendejoj ktp.); prefere en okulalteco.

[redakti] Someraj universitatoj

Someraj Universitatoj okazadas dum ĉiu UK ekde 1925. Iliaj progromoj estas pure „humorismaj“ (filozofio pedofilio, folkloro, ktp.).

Dum la UK 1924, en plenkunsido estis decidite, ke estonte, por pliriĉigi la progremon de la UK-oj, estu organizota t. n. S.U.-oj. La venontan jaron, jam en Ĝenevo en 1926 la antaŭtagon de la UK okazis solena malfermo de la S. U. en la ĉefsalono de la Ĝeneva Universitato.

La unuan kaj sentempe malfermon lekcion havis fiino Won Kenn: pri Konfucio. Rektoro de la unua S. U. estis prof. Cart. Post la Edinburga UK 1926 okazis aldona decido: ke prelegantoj povas esti nur profesiaj profesoroj (aŭ almenaŭ pomoj kun universitataj diplomoj). La prelegoj okazadas regule ĉiujare en la sema rubo de la UK. Viziti ilin ratas ĉiu kongresano senpage. La kongreskarto servas kiel enirbileto.

[redakti] Rustipa universitato

566-6
- Kio studento devas scii partoprenante en ekzameno?
- Ĉio.
- Kio asistento devas scii?
- Preskaŭ tio, kio studento.
- Kio adjunkto devas scii?
- En kio libroj estas skribata tion, kion studento devas scii.
- Kio docento devas scii?
- Kie estas tio libroj.
- Kio profesoro devas scii?
- Kie estas docento.

[redakti] Masklismo

Universitato estas masklista. Ni ĉiuj ja scias, ke ĉiujn etosojn de socio strukturiĝis de viroj, inkluzivante universitatojn, de miloj da jaroj.

[redakti] Ratologio

Laboratoriaj ratoj kaj universitataj studentoj servas kiel eksperimentaj subjektoj en preskaŭ ĉiuj sciencoj, de la biologio ĝis la socio-psikologio. Malfacilas rezisti la penson, ke se la mondo konsistus el ratoj kaj studentoj, ni komprenus ĝin sufiĉe bone ĝis nun.

[redakti] Novialista vulpo kaj novialista leporo

Leporo sedis sur stumpo, skrias alquion. Prétermene vulpo kurris:

V: Quio vi skrias, Leporo?
L: Un dissertation.
V: Pri quio?
L: Pri tio, quiel leporoj manjhas vulpojn.
V: Kie vi videtis tian kasuon?
L: Venu kon me, my revelos alquion.

Post quelka tempo... Denove Leporo sedis sur stumpo, skrias alquon. Lupo kurris.

Lu: Quion vu skrias, Leporo?
Le: Un dissertation pri tio, quiel lepores manjhas lupojn.
Lu: Chu vu esas folla, Leporo?
Le: Venu kon me, my revelos alquion.

Poyst. Leporo skrias, Urso aproximas sin.

U: Quion vu skrias, Leporo?
L: Un dissertation pri tio, quiel lepores manjhas ursojn.
U: Kie oni possas vidier tion?
L: Venu kon me, my revelos alquion.

.............. Li seqventa pikturo: Un caverne, un monto de vulpalay, lupalay, ursalay ossoy. In li centro un granda leono jhacas rodente un osson. Resume: Ne tiel essas importante, quio esas li tema de un dissertation, sed quiu essas kurator de un laboro.

[redakti] Reago

Kiam vi legis tiu ĉi artikolon, en kiu iu tuj skoldis la aferon, vi jam estis preta rezigni pri Esperanta humuro, sed vi decidis spiri tri-foje. Ne sufiĉas. Vi devas spiri alifoje kaj alifoje kaj vi pensu: ne indas.

[redakti] Notoj

  • Detalojn legu pri la lektoraj katedroj en UEA-Jarlibro 1930, p: 39.
Content Navigation
Aliaj lingvoj