Lernu!

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Lernu juna, por esti saĝa maljuna"

~ Zamenhof
Logo4

"Ekpeni pri tasko kondukas al fiasko."

~ homeranisma proverbo pri la supra diraĵo

"Dankas mi pro viaj honestaj enskribadoj"

~ Meduzo aŭtoro de tiu ĉi artikolo

"Aĉetu neniam tion, kion vi ne bezonas"

~ Thomas Jefferson pri tute alia afero

"Omna kapo altre opinionas"

~ idisto

"Ni diras al vi, ke nia spirito pli fortas, kaj nerompeblas — vi ne povas postdaŭri nin, kaj ni venkos vin!"

~ Barack Obama al malsamideanoj en Lernu.net forumo Vidpunktoj

"Ĉu estas sufiĉe da intereso por nova forumo, kie oni povus (ekzemple) debati pri inteligentmalsamojn inter rasoj kaj aliaj polemikigaj temoj?"

~ Finno en Lernu
3840
Lernu! (aŭ lernu.net) estas la plej stranga ludejo de plej strangaj bizaruloj. La paĝaro estos lanĉita iam aŭtune 2002, se vi estos eŭropulo, usonano, ruso, kpt. kaj printempe se vi loĝas en suda parto de l' mondo, kiel BraziloAŭstralio, kiel la plejparto de neciklopediistoj.

En la paĝaro eblas misinformiĝi pri Esperanto, mallerni la lingvon per pluraj diversaj ursoj, uzi ridigidan gramatikon kun ŝercoj, fari prostatajn ekzamenojn, ludi seksludojn, legi kaj aŭskulti pornajn rakontojn, uzi versajn vortarojn, interŝanĝi minacojn kun aliaj interesiĝantoj pri Esperanto, partopreni virtualajn orgiojn, aŭskulti fian Esperanto-muzikon kaj eĉ spekti pornajn filmetojn en Esperanto. La retejo videblas en pli ol tri lingvoj.

Lernu skizo

Lernu estas projekto de konservemuloj, kiuj malsubtenas danĝerajn novajn ŝanĝojn al Esperanto kiel iismon. Pro la reena emo de sia teamo kaj tial vortaro, Lernu eble estas la nursola loko en Esperantio, kie oni trovas piednotojn apud perfekte normala kaj delonga uzo de Esperanto.

[redakti] Perfido

l ha in ille discussion anque un inquesta super le question: "Esque Lernu deberea haber un foro in Interlingua?" (Ille sito ha le foros en plure altere linguas.) Io ha votate affirmativemente.

Mia malbono!!

[redakti] Komenteblo

Ĉe piedo (sube) de ĉiu paĝo klakeblos ligilo al tre simpla formularo por sendi komentojn, kun eblo (sed ne nepro) lasi sian retpoŝtadreson. Krom tio, fine de ĉiu paĝarunuo aperos pli detala formularo kun demandoj pri tiu unuo kaj eblo doni noton. La komentoj donos gravan materialon por plibonigi Neciklopedion.

Aliaj lingvoj