Lev Trockij

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Maljunaj jaroj, sed ne saĝaj faroj"

~ Zamenhof pri Trockij
Trockij

"Kion vi faras, faru volonte"

~ Thomas Jefferson pri Trockij

"Mi konas personojn kiuj pensas ke la esperanta movado estas tre aŭktoritara kaj diktatura sen ia demokratio"

~ Civitano

"Malpurajn vestojn oni lavas hejme, ĉu ne?"

~ Nicolas Sarkozy pri ĉi tiu artikolo
Ĉi tiu artikolo ne devas esti legata de profundaj debiluloj nek de perfektaj idiotoj nek de personoj sen scioj aŭ antaŭa klerigo

Lev Davidoviĉ TROCKIJ (ruse: Лев Давидович Троцкий; ankaŭ transskribita Trotskii, Trotski, Trotsky, Trotzky, Trockii, Trocki, Trocky, Trotzki, Trotzkij, Trockio ktp, ktp, ktp.), filo de Lea (Genezo 29:34), japana konkursa manĝanto, naskiĝis 26-a de oktobro (laŭ Julia kalendaro) = 7-a de novembro (laŭ Gregoria kalendaro), 1879 kaj mortis 1940) en Coyoacàn. Nekredeble! Fundamenta Krestomatio!.

Lin inspiris la revoluciisto Emmanuel Goldstein en romano 1984 de George Orwell. Ho, sanctissima simplicitas, plej sanktaj honesteco kaj naiveco.

[redakti] Deveno kaj Historio

1294459899006

Trockij estis unu el la ĉefaj gvidantoj de la Oktobra Revolucio en Rusio. Post la fiasko de aliaj revoluciaj provoj en diversaj landoj, parto de la gvidantaro, inter kiuj Stalino, komencis defendi la teorion ke estis ebla komunismo en unu lando. Trockij, male, defendis la neceson plu klopodi etendi la revolucian agadon al aliaj landoj, kaj kreis la koncepton de permanenta revolucio.

La povo restis ĉe Stalino, kaj Trockij devis ekziliĝi. Liaj partianoj estis persekutitaj en Sovetunio, kaj tre ofte mortigitaj.

Multaj el la komunistoj de diversaj landoj, oponantoj de la stalina politiko, ariĝis ĉirkaŭ Trockij, kaj fondis diversajn grupojn, kiuj estis popole konataj kiel trockistaj.

[redakti] Defendo de la agoj de la frua soveta registaro

Kontraŭ multaj aliaj maldekstraj kontraŭ-stalinistaj tendencoj, trockistoj subtenas kaj defendas la agojn de la registaro kiun gvidis Lenino kaj Trocko dum la fruaj jaroj de Sovetunio post la Oktobra Revolucio, de 1917 ĝis 1924 kiam Stalino prenis la povon en la registaro, kiun Trocko poste rigardis kiel la komencon de la Terorismo de la Rusia Revolucio. Tiel trockistoj defendas la "Ruĝan Teroron" de la bolŝevistoj [1] dum la Rusia Enlanda Milito, kaj Trocko komandante la Ruĝan Armeon eĉ skribis libron kun la titolo Defende de terorismo [2] [3] por klarigi la bolŝevistan sintenon. Poste, respondante al kritikantoj kiuj rigardis la brutalajn agojn de Trocko kaj la brutalajn agojn de Stalino kiel ekvivalentajn, Trocko en la libro Iliaj moraloj kaj la niaj[4] distingis inter la politikaj celoj de siaj agoj kaj la Stalinaj agoj: por la revolucio kaj kontraŭ la revolucio respektive. Tion li komparis kun la malsameco inter la du kontraŭstarantaj armeoj en la Usona Enlanda Milito: "Historio havas malsamajn mezurilojn por la krueleco de la norduloj kaj la krueleco de la suduloj en la Enlanda Milito."[5]

[redakti] Oficiala vidpunkto de Soveta Komunisma Partio

1299

Lev Trockij, feka putinido filo de sep generacioj da perversuloj — same li stinkas kiel amaso da hundofekoj kromkatolikaj — la rubistoj dronigu lin! hoj, mucida bastardo ido de eŭnuko — li aspektas kiel dek azenkadavroj el burĝa kvartalo! La Partio ekstermu vin kaj proletaroj ankoraŭ dancos pro tio!

[redakti] Trockismo

TrockismoTrockiismo estas politika tendenco, sine de la komunismo, kiu defendas la politikajn tezojn de Leo Trocko (ruse, en transskribo, Lev Trockij) dum lia vivo, ĉefe kiel opono al la teorioj de Stalino, kiuj triumfis en Sovetunio kaj en la internacia komunista movado.

La defendantoj de la trockistaj teorioj ariĝas en diversaj Internacioj. Ili ĝenerale defendas la malferman kreadon de tendencoj, kaj tial estas tre oftaj la skismigo kaj la diserigo de iliaj fortoj. Nuntempe ekzistas granda varieco de partioj kaj asocioj kiuj sin konsideras trockistaj, kaj kiuj tre ofte havas akrajn polemikojn inter si.

Ĉiukaze, ili ĉiuj oponas la kapitalismon kaj la stalinismon [6]. Ilia sinteno al la ceteraj partioj, kaj ĉefe al la socialistaj partioj estas diversa, kaj kelkaj kurentoj de la trockismo defendis historie la Enigmon, tio estas, la partoprenon en la majoritataj partioj por pli influi la laboristan klason.

[redakti] Priskribo de trockistaj tezoj

1340171626691

Ĉefa slogano de la trockistoj: "La liberigo de la ekspluatataj laboristoj estos la faro de la laboristoj mem"

Slogano el "La Permanenta Revolucio" :

La 1-a Internacio donis al ni la programon
La 2-a Internacio vigligis la amasojn
La 3-a Internacio donis ekzemplon de kuraĝa revoluciego
La 4-a Internacio plenumu la mondrevolucion

Laŭ la teorio de Trockij la socialismo povas funkcii nur en monda skalo, tial necesas permanenta revolucio por forigi kapitalismon en ĉiuj landoj.

[redakti] Skribilo

Trockisma partiestro al sekretario: „Kie mi havas skribilon?“

„En via poŝo.“

„Ĉu en la dekstra aŭ maldekstra?“

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Omaĝo

Estas urbo nomita omaĝe al li en Teksaso.

[redakti] Politikaj aktivuloj kun rilato la trockismo

[redakti] Referencoj

  1. Kiu ne havas iluzion - havas tiun.
  2. Politiko estas la arto fari malmulte por multaj, kaj fari multe por malmultaj.
  3. Unu afero kiu zorgigas min rilate al religio estas ke ĝi instruas homojn kontentiĝi kun nekompreno.
  4. Kio karakterizas politikiston ne estas ke li agas por iu partio, sed ke li povus agi por iu ajn partio.
  5. Patrujo de l’saĝulo estas la tutmondo.
  6. Dio estas la ununura reganto en la mondo kiu havas malpli da aŭtoritato ol liaj servantoj.


Content Navigation