Liberalismo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Liberalismo

"Venas profito -- venas merito"

~ Zamenhof pri Liberalismo

"Mi ne konsentas kun vi, sed mi mortos por protekti vian rajton libere esprimi vian opinion."

~ Liberalisto pri ĉi tiu artikolo

Liberalismo, ankaŭ samsence nomata novliberalismomalnovliberalismo, estas maldoktrino, laŭ kiu:

  1. ĉiu rajtas pagi per propra mono kion ajn, eĉ (precipe) la registaron kaj/aŭ leĝaron.
  2. ĉiu rajtas opinii pri 1, kaj konigi sian opinion per la komunikiloj posedataj de 1, kaj 1 plene rajtas profiti tion.
  3. ĉiu rajtas opinii ke 2, malĝuste opinias, kaj konigi tiun sian opinion per la samaj komunikiloj, por ke 1 profitu la tutan gamon da opinioj.
  4. 1 rajtas voki policon por sklavigi malriĉulojn, kiuj minacas al siaj posedaĵoj, kaj profiti ties laboron.

Por tio nek 1, nek 2, nek 3, nek 4, bezonas havi ajnajn meritojn au malmeritojn antauajn, krom monon, kompreneble.

[redakti] Difino

180px-National Alliance (United States)

Unu vorto riskas esti fonto de miskompreno inter ni, kaj tiom pli grave, ke ĝi situas en la koro de nia temo; ĝi estas la vorto "liberalismo". Antaŭ ol doni opinion por aŭ kontraŭ iu ajn ideo, Neciklopedio por ĉiam difinos la sencon mem de ĝia esprimo, interese de nia malneŭtrala vidpunkto.

Laŭ NPIV (Neciklopedia PIV), la vorto havas nur unu sencon:

  1. ideo favora al reĝimo garantianta la individuajn liberecojn kaj al forigo de la privilegioj, kiu malpermesas al la ŝtato enmiksiĝi en la ekonomiajn rilatojn inter la individuoj, klasoj aŭ nacioj.
Liberalisma-tramvoja-problemo

Tiu difino elĉerpas la temon kaj do ĉesu ĉian miskomprenon pri sia uzo. Kiam ni parolas pri liberalismo, ni komprenas, ke ĝi radikale defendas la kapitalismon en ĝia plej senbrida formo. Sed liberalismo estas nebula nocio, politika pensado, kiu origine celis minimumigi ŝtatintervenon en lokan politikon kaj protekti individuajn rajtojn de la civitanoj. Komence Liberalismo havis nenion komunan kun socialismo, maldekstrismo, kaj fakte ĝi kontraŭstaris ambaŭ. Iom po iom ek de 1930 Liberalismo pli asociiĝis kun "fikcia" socialismo. Liberalismo (kiel malsano de meza kaj riĉa klasoj) fariĝis ilo por for-direkti envion, iĝis psikologia strategio por ke eviti esti enviata. Do Liberalismo estas politikigo de penoj pacigi envion kaj falsan senton de "kulpo" por sia bonfarto kaj sukceso.

Post la mallumaj ribelaj 1960-j ne nur Liberalismo iĝis ekstreme maldekstra: ĝi konverĝis kun vulgara anarĥismo, internacia kontraŭ-usonismo, kaj plej karikatura dekadenco. Nuntempe Liberalismo efektive troviĝas en stato de "malvarma" milito kontraŭ la plejmulto de la nacio. Jen iuj el agadpunktoj de Liberalismo:

  • Kredo je supereco de t.n. "internaciaj institutoj" (malgraŭ tio, ke ili estas neelektitaj, nek reprezentas iun koheran filozofion, kaj efektive estas malamikaj al Usono);
  • Instruado de tordita malpatriota aŭ falsa historio de Usono - kvazaŭ imperia potenco de malbono;
  • Promociado de Egaligismo (Affirmative Action);
  • Falsa sento de kulpo de blankuloj kvazaŭ respondecaj por mizero de la nigruloj;
  • Batalo kontraŭ nocio de Dio kaj la Jud-Kristana fundamento de Usono, promociado de ateismo, kaj samtempe protekto de paganismo (Kvanzo) kaj Islamo;
  • Blindeco rilate al islama ideologio kiel totala minaco, rifuzo militi kontraŭ ĝi, incitado kontraŭ la registaro dum aktiva milito, protekto de islamaj suspektitoj sub preteksto de la civilaj rajtoj;
  • Promociado de malĉasteco - fakte malpermeso instrui abstinemon al gejunuloj;
  • Promociado de absolute nelimigita rajto aborti, inklude por neplenaĝaj knabinoj;
  • Promociado de seksaj perversaĵoj en lernejoj kiel valida - kaj eĉ pli dezirinda "diverseco".

[redakti] Elekto

Anders-behring-breivik

Liberalisto eniras drinkejon, kaj la mastro demandas al li:

— Kion vi volas trinki?

La liberalisto ŝultrolevas, paŭzas momente, kaj respondas:

— Ho, ne gravas. Sufiĉas, ke mono kaj varoj interŝanĝiĝu.

[redakti] Novliberalismo

Novliberalismo estas nova malnovliberalismo. La nocio estis uzata jam en la mezo de la 20-a jarcento de liberalistoj, kiuj klopodis trovi mezan vojon inter la mallibereco de ŝtata komunismo kaj la cinikismo de kapitalismo.

Same kiel malnovliberalismo, novliberalismo signifas:

  • subtenon de libera komerco, kun la principo de "libera kaj sendifekta konkurenco" (vd la tiurilatajn leĝajn tekstojn de Eŭropa Unio, kaj resumon de ties Fundament-Akordo [1])
  • malfermon de la merkatoj en la tuta mondo, ĉefe per politika premo kaj milita interveno
  • decidan subtenon de la rajto je proprieteco
  • inklinon malaltigi impostojn
  • malatenton pri sociala justeco
  • malatenton pri rajtoj de laboristoj
  • malatenton pri ekologiaj principoj

Tamen, malsame ol malnovliberalismo, novliberalismo kredas ke la ŝtato aktive strebu certigi, ke la ekspluatatoj kaj ekspluatantoj ambaŭ estas diversaj grupoj, plenaj de ĉiukoloraj kaj ĉiuseksaj homoj kun ĉiaj seksumaj vivoj. Paradokse, ĝiaj proponantoj fojfoje deklaras ke la ekspluatatoj des pli riĉiĝos ju pli multan monon la riĉuloj ŝtelos de ili, sed neniu ajn kredas tion, nur esperas mem iĝi tia homo, al kiu la mono fluas el la laboro de aliaj.

Subtenantoj de novliberalismo ofte preferas ne uzi tiun ĉi nocion, sed paroli simple pri ekonomio, ĉar ĝi kompreneble estas la nura vera ekonomia scienco.

[redakti] Famaj novliberalistoj

Kapitalismo
  1. Ronald Reagan
  2. Margaret Thatcher
  3. Augusto Pinochet
  4. Bill Clinton
  5. Hillary Clinton

[redakti] Fido

- Kiel savi dronantan liberaliston?

- Lasu la liberan merkaton solvi la problemon.

[redakti] Defendo

Liberalisto aŭskultas la parolon de anarkiistino. Poste li aliras ŝin kaj diras, "Mi ne konsentas pri tio, kion vi diras, sed mi defendos, ĝis mia morto, vian rajton diri tion."

"Bone," ŝi respondas. "Ni batalos ĉi-nokte kontraŭ naziistoj, kiuj nun klopodas preni nian rajton diri tion. Ĉu vi volas nigre vestiĝi kaj batali kun ni?"

La liberalisto, jam tenante sian poŝtelefonon kontraŭ sia orelo, diras en ĝin, "Saluton, Sinjoro Policisto? Mi devas raporti krimon."

[redakti] Liberasto

Liberasto estas ridiga termino (inventita en Rusio) aludanta al liberalismo neseparebla de kaj simpatianta al pederastaro.

[redakti] Faritaĵoj

Riĉa liberalisto klopodis eniri sian luksan apartamenton sed lin baris manifestacio. Do li ekdemandis al unu el la agitistoj, "Kion vi volas? Lasu min iri en mian hejmon."

"Ĉu vi sciis," demandis la agitisto, "ke oni detruis sendomulejon por konstrui vian hejmon?"

"Ho, ne, sed kia progreso!" kriis la riĉulo. "Mi ĝojas, ke oni ne plu bezonas tion!"

[redakti] Rimarkoj

  1. Ŝajnas al Neciklopedio, ke tio, kion vi kontraŭas en la ideoj de Markso, ĝuste estas tio, pri kio ni mem esprimis dubon en nia "Enkonduko de la tradukinto" (p. 12 de la Neciklopedia Kompendio, disponebla per pago al nia UEA-konto).
  2. Ni ne kredas, ke la kapitalismo propramove disfalos, ne pli ol ke la "progreso" estas enskribita en la natura evoluo de la vivantaĵaro.
  3. Tiu ĉi artikolo eble jam estas sufiĉe longa.
Content Navigation