Libereco sur la lingva terreno

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

Noto: tiu ĉi esta la artikolo 1 234-a de Neciklopedio, kaj ne havas alian intereson aŭ utilon, legu se vi volas

"Korniko vundita propran voston timas"

~ Zamenhof pri alia afero
Panel-es


Skribita laŭ la temo “Libereco” de la 65-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO :

Laŭ mi, kiu estas vjetnama espertantistino, se temas pri libereco, mi preferas antaŭ ĉio konsideri ĝin sur la lingva tereno. La “interna ideo” de Esperanto formiĝis surbaze de la spirito de egaleco inter ĉiuj lingvoj kaj ĉiuj popoloj. Tio signifas, ke sen egaleco, ne povus ekzisti libereco. La esperantistaro laboras, luktas por nova mondo, en kiu ne plu ekzistos ia ajn imperiisma tendenco eĉ sur la lingva kampo, en kiu neniu unusola nacilingvo regos super ĉiuj aliaj nacilingvoj, kiuj devas esti egalrajtaj. Esperanto genie kreita de Doktoro Zamenhof, dum pli ol cent lastaj jaroj pruvis sian kapablon kaj sian taŭgecon ludi la rolon de la neŭtrala komunikilo de ĉiuj homoj el diversaj haŭtkoloroj, kaj el malsamaj kulturoj, por ĉiuj internaciaj rilatoj efektivigeblaj en plena libereco. Esperanto alportos sian konsiderindan kontribuon por edifi mondon de paco, de kooperado kaj de libereco pro ĉiuj.

Mi pensas, ke tiu penso neniel estas utopia sed tute realisma, ĉar tion atestas la nuna evoluo de la homaro al la “tutmondiĝo”, kiam la mondo estos liberigita de ciaj militoj, de ĉiaj formoj de malegaleco inklude la sferon de lingvoj. Mi pensas, ke tiu respondeco kuŝas sur la ŝuldoj de la junaj generacioj, kaj ĝuste ni mem, la tutmondaj junaj esperantistoj havas la grandan honoron ŝarĝi sur sin la taskon realigi tiun belan estonton de nia mondo.