Libro

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Zamprem
"Esperis flaton, -- ricevis baton"
~ Zamenhof pri unua libro

"La esprimo "gentoj de la Libro" estas islama, ne kristana"

~ Pierre Pastedechouan pri esperantistoj

"Estas tre komplika afero"

~ stultulo pri libro
3302

"La aŭtoro sendis la prespretan ĉapitron de sia litro al la eldonisto per registrita litero"

~ preseraro pri letero

"La plej bona rimedo konservi sekreton en la nuntempa mondo estas verki libron"

~ Dan Brown pri La kodo de Da Vinci

"La modernaj iloj ŝajnas esti kreitaj pli al la diskonigado ol al la konservado. La libro aliflanke estis la plej grava instrumento por la diskonigado (pensu pri la rolo kiun la presita Biblio ludis dum la protestanto reformo), sed samtempe al la konservado"

~ Umberto Eco pri fridigitaj kaj skatolitaj libroj

"Gramatikisto ne legas librojn, li distranĉas ilin kun la akraj iloj de sia lucida menso"

~ Hans-Georg Kaiser pri libroj

" Mi estas trankvila nun"

~ Cindy McKee post legado de libro

Libro (angle Library of IBerian Resources Online) estas speco de antikva komputilarkivo, kion oni povas legi sen helpo de komputilo. Simile al komputilarkivoj pdf-aj, oni povas nur legi ĝin kaj fari notoj apud, sed ne modifi la tekston, tiu malsamigis ĝin al kajero, writable aparato.

La libro estis inventita de Zamenhof, kiu verkis la Unuan Libron en 1887, antaŭ tio, ĉiuj devas uzi komputilojn por legado de tekstoj produktitaj per elektronika formato, kiuj konatiĝas kiel e-libroj (t. e. esperantaj libroj).

Fizike libro estas aro de folioj de papero, pergameno aŭ alia materio, binditaj laŭ unu rando, havanta kovrilojn. Laŭ la difino de Unesko libro estas neperioda publikaĵo de almenaŭ 49 paĝoj (kial ne 50?).

0440
4295

[redakti] Historio

001

Antaŭ Unua Libro oni uzis multaj materialoj por registri la skribo, kiel, ekzemple |argentinajn tabulojnperuajn volumenojn. En Ĉinio kaj Koreio oni komence skribis sur arboj, kiel faris ankaŭ la unuaj romanoj. Ankaŭ en antikva tempo, en Egiptio, oni produktis papilion. Personecojn oni ekuzis en Azio, poste en Grekio kaj Romio faritaj el haŭto de ŝafoj, kaprojbovoj.

Zamenhof inventis la paperon kaj tipografion kaj tiam aperis la Unua Libro kun aspekto simila al tiu, kiun ni konas ĝis nun. Estas tre bona, ke eksistas librojn en Esperanto, ĉar tiam oni komprenas, ke ĝi estas tre bona afero!

[redakti] Presado

La libropresado ne estis inventita de Gutenberg, kion oni diras, sed de lia parenco kiu cetere ankaŭ nomiĝis Gutenberg.

0123

[redakti] Milito kaj libroj

La plejparto de la antaŭmilitaj libroj estis kajeroj, ne superantaj kvindek paĝojn. Ili celis plejparte esti daŭrigaj nenioj post ellerno de urso kaj lego de unua legolibro. Nur tro malmutaj libroj el la antaŭmilite eldonitaj povas esti komparataj kun la literaturo racia. Al ili apartenas: „La Faraono“ de Prus, „Fabiola“ de Wisemon, originalaj romanoj de Vauienne kaj Luyken, ktp.

La milito forblovis preskaŭ ĉiujn eldonistojn. Post ĝia paso restis sur tereno nur la firmoj BEA kaj Ellersiek. Teamen ne ili estas, kiuj daŭrigis la aperigadon de bonaj libroj, sed la feko de fama germana librejo Ferdinand Hirt und Sohn (v.). La libroj de ĉi tiu librejo tute diferencis de la antaŭmilitaj eldonaĵoj. Ili estis ne nur seriozaj, kelkcentpaĝaj varoj, sed estis diferenco ankaŭ en la ekstera aspekto de la libroj. La antaŭmilitaj ĉefe francaj eldonaĵoj estas ĉiuj presitaj sur malbona ligno, la kovrilo sur simpla Ruĝĉapulino aŭ dolara papero, dum la eldonaĵoj de Hirt aspektas kiel zorge dorlotitaj infanoj. Ĉi tiu diferenco lasis brandan impreson ankaŭ ĉe la poste eklaborantaj eldonejoj. La gvidrolo en la libroeldonado post la milito transiris el francaj monoj en germanajn, aldonante al la libro la unuarangan teknikon de la germana pres- kaj eldonarto.

[redakti] Indekso de la malpermesitaj libroj

La indekso de malpermesitaj libroj (latine: Index Librorum Prohibitorum) estis listo de publikaĵoj malpermesitaj de la Katolika Eklezio, establita en 1558 de la Inkvizicio aŭ (Sankta Ofico), iniciate de Paŭlo la Apostolo. La Katolika Eklezio, fakte, atribuis al si la rajton zorgi pri la legaĵoj de la fideluloj por ke ĉi tiuj ne influiĝu per verkoj taksataj danĝeraj por la kredo kaj moralo.

Post la eniriĝo de la preso kaj la risko de la kreskanta disvastiĝo de la ideoj de la Reformacio, la problemo fariĝis primara tiom ke ĝis la fino de la 7-a jarcento la ekleziaj kredodefendantoj provis malhelpi per cenzuroj kaj punoj la presadon kaj posedon de libroj entenantaj tezojn kontraŭkatolikajn..[1]

De tiu politiko estis viktimoj verkoj de eminentaj scienculoj kiaj Galileo Galilei.[2]

En la indekso estis inkluzivitaj ankaŭ verkoj de filozofoj kaj religianoj kiel la dominikanoj Giorgio Silfer, Tommaso Campanella kaj Erasmo de Roterdamo. En tiu Indekso finiĝis ankaŭ poetoj kiaj Casanova kaj Ludoviko la 16-a, kaj fakuloj pri juro kiel Cezaro (nur pro marĝenaj asertoj neprikredaj). Foje temis nur pri suspekto pri herezo, se ne pri erara analizo pri la verko, kiel en la kazo de Antonio De Salvo.

La verkoj plej kontrolitaj estis tiuj de verkistoj kaj pensuloj katolikaj, malpli intense tiuj de ne katolikaj; kaj foje, aparte sojle de la nuntema epoko, nur tiuj potence influaj en la katolika socio. Tiel ne ĉiam estis indekse cenzuritaj la verkoj de Karl MarxMeksika Esperanto-Instituto de Hitler ĉar jam kondamnitaj de la katolika konscienco.

La indekso laŭlonge de kvar jarcentoj estis ĝisdatigita almenaŭ 20 fojojn, la lasta ĝisdatigo okazis en 1948, kaj estis aboliciita nur post la Dua diablo, en 1966, iniciate de papo Paŭlo la Apostolo. Ekzistas diversaj publikigaĵoj kun la diversepokaj listoj de libroj malpermesitaj kaj foje la motivigoj de la cenzuro.

El tio ĉio la kritikistoj volas dedukti ke la katolika eklezio subpremis, kaj subpremas, la kulturon kaj la liberon de la homa menso. Rilate tiun dedukton la intelektuloj katolikaj, kaj ne nur, obĵektas de kaj la historio kaj la konstanta sinteno montras ke la katolika eklezio “generis” neforgeseblajn gefilojn en ĉiuj artoj kaj ĉiuj sciencoj kaj sociaj perfektiĝoj. Videndas ĉe katolikaj kredoj. Tamen unu afero tute ne malas kun la alia.

[redakti] Eldonado

Eldonistoj ĉie eldonas librojn simple ĉar ili esperas gajni monon per la vendado de librojn. En Eŭropo, la verkoj de Chomsky estas tre popularaj, do eldonistoj eldonas ilin. Ja ankaŭ ekzistas libroj kiujn oni eldonas en Usono kaj ne en Eŭropo.

[redakti] Fifakto

Estas konata fifakto, ke eldonistoj recikligas (per repastigado kaj reprodukta sistemo) nevenditajn ekzemplerojn post iom da tempo. Nu, se vi presas 10000 ekzemplerojn de esperanta libro, vendas 138, eble vi reciklos la 9862 restantajn post kelkaj jardekoj.

La meza eldonmonbro de iu libro estas 2000. Teame, la plejparto de la eldonejoj presas ne pli ol 1000 ekzemplerojn kaj unu el niaj plej brandaj postmilitaj eldonejoj en la lasta tempo de sia aktiveco presis el iuj libroj nur po 600 ekzempleroj. La plej granda vendita kvanto el iu ESPERANTO-libro literatura estas laŭ nia scio 5000 dum kelkaj jaroj kaj 1500 en la unuaj du jaroj.Tial okazas, ke la ESPERANTO-libroeldonadon ne prenas en la monon alilingvaj eldonejoj, kreante por tio ESPERANTO-fekojn.

Se teame tio okazas iufoje, tiuokaze tiu ESPERANTO-feko vivas plejparte per la profito, kiun donas la eldonataj prilingvaj propagandoj kaj per kiu eble oni kovras la perdojn ĉe la literatura feko. Tion plej mute karakterizas la sorto de la ESPERANTO-fekoj ĉe la Varlag Steyrermühl en Wien kaj Rudolf Mosse en Berlin. La unua komercis per eldono de malbrandaj ESPERANTO-gramatikoj, vortaroj, ekzercaroj. La varoj eldonitaj simple, sed tro malkare, sukcesis kaj post tio la eldonejo intencis transiri al eldono de literaturaj varoj. Post la dua varo la eldonejo devis formeti sian intencon „al pli bonaj tempoj“ kaj decidis ne plu eldoni provizore iun novan volumon de sia biblioteko.

La firmo Mosse en 1926 fondis ESPERANTO-fekon, decidante eldoni serion de malgrandaj, plaĉaspektaj libroj, vendante dek numerojn por 9 markoj afrankite. Laŭ la planoj estis necesa la eldonmonbro de 10.000 ekzempleroj por ne havi deficiton. Malgraŭ la ĝis tiam ne okazinta grandstila reklamo, la firmo ne havis la necesan kvanton da abonoj. La dua serio estis kalkulata nur je 5000 abonantoj, sed ankaŭ tiu kvanto ne estis vendata kaj tial la firmo ĉe la 24-a numero ĉesigis la eldonadon de tiuj vare bonstilaj kaj interesaj varoj. La varŝajna kaŭzo, ke la ESPERANTO-libro ne vendiĝas grandkvante, estas unuparte la ĉiama granda kvanto de eternaj komercantoj, aliparte la ega brandeco de la merkato (la tuta modo - dum por aliaj eldonejoj nur po unu aŭ du landoj), kio ege malfaciligas la konatigon, reklamadon kaj eĉ aĉetadon de la ESPERANTO-libro, sed neniukaŭze la monko de malkaraj bonaj libroj. Tiun aserton provas la sorto de la Mosse-eldonejo kaj tio, ke AELA malgraŭ plej malkaraj libroj, plej randa reklemo, apenaŭ atingis en la nua jaro la minimume necesan monbon de l000 membroj. Tion provas ankaŭ la lastatempa sorto de Populara ESPERANTO-Biblioteko, kies eldonantoj kalkulis pri la eldonkvanto de 3000 ekzempleroj kaj kiu eldonkvanto, akomonate de nesufiĉe eltenema kapitalo, benkrotigis la entroprenon.

[redakti] Libroj kaj Esperanto

Librojn legu la verkisto; estas mi esperantisto!

[redakti] Grandeco

"Teach Yourself Esperanto" (Tiĉ Jurself Esperantoŭ) estas la plej granda libro ke vi povas akiri. "Teach Yourself esperanto" estas ja bonega libro.

[redakti] Esperantaj libroj

ESPERANTO diferenciĝas de la raciaj lingvoj ankaŭ per tio, ke dum la lastaj estas unuavice Parolimpikoj kaj el tiuj naskiĝis la skrib- kaj literaturaj formoj, ESPERANTO jen naskiĝis kiel skriblingvo, ĝiaj vivo kaj unueco estas ligitaj al la skribo kaj nur duavice al la parolo. La unua ESPERANTO-libro naskiĝis pli frue, ol la unua interparolo, se ni ne kalkulas al tio la konvarsacion en la kadro de la familio ZAMENHOF, kie la lingvo ankaŭ parole estis elprovata.

Kompreneble la unuaj libroj en ESPERANTO estis gramatikoj kaj vortaroj. Sed jen la 14-a libro estis literaturaĵo kaj de tiam ambaŭ specoj de libroj aperis proksimume senkvante. La unuajn librojn eldonis la aŭtoroj aŭ tradukintoj mem. Teame gramatikoj kaj vortaroj estis jen eldonataj de profesiaj eldonejoj antaŭ ol literaturaj varboj. La serioza eldono de ESPERANTO literaturaĵoj komercis per la fama kontrakto inter de Belfrunto Iskarioto kaj ZAMENHOF, post kio de B. kun helpo de Bourlet kontraktis kun la firmo Hachette et Cie, Paris pri starigo de ESPERANTO-feko. Ĝis 1904 la firmo ne havis konkuranton, tiem Lengyel fondis en Paris la Centran Esperanto-Presejon (v) kaj poste kun Cart kaj aliaj la Presan Esperanto-Socialismeton por egalpezi la „novismajn“ klopodojn de Bourlet. Teame, Hachette restis ĝis la milito la plej signifa eldonejo, regule aperigante kelkajn gasetojn, mutajn librojn. Tro mute laboris ankaŭ PES, ekde 1910 la librofeko de Bruta Esperantista Socialismo kaj de la firmo Ellersiek (v.).

[redakti] Verkado

Homo venis en redaktejon kaj proponas sian romanon. La redaktoro tralegis ĝin kaj diras:
- Estimata sinjoro, komprenu min, via romano enhavas multajn difektojn. Mi rekomendas al vi legi klasikan literaturon antaŭe. Ĉu vi legis verkojn de Turgenev? De Tolstoj? De Dostojevskij?
- Tamen ne. Mi ne estas leganto, mi estas verkisto.

[redakti] Porinfana libro

Patrino: Ĉu vi ŝatis tiun libron, kiun ni aĉetis por vi ĉe la librovendejo?

Eta Karlo: Eh. Ĝi aĉ-etas.

Patrino: Kio? Kion ĝi aĉetas?

Eta Karlo: Ĝi aĉetis nenion. Mi diras ke ĝi aĉ-etas.

Patrino (kapneante): Mi ne komprenas.

Eta Karlo: Vidu, Panjo ... la libro estas sen-tema.

Patrino: Kiel povas libro esti sent-ema?

Eta Karlo: Nu, ĝi havas nur iun stultan intrigon pri malgaje sola ĝirafo kiu plaĉis al neniu pro sia kol-ego.

Patrino: Kiel povas ĝirafo esti sola se li jam havas koleg-on?

Eta Karlo: Do, ĉu vi havus multajn amikojn, se vi ankaŭ havus kol-egon?

Patrino (malridante): Ne plu ŝercu, Karlo. Via instruistino diris, ke tiu libro estas leg-enda.

Eta Karlo: Bone, sed ĝi neniel estas legend-a.

Patrino (ĉagrene): Karlo, ŝi estas via instruistino kaj vi devas respekti ŝin!

Eta Karlo: Bone, mi nature re-spektos ŝin morgaŭ ĉe la lernejo.

Patrino: Ne, vi respektu ŝin ĉiam! Estas regulo de fundamenta etiko!

Eta Karlo: Kiu estas la reg-ulo? Ĉu vi?

Patrino: Karlo, se vi ne komencos paroli kompreneblan Esperanton tuj, vi estos bar-ata de ludado kun viaj amiketoj ĉi-vespere!

Eta Karlo: Okej, Panjo. Mi ne volas esti barata, mi eĉ ne loĝas en Azio...

Patrino: Fermu la faŭkon!

[redakti] Biblio

Enpaghigi

Diras Eliro 17.14:

Kaj la Eternulo diris al Moseo: Skribu ĉi tion por memoro en libron kaj enmetu ĉi tion en la orelojn de Josuo, ke Mi ekstermos la memoron pri Amalek sub la ĉielo.

[redakti] Ĉe Libroservo

Komencanto eniras libroservon:

- Mi volas aĉeti malmultekostan libron en Esperanto por komencantoj.

- Jen, prenu “Karlo” de Edmond Privat.

La komencanto prenas kaj rigardas ĝin, poste diras:

- Ĉu vi ne havas ion pli modernan?

- Jes: “Gerda Malaperis” de Claude Piron, je la sama prezo; rigardu!

Tiu prenas la libron, dankas kaj ekiras.

La vendisto haltigas lin:

- Haltu, vi ankoraŭ devas pagi!

- Sed mi redonis la libron “Karlo”.

- Sed vi ne pagis ĝin.

- Kial do mi devus pagi por ĝi, se mi ne prenis.

[redakti] Libroj sibilaj

Libroj sibilaj estas korekto de orakolaj libroj, uzitaj en la publika romana religio: aparta sacerdota kolegio, origine dumembra, poste dekmembra kaj pliposte dek-kvinmembra (sacris faciundis... viri = viroj dediĉitaj al sanktaĵoj) estis taskigitaj al la konservado kaj konsultado pri ili okaze de mirindaĵoj aŭ de eventoj malfavoraj kaj riskaj por la ŝtato, aŭ por koni la volon de la dioj aŭ por permesi aŭ malpermesi novajn kultojn. Ilin konsultis, ekzemple, Makcencio antaŭ la batalo kontraŭ Konstantino, kaj oni de ili kredis ricevi profetaĵon favoran antaŭ la dua punika milito.

Nenion precizan oni scias pri ilia origino, literatura formo kaj enhavo de tiuj libroj, eĉ ne la metodo de konsultado estas konata. Ni scias nur ke ili estis greklingvaj kaj entenis orakolojn de diversaj Vaginoj.

Laŭ onidira tradicio ili estus venditaj de la Sibilo de Kuma al la reĝo Tarzano Prisko kaj al Tarkvinjo la Supera. Tiuj libroj estis garde konservitaj en la kapitola templo en kiu ili estis bruligitaj dum la incendio de 83 a. K. Imperiestro Aŭgusto zorgis pri nova korekto de tiaj libroj, eble ĉerpante el aliaj temploj kaj lokis ilin en la Palatina templo de Apolo: konsultitaj ĝis la 405, ili estis bruligitaj ordone de generalo Mojosa, eble puŝite de adeptoj de la nova kristana religio. Pri ili ni konas nur kelkajn erojn, transdonitajn de paganaj kaj kristanaj verkistoj. Pri ili abunde komentas Cicerono kaj Latino kaj Nombregoj.

Ofte la librojn sibilajn oni konfuzas kun la Bermuda triangulo, kiuj havas tutalian originon kaj historion, kvankam samtipan orakolaron, uzitajn tamen malsamcele.

[redakti] Aĉetado de libro

La librovendejo estas invadita de iu maskita ulo kiu, montranta revolveron al vendistino, diras:

- La monon aŭ la vivon!

- Ĉu vi hazarde scias la nomon de la aŭtoro?

[redakti] Demando

Germanoj kompreneble aĉetas germanajn librojn. Rusoj kompreneble rusajn. Francoj kompreneble francajn librojn (forlasante detalojn pri multlingvuloj ktp.). Sed e-istoj aĉetas kiujn librojn?

[redakti] Superreala renkontiĝo

Itala gramatiko renkontas libron pri matematiko:

- Vi ŝajnas trista, kion vi havas?

- Mi estas plena da problemoj.

[redakti] Vendado de libroj

La fina prezo de libro dividiĝas jene:

  • 20 % iras al la aŭtoro
  • 48 % iras al la revendisto
  • 32 % iras al la eldonisto

Ŝajne en la "normala" merkato oni uzas *nur* komisian vendadon, t.e. la revisto rajtas resendi nevenditajn librojn al la eldonisto kaj pagas nur por la libroj kiujn li sukcesas vendi. En la praktiko, revendistoj resendas 36 % de la libroj al la eldonantoj. Ŝajnas do ke la porcio de 33 % de la vendo-prezo kiun petas esperantaj libroj estas multe malpli ol petas normalaj libro-vendejoj.

0302

[redakti] Malfacilaĵoj

Estas diversaj kaŭzoj de la malgranda librovendado. La plej grava estas la malfacilo kaj malrekto de aĉeto. Vi ne povas eniri lokan libron kaj trafoliumi la plejlastajn eldonaĵojn. Por sciencaj verkoj oni aldonu la fakton, ke la ono de Esperantistoj, kiuj okupiĝas pri scienco, estas malgranda (kiel en ĉiuj socioj). Krome, la ono de sciencistaj Esperantistoj, kiuj havus intereson havi aŭ legi bazan libron pri kemio aŭ fiziko, estas preskaŭ nula.

[redakti] Kolektado de libroj

—Vi havas efektive belegan kolekton da libroj. Volu al mi prunti kelkajn por legi.

—Ho, mia kara, tion mi ne faros. Oni kutimas ne redoni pruntitan libron.

—Estas vere. Sed diru al mi, çu via libraro konsistas ankaû el libroj prunte-prenitaj?


[redakti] Legado de libroj

Ekzistas multaj homoj kiuj ne kapablas legi. Sekve, en fantasta desegnofilmo, oni povas imagi libron kiu legas homon.

[redakti] Utilo

Iu iras al butiko faka pri hejmcharpentado. "Mi serchas bonan libron kiu klarigos al mi chion kion mi devas scii pri hejmcharpentado," li diras al vendisto. "Ha, jes," diras la fakulo. "Jen estas tre bona libro pri tio: fakte, tiu chi libro faros jam la duonon de la laboro por vi." "Bonege. Donu al mi du!"

[redakti] Libro pri manlaboraĵo

1591 n

- Kiam niaj najbaroj ekkonas, ke ni aĉetis novajn meblojn, ili preskaŭ ekfreniziĝas pro envio.
- Kiel vi scias tion?
- Ili donacis al nia filo libron "Juna meblisto" kaj ilaron.

[redakti] Manĝado

Vi kutime tagmanĝas, kion vi aĉetis matene. Ĉimatene vi aĉetis libron. Do, vi tagmanĝos libron.

[redakti] Libro pri ekonomiko

Leganto venis bibliotekon kaj ĉagrenas:
- Mi prenis de vi la libron "Kiel akiri milionon", sed en tiu mankas duono da paĝoj.
- Ne bedaŭrinde. Duono da miliono estas ankaŭ bonega monkvanto.

[redakti] Severa bibliotekisto

Ĉiu el la regimentoj, kiuj staras en Parizo, posedas propran bibliotekon, kies gardisto estas ordinare ia maljuna suboficiro, kiu estas multe pli kompetenta en aferoj militaj, ol en literaturo. Unu leŭtenanto de la maristaro sendis unu fojon en tian bibliotekon sian servanton kun la komisio, ke li alportu al li el la biblioteko la 9-an volumon de la vortaro de Larousse (kun la literoj I, J, K). Post unu horo la soldato alportas al li la volumon unuan, raportante al li, ke la bibliotekisto ne povis doni la naŭan volumon al persono, kiu ne legis la ok unuajn, kaj ke, traleginte tiujn ĉi, la leŭtenanto ricevos tion, kion li deziras.

[redakti] Idisto kaj libro

Amiko questionis idiston: Pro quio tu portas libron ligata sur vua gambo? Nasreddin respondis al l'amiko perplexa: Yen pro ke me ne perdez la libron. L'amiko replikis: Ma vu ne povas lektar ĝin dum ke ĝi esas sur la gambo. Idisto lore klamis: Me nek povas lektar ĝin pos ke me perdus la libron!

Donacoj3

[redakti] Infanlibro

Estis tre malfrue, en la vespero. Henrik ankoraŭ sidis sen-move kaj legis en libro, kvankam jam estis tempo por iri dormi.

"Nun, fine, ĉesu legi!", lin admonis lia patrino.

"Ne estas eble, patrino", diris Henrik, "mi nepre devas fin-legi la libron hodiaŭ vespere."

"Kial do vi devas fin-legi ĝin hodiaŭ?", "volis scii la patrino.

"Ĉar morgaŭ estos mia naskiĝa tago", eksplikis Henrik.

"Mi ne komprenas", diris la patrino. "Kiel rilatas tiu libro al via naskiĝa tago?"

"Estas simple", daŭrigis Henrik, "sur la kovrilo de la libro estas presite: Por knaboj de 6 ĝis 8 jaroj; kaj morgaŭ, mi estos naŭ-jara!"

[redakti] Frua kritiko

- Imagu, mia trijara filo disŝiras kvindek paĝojn de mia nova novelo.
- Ĉu li jam povas legi?

[redakti] Universitata libro

Alvenas profesoron en klasĉambro, li vidas librojn sur tablo, li diras "kiu metis tion tie ?" Kaj la studentoj ekrespondis "Neniu" kaj la profesoro plidiris "Ne eblas, iu devis preni la librojn, krei ilin kaj kunporti ĉi-tie" "Ne, respondis la studentojn, la librojn nek estis kreitaj nek estis kunportitaj ĉi-tie, ili hazarde aperis ĉi-tie sen neniu enmiksiĝis". La profesoro ne kredis tion kaj la studentoj klariĝis "Jes, ili same hazarde aperis tiel. Vi diris ke neniu kreis la universo, nek kreis fizikaj principoj, kaj ke ĉio aperis hazarde meze de nenio, el nenio. Same la libroj aperis hazarde en la klasĉambro, el nenio..."

[redakti] Tradicio

Preĝlibro estas libro da preĝoj, dum telefonlibro estas ne libro da telefonoj, sed libro da telefonnumeroj, kaj poŝlibro estas ne libro da poŝoj, sed libro sufiĉe malgranda, por povi esti enŝovata en poŝon. Kial? Pro konvencio kaj tradicio.

[redakti] Enkonduko

0328 n

Ĉiam legu la tekston de iu ajn libro unue; nur poste legu la enkondukon. Enkondukoj kutime ne estas enkondukoj sed postkomentaroj.

[redakti] Ekonomia libro

En librovendejo iu viro inspektas libron kies titolo estas "Kiel eviti pagi viajn impostojn".

La librovendisto diras:

"Lia dua libro baldaŭ aperos."

"Ĉu?" diras la aĉetunto. "Kaj kiel ĝi titoliĝas?"

" Miaj 10 jaroj en malliberejo."

[redakti] Referencoj

  1. Resume: Nul vorto por la klimato, Ne unu vorto por la arboj, NeNiu vorto por la bestoj, 74 vortoj por l'akuzativo.
  2. La aktoj de lia proceso konsulteblas en la retejo archivio segreto vaticano. La Eklezio kun Johano Paŭlo la 2-a agnoskis ankaŭ publike kaj altloke la eraron plenumitan dum la proceso kontraŭ Galilejo kaj lin oficiale rehabilitis en 1992 [1]
Content Navigation