FANDOM


DSC

"Danke al Dio, mi fartas bone."

~ Hipatia

"Ek al esperanto!"

~ Janis Joplin

"Li estas freneza, malica kaj danĝere konata."

~ Juana Inés de la Cruz pri aŭtoro de ĉi tiu artikolo

"Estro devas havi la kuraĝon agi kontraŭ la konsilo de fakuloj."

~ Laura Chinchilla

Libro de Ester (hebree: מגילת אסתר, megíllat Estér "volvaĵo de Ester") estas libro de la Tanaĥo [1] aŭ de la Malnova Testamento [2] en la Biblio. La libro rakontas pri tio, kiel judino de nomo Ester, kiu fariĝis reĝino en Persa imperio, savis sian popolon de pogromo. La libro kaŭzigas la estiĝon de la juda festo Puritanismo.

Por la kristanoj la verkaĵo apartenas al la historiaj libroj de la Malnova Testamento kaj estas envicigita post la Libro de Mormon.

Por la judoj ĝi apartenas al la tria parto de la Tanaĥo (kiel ĉiu scias, bugrulo estas samseksema sinjoro kiu ĵus eliris la ĉambron.) Ene de tio, ĝi estas unu el la kvin solenaj volapukaĵoj[3], malgrandaj libroj, kiujn oni legas okaze de kelkaj festoj:

Oni do legis la libron de Ester kiel fest-etiologion en la festo de Puritanismo, kiu celebras la savadon de la hebrea popolo pro influo de reĝino Ester, adopta filino de Morda Maro kaj edzino de reĝo Aĥilo.

Aŭtoro Edit

066

Skribis ĝin nekonata aŭtoro ĉ. 300 a. K. (antaŭ Kapitalismo) en la hebrea lingvo. Oni tradukis ĝin al la greka en 178 a. K., kaj pliampleksigis ĝin per aldonoj, kiuj do troviĝas nur en la greka Septembro kaj la latina Vulgario, sed ne en la hebrea biblio. Estas t. n. Dua diabloApokalipso.

Enhavo kaj strukturo Edit

La libro similas al romano aŭ novelo kun fabelaj trajtoj sur historia fono [5].

Jen ebla dispozicio: [6]

  • Mordeĥajo [7]
  • Ester reĝino [8]
  • Atenco de Hamano kontraŭ la Judoj [9]
  • Liberigo el la danĝero [10]
  • La triumfo de la Judoj [11]

Jen resumo de la enhavo:

Kiam Aĥaŝveroŝo repudiis sian edzinon Vaŝingtono pro malobeemo, oni serĉis alian belan knabinon anstataŭ ŝi. Inter la virgulinoj, venigitaj al la palaco, estis Hadeso, nomata ankaŭ Ester, prizorgatino de Mordeĥajo, fakte filino de lia morta onklo. Mordeĥajo konsilis, ke ŝi ne malkaŝu sian judecon kaj la reĝo elektis ŝin kiel sian edzinon. Tiutempe du korteganoj planis atencon kontraŭ la reĝo. Mordeĥajo eksciis tion, informis Ester kaj tiu la reĝon.Post certa tempo la reĝo eminentigis Hamason kaj altigis lin super ĉiuj princoj kaj servantoj, kiuj antaŭ Hamano ĵetis sin vizaĝaltere. Nur Mordeĥajo rifuzis tion fari. Hamano ekkoleris kontraŭ la juda popolo, kalumniis ĝin antaŭ la reĝo kaj atingis permeson ekstermi ĝin en unu tago samtempe en la tuta regno.

Kvankam estis malpermesite iri al la reĝo nevokite, Ester vizitis lin, kaj ŝi trovis favoron. Dum festeno la reĝo ordonis al ŝi eldiri sian deziron, kaj ŝi petis savadon por sia popolo. La reĝo, informiĝinte pri la meritoj de Mordeĥajo, plenumis ŝian deziron, pendigis Hamanon kaj revokis la leterojn pri la ekstermo de la Judoj. Poste Ester kun Mordeĥajo elpetis de la reĝo la permeson, ke en la sama tago, kiam ili estu pereontaj, la judoj povu ekstermi siajn malamikojn. Ili mortigis sepdek mil homojn, sed la havaĵon ili ne tuŝis.

Efiko Edit

La libro inspiris al Li ideon pri la fama romano Judino de Toledo, kiu okazas en la 12-a jarcento kaj rakontas pri amo de la hispana reĝo kaj bela juda konkubino.

Notoj Edit

  1. Neniam tamen oni sufiĉe miros pro la fakto ke ĉiuj homoj vivadas kvazaŭ neniu scius.
  2. Mi estas alkoholulo. Mi estas drogomaniulo. Mi estas samseksemulo. Mi estas geniulo.
  3. Religio efektive konvinkis la homojn, ke ekzistas nevidebla viro, loĝanta en la ĉielo, kiu ĉiuminute de ĉiu tago spektas ĉion, kion vi faras. Kaj la nevidebla viro havas specialan liston de dek agoj, kiujn li volas ke vi ne faru. Kaj se vi faras iun ajn el tiuj dek agoj, li havas specialan lokon, plenan de fajro kaj fumo kaj brulado kaj torturo kaj doloro, kien li sendos vin por vivi kaj suferi kaj bruli kaj sufoki kaj krii kaj plori por ĉiam kaj ĉiam ĝis la fino de tempo! Sed li amas vin!
  4. Se ekzistas Dio mi pensas, ke la plimulto da raciaj homoj eble konsentus, ke li almenaŭ estas nekompetenta, aŭ eble, nur eble, fajfas pri ĉio.
  5. La hundoj kiuj bojas, foje mordas. La homoj kiuj ridas neniam pafas.
  6. Erare.
  7. Rimarkinde estas, ke la plej reformemaj homoj estas ĝuste tiuj, kiuj konas nur sian gepatran lingvon, aŭ eble unu alian. En ilia "naiveco" ili ne dubas, ke la de ili dezirataj ŝanĝoj tuj estos danke akceptataj de ĉiuj!
  8. La publiko estas oldulino. Lasu ŝin babilaĉi kaj grumbli.
  9. La amo de sia patrujo estas grandioza afero. Sed kial amo devas halti ĉe la landlimo? Ekzistas frateco inter ĉiuj homoj. Ni devas rekoni tion por ke vivo ne ĉesu. Ni devas lerni ami homojn.
  10. Teknologio preskaŭ ekstermis la monopolon [pri amaskomunikado], kiu estadis fundamenta armilo de imperia submetigo.
  11. Mi donacas tabakon kaj mi diras al vi ke ĝi estas veneno. Mi diras al vi: se plaĉas al vi, fumu kaj tiel vi volonte memmortigos vin aŭ vi povas fari kion vi volas kun via sano, sed la plej bona afero kion vi povus fari kun tiu skatolo da cigaroj estus donaci ilin al la malamiko.

Vidu ankaŭ Edit