Lifto

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Ebriulon kaj malsaĝulon oni ne juĝas"

~ Zamenhof pri aŭtoro de ĉi tiu artikolo

"Nekredeble!!"

~ iu

"Ĉu ankaŭ en via lando??!!!"

~ Milokula Kato pri supra diraĵo

"Ĉarma rezulto de bona laboro"

~ leganto pri ĉi tiu artikolo

"Nia lifto ne funkcias,
nur pro preĝo! Tio fias.
La progreso tute haltas,
eĉ ne iom alten saltas"

~ Hans-Georg Kaiser

"Dankon! Tio ja kontentigas."

~ Feĉjo Cesarano pri la supra diraĵo

Lifto estas utila aparato simila al ĉambreto, sed movebla.

Empilhadeira-lifto 1

[redakti] Etimologia diskuto

Usonano kaj anglo aliras al lifto. Usonano parolas: "Ĉu ni eniĝu en elevator-on?" Anglo miras: "Sed tio estas lift-o!" Usonano: "Ĉu elevator-on oni inventis en Anglio?" Anglo: "Ĉu la anglan oni inventis en Usono?"

[redakti] Logiko

Ebria programisto revenas hejmen. Starante en la lifto li premas "1", poste "2".

- "Mi ne komprenas, kie troviĝas "enter" ĉi tie?"...

[redakti] Anĝelo en la lifto

Al la liftisto: - Mi petas, plejeble alten!-

[redakti] Ekzemplo de uzo

41 m

Lifto ĉesis funkcii. Tial, la du viroj devis supreniri ĝis la 80-a etaĝo. Tiam, unu el ili faras proponon: - Dum ni estos suprenirantaj per la ŝtuparo, mi rakontos gajan historion por ke ni ne sentu la supreniradon, kaj kiam ni alvenos tien, vi rakontu malgajan historion por ke ni fariĝu dormemaj, ĉu bone? Kaj tiel ili faras. Kiam fine ili alvenis al la 80-a etaĝo, la amiko petas: - Nun, rakontu malgajan historion. - Jen: ni forgesis la ŝlosilon en la teretaĝo!

[redakti] PLIJUNIĜILO

Du jam ne junaj vilaĝanoj vidas en la urba hotelo, kiel maljuna sinjorino vestita en violkolora robo eniras en la lifton. Post iom da tempo ĉarma junulino en simile viola robo elpaŝas tra la sama pordo.

-- Mirinde! Vidu, najbaro!...Mi la sekvontan fojon certe alportos mian edzinon, kaj metos ŝin en tiun ŝrankon...

[redakti] La lifto de Einstein

Multaj anekdotoj ekzistas pri la fama sciencisto Einstein, kreinto de la teorio pri relativismo, patro de nia atoma epoko. Oni rakontas, ke loĝante en du-etaĝa domo en Princeton, li iutage mendis la instalon de elektra lifto. Surprizite amiko demandis lin:
“Dio mia, kial vi faris tion? Por kio vi bezonas lifton?”
— “Mi mem ne scias,” milde respondis Einstein, “sed la viro, kiu vendas ĝin, estis tiel afabla, ke mi vere ne povis diri ne.”

Content Navigation