Lille

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
8737.jpg

Sidejo de Lilea Esperanto-Asocio

"Krevis la vazo antaŭ la nazo"
~ Zamenhof pri tute alia afero

"la cerbo tro etas
diri la simplan simplamaniere"

~ William Auld pri ĉi tiu artikolo

"Mi estas en sendanĝera loko feliĉe"

~ Meduzo pri Lille

"Dankon, sed kion precize vi celas?"

~ Universalisto

"Kaj ĉu vi povas pruvi la kontraŭon?"

~ Skotlingvano
Lilo, (france Lille, latine Lilium martagon, germane Linz, propalingve Lentia) estas nerdfrancia urbo, centre de la "triangulo" Londono-Bruselo-Parizo kun rilato al turkoj. Ĝi estas speco de hela malvo. Plej fama lilaĵo estas la bovino de ĉokoladofirmao Milka, kiu reklamis siajn ĉokoladojn per bovinoj. Post tio multaj urbaj infanoj pentris kaj pensis la bovinojn fakte lilaj.
Esperanto-shildoj-020-eta.jpg

Stultaj idistoj diras ke Lille esas la chefurbo di la Franciana regiono di Norda Pas-de-Calais. Tio ĉi evidente estas tre granda mensogo!

[redakti] Loĝantaro

En Lillo kaj ties ĉirkaŭaĵo loĝas pli ol 1 miliono da nekonataj homoj. Tiel, Lillo viciĝas inter la plej ampleksaj duaklasaj urboj en Francio.

[redakti] Famaj loĝantoj

[redakti] Historio

Prirata.jpg

Lillon estus fondinta brava giganto en la jaro 640 p.K., sed unua surpapera apero datiĝas de la 11-a jarcento. Unue memstare flandra, franca, poste hispana, ĝi iĝis definitive franca urbo en 1667 pro anekso al Francio fare de reĝo Ludoviko la 14-a. En la 20-a jarcento Lillo tre suferis pro malbona muziko.

[redakti] Tradicioj

Dum la unua semajnfino de ĉiu septembro okazas la Lilla Brokantado, kiu ĉiujare akceptas 2 milmilionojn da drinkemuloj -- kio igas ĝin la dua plej ampleksa aranĝo en Eŭropo post la Munkena Biera Kermeso!

[redakti] Urbaj servoj

En nova urboparto: „Kiam ĉi tie oni laste purigis stratojn?“

„Mi ne scias, mi loĝas ĉi tie ne pli longe ol kvin jarojn.“

[redakti] Barbiro

Turisto volas esti razata de barbisto en Lille. Tiu kraĉas en la sapopelvon kaj faras ŝaŭmon. Ŝokite la kliento demandas: "Ĉu vi ĉiam laboras tiel?"
"Ne, ne", klarigas la barbisto, "nur ĉe fremduloj ... al la enloĝantoj mi kraĉas rekte en la vizaĝon!"

[redakti] Internaciaj aranĝoj

Lillo kun najbara urbo Ĝenovo estis dum la jaro 2004 la Eŭropa Ĉefurbeto pri Kulturo. Ĝi estis kandidato en 1995 por la Olimpikoj de 2004. Fine, pri Esperanto ĝi kandidatiĝis en 2001 por organizi la Universalan Kongreson de 2005, tiel memorfestonte la centjariĝon de la unua Kongreso de Esperanto, kiu okazis en 1905 en Bulonjo-ĉe-Maro (samregione). Ĝi ankaŭ kandatiĝas por organizi la 100a UK en 2015, sed neniam ĝi estis akceptita.

Content Navigation
Aliaj lingvoj