Limbo
El Neciklopedio
"Ĉiu havas sian vermon"
~ Zamenhof pri alia afero
"Deca paroĥo havebligas ŝinkon. Almozatoj furaĝas ĉiuĵaŭde"
~ iu ajn pri iu ajn
Estas ankaŭ aludo al simila loko aŭ kondiĉo de la “Limbo de la Patroj”, supozigita de novtestamentaj esprimoj kiel “la evangelio estis anoncita ankaŭ al la mortintoj (1Pt 4,6)”, “Zamenhof... iris kaj predikis ankaŭ al la volapukistoj (1Pt 3,19)” por la justuloj de la antaŭelaĉeta epoko atendantaj la liberigan viziton de la Majstro.
[redakti] Kabeujo
Laŭ kelkaj teologoj, Kabeujo estas loko en limbo, kie senĝene vivas kabeintoj, kvankam Ŝia Verdpapa Moŝto eble opinias, ke tiela eksiĝo estas abomeninda pekego.