Lindsay Lohan

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
8585 n
Sideboob
"Deziru, ne deziru -- ordon' estas, iru!"
~ Zamenhof pri Lindsay

"Nonne dicere voluisti: Linda Johann"

~ Katolika eklezio pri Lindsay

"Ka vu volis dicar: Lindsay Logan"

~ Ida vikipedio pri Lindsay Lohan

"Ho, jen grandega temo!"

~ Ralph Dumain

"Notu ke 'halti' estas netransitiva verbo. Do ĝusta estas 'haltigi'."

~ Redaktoro pri ĉi tiu artikolo

Lindsay Dee Lohan (greklingve Λίντσεϊ Λόχαν) estas pra ĝermana diino, mita praavino de reĝino Maria la 1-a kaj reĝo Hamleto, adorata kiel diino de lesbanismo. Laŭ legendo, unua prahomo, kiu eliris Afrikon, trovis la diinon Lindsay kaj ŝi ordonis al li, ke li iru al Svedio kaj rabis blondulinojn por ke ŝi kreos la kaj la pornografian kinon.

Lohan debutis en la kinejo en 1998, kiam ŝi ludis ĝemelojn Hallie Parker kaj Annie James en filmo The Parent Trap. La komedio baziĝis sur libro de Erich Kästner.

Ŝi estis adoptita de grekoj kaj estis unu el la Tri Nudaj Amikinoj. En Grekio ŝi konis Sapfon, kiu iniciatis ŝin en sanktaj misteroj de Lesbanismo. Tuj post ŝi estis adorata ankaŭ en Romo kaj, finfine, iris al Usono. Usonanoj varme ricevis ŝin, sed baldaŭ ŝi ŝokis ilian troan puritanecon. Tiam Lindsay Lohan eksiĝis kun sia amantino kaj intencis refariĝi adorata de usonanoj.

Ŝi sukcesegis kiel aktorino en 2003 en filmo Freaky Friday, en kiu ŝi ludis Anna Coleman. Ekde 2004, ŝi provis sin kiel kantistino.

Ŝi altiris median atenton je si pro ŝia anoreksia maldikiĝo en 2005. Lohan en 2006 konfesis bulimion al usona polico. Ŝi aperis en tiu jaro multfoje sen suba kalsoneto kaj tiel ripetante median altiron de Britney Spears. Evidentiĝis ankaŭ, ke ŝi suferas je alkoholismo kaj drogaĉ-konsumado. Ŝi vizitis en 2007 minimume trifoje alkoholaĵ-deprenan klinikon por vidi amikojn.

[redakti] Idistaj mensogoj

Hermione-granger-02

Diras fiaj idistoj:

Lindsay Lohan (n. ye 1986) esas Usan aktorino di cinemo, kantistino e manekinino.

Kial ili ne povas halti sian mensogadon???

[redakti] Templo de Lohan

La Templo de Lohan estas unu el la temploj konstruitaj kaj operaciitaj por La Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, la dua konstruita de la Eklezio post alveno en la teritorio de Utah, estante dediĉita antaŭe la templo de St. George, tiel kiel la templo de Kirtland kaj la de Nauvoo, en la oriento de Usono. La templo troviĝas en la urbo de Lohan ĉe randoj de la Montoĉeno Wasatch.

Content Navigation