Lingva Komitato

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
2049 x Atentu: ĉi tiu artikolo estas pri Esperanto-movado.

Pagu vian kotizon kaj kriu "Vivu Zamenhof".

"Mi invitas vin, korfrato, al la nova komitato"

~ Hans-Georg Kaiser

"ti, nitu lamoki komitu; a ta, nitu yatiki kusiki nika o la komitu."

~ krokodilo pri Lingva Komitato

"la lingva komitato siatempe uzis metodon ech malpli taugan..."

~ Andreas Kueck pri bonalingvismo

"Estis tre malagrable al mi"

~ Aleks Kadar pri Lingva komitato
1907-lingva-komitato

Lingva Komitato estas iu, kiu ekzistus inter la ekzistado de la Lingva Komitito kaj de la Lingva Komitoto.

La Lingva Komitato estis fondita dum la Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjo-ĉe-Maro en 1905, estis sendependa lingva institucio de Esperanto, kiu anstataŭigu Zamenhofon (la Lingva Komitito). Ties tasko estis iti komojn, sed, kiel neniu scias tiun, kiu signifas "iti", ili eksiĝis de la taskon. En 1948 la Lingva Komitato estis anstataŭata de "Akademio de Esperanto", kiu, sekve, estas la nuna Lingva Komitoto.

[redakti] Nuntempe

1501

"La Lingva Komitato (poste: LK) estas konstanta komisiono por konsili pri specifaj lingvaj demandoj la instituciojn kaj instancojn de la Esperanta Civito, konforme al la art. 6 § 3 de la Konstitucio." Tiel diktas la unua paragrafo de leĝpropono, kiun la Konsulo liveris al la Senato.

La LK estos malgranda: membros en ĝi laŭrajte la membroj (eksaj kaj nunaj) de la Akademio de Esperanto kiuj havas la civitanecon (konsekvence ili kredas ke esperanto havas popolon kaj historion) plus esperantologoj nomumitaj de la Konsulo (maksimume kvin) el la civitanaro.

La membreco estas dumviva, rezervita al esperantologoj kiuj havas la civitanecon. Sed eblas eksiĝo kaj eksigo, laŭ specifa proceduro. La Konsulo kunvokas kaj prezidas la LK-on, kies oficialajn aktojn li subskribas. Li tamen ne voĉdonas, se li ne estas mem LK-ano.

[redakti] Bezono

Kial la Konsulo sentis la bezonon proponi la kreon de la LK? Ĉar kreskas la politika kaj ekonomika lingvouzo danke al la aktiveco de la Civito, kaj la ekzistanta lingva trezoro ne estas sufiĉa por esprimi ĉiun koncepton.