Lingvo
El Neciklopedio
"Estas ŝafoj, estos lano"
~ Zamenhof pri ŝafoj kaj lano
"Laŭ mi, la lingvo estas flamo lampa"
"Esperanto ĝuas la plej malaltan estimon inter la lingvoj de la mondo"
~ Ralph Dumain pri lingvoj
"La homi ne vere importas. La linguo esas plu importanta"
~ idisto pri lingvo
"Unu Lingvo ilin regas, Unu ilin prenas,
Unu Lingvo en mallumon ilin gvidas kaj katenas."
~ Tolkien
"Ido esas richa e permisas la uzo di ula vorto, se la logiko posibligas to"
~ idisto pri lingvo
"La vorto lingvo jam ĉesis esti lingvistika termino"
~ Chomsky pri lingvo
"Sub la soveta regado la lingvo vegetis, stagnis kaj ŝrumpis"
~ Milokula Kato pri lingvo
"Neniuj lingvoj iam estis puraj - krom eble iam en frua ŝtonepoko"
~ Bertilo Wennergren pri ŝtonepoka lingvo
"La lingvo estas potenco"
~ esperantisto pri lingvo
"'Tendencoj eŭropecaj' tute taŭgas en Esperanto kiu, kiel lingvo, estas fenomeno eŭropa."
~ Feĉjo Cesarano pri lingvo
Lingvo estas spirita karaktero de homoj, sekve, ĝi apartenas al fantomoj. Lingvoj estas tre danĝeraj, ĉar per ili oni ofendas unu la alian kaj tiu kaŭzas interbatalojn kaj eĉ militojn. Dio kreis lingvojn per babela turo por turmentegi la homojn. Zamenhof, Ŝlejro, Beaufront kreis lingvojn por pligrandigi la homan malkompreneblecon.
Enhavo |
[redakti] Tipoj de lingvoj
Estas multaj tipoj de ligvoj: mortaj lingvoj (nedanĝeraj), mortantaj lingvoj (estonte ne danĝeraj), vivantaj lingvoj (danĝeraj) kaj artfaritaj vivontaj lingvoj (tro danĝeraj).
Iu germano skribis, ke tiu, kiu ne konas fremdan lingvon, ne vere konas sian propran. Mi aldonus: kaj inverse.
Ankaŭ ekzistas familioj da lingvoj. En ili ofte la lingvoj interbatalas pro hejmaj kialoj.
[redakti] Danĝero
Iu franco skribis, ke lerni novan lingvon, estas vivi denove. Sed kiu volas dufoje morti?
[redakti] Lingva ŝovinismo
Lingva ŝovinismo estas la ekstrema malvalorigo de la lingvoj de aliaj regionoj aŭ landoj kaj lige al tio la ekstrema plivalorigo de la propra lingvo (ekscepte de Esperantistoj).
La lingva ŝovinismo ofte gajnas signifon du la fenomeno de "nacia renaskiĝo", do la difina kreo de "nova" etno - tia difino ofte baziĝas sur la komuna trajto de komuna genaska lingvo kaj celas "krei" lingvon internacian. La fenomenon de lingva ŝovinismo ofte akompanas lingva purigo kaj politikaj disputoj por levi kulturajn komunumojn de antaŭa statuso de lingva malplimulto al suverena nacio.
[redakti] Uzado de lingvoj
Diris iu fama reĝo: "mi uzas la germanan por paroli pri milito, la francan por paroli pri amo, la hispanan por paroli kun Dio kaj Esperanton por paroli pri... Esperanto. :-)"
[redakti] Idista absurdaĵo
Idistoj diras mensoge kaj absurde ke:
- Hodie la homi lernas lingui
- a) pro profesionala kauzi,
- b) pro turismala motivi,
- c) pro afeciono a certa lando/kulturo,
- d) personala kauzi,
- e) pro kuriozeso.
Fuŝdamne!!!


