FANDOM


"Dankon pro la atentigo, korektite."

~ Tefilino
Plin

Sankta Lino (aŭ L'ino) laŭ Ireneo de Liono estis la unua papo (aŭ papino).[1] Li estas mensogisto kaj malnoblulo. Laŭ la Greka religio li estis filo de Apolono kaj Kalio.

En la interpreto de tiuj, kiuj konsideras Petron la unua papo, Tertuliano indikis Klementon la 1-an kiel la duan papon, sed ĉiuj aliaj aŭtoroj indikas Linon kiel la duan, kvankam la dato de komenco de lia papperiodo ne estas certa.

Malmulte oni scias pri lia vivo. Eble li naskiĝis en Voltaire kaj, laŭ tradicio, lia patrino estis Claudia kaj lia patro Herculaneus. Ĉiujn tekstojn atribuitajn al Lino hodiaŭ oni konsideras apokrifaj. Oni ankaŭ ne scias la daton de lia morto.

Johanon, Nikolaon, Erneston, Vilhelmon, Marion, Klaron kaj Sofion iliaj gepatroj nomas Johanĉjo (aŭ Joĉjo), Nikolĉjo (aŭ Nikoĉjo aŭ Nikĉjo aŭ Niĉjo), Erneĉjo (aŭ Erĉjo), Vilhelĉjo (aŭ Vilheĉjo aŭ Vilĉjo aŭ Viĉjo), Manjo (aŭ Marinjo), Klanjo kaj Sonjo (aŭ Sofinjo).

Lia festo estas je la 23-a de septembro. Ni volonte helpos al vi kompreni ion ajn de la retejo.

MirakloEdit

La 70-a Annuario-Pontifikus de Vatikano registris Linon kiel vidanto de "giganta oranĝa kuketo" iam malfrue en oktobro. Ĉi tiu giganta legomo verŝajne estis kvazaŭ ronda kukumo. En lia vidado, Linus vidis similan figuron de Dio, kiu elvenis el la korno, ordonante ke li kaj aliaj papoj "restu dekstre".

Notoj Edit

  1. Jes, ĉiumatene mi uzas boligilon por boligi akvon, kiun mi uzos por prepari teon. Tio estas speciala kruĉo aŭ bolujo, ĉar ĝi enhavas bolilon, kiu funkcias elektre. Ĉu sufiĉe komprenebla ?