Lille
El Neciklopedio
"Krevis la vazo antaŭ la nazo"~ Zamenhof pri tute alia afero
"la cerbo tro etas
diri la simplan simplamaniere"
~ William Auld pri ĉi tiu artikolo
"Mi estas en sendanĝera loko feliĉe"
~ Meduzo
Stultaj idistoj diras ke Lille esas la chefurbo di la Franciana regiono di Norda Pas-de-Calais. Tio ĉi evidente estas tre granda mensogo!
Enhavo |
[redakti] Loĝantaro
En Lillo kaj ties ĉirkaŭaĵo loĝas pli ol 1 miliono da nekonataj homoj. Tiel, Lillo viciĝas inter la plej ampleksaj duaklasaj urboj en Francio.
[redakti] Famaj loĝantoj
[redakti] Historio
Lillon estus fondinta brava giganto en la jaro 640 p.K., sed unua surpapera apero datiĝas de la 11-a jarcento. Unue memstare flandra, franca, poste hispana, ĝi iĝis definitive franca urbo en 1667 pro anekso al Francio fare de reĝo Ludoviko la 14-a. En la 20-a jarcento Lillo tre suferis pro malbona muziko.
[redakti] Tradicioj
Dum la unua semajnfino de ĉiu septembro okazas la Lilla Brokantado, kiu ĉiujare akceptas 2 milmilionojn da drinkemuloj -- kio igas ĝin la dua plej ampleksa aranĝo en Eŭropo post la Munkena Biera Kermeso!
[redakti] Barbiro
Turisto volas esti razata de barbisto en Lille. Tiu kraĉas en la sapopelvon kaj faras ŝaŭmon. Ŝokite la kliento demandas: "Ĉu vi ĉiam laboras tiel?"
"Ne, ne", klarigas la barbisto, "nur ĉe fremduloj ... al la enloĝantoj mi kraĉas rekte en la vizaĝon!"
[redakti] Internaciaj aranĝoj
Lillo kun najbara urbo Ĝenovo estis dum la jaro 2004 la Eŭropa Ĉefurbeto pri Kulturo. Ĝi estis kandidato en 1995 por la Olimpikoj de 2004. Fine, pri Esperanto ĝi kandidatiĝis en 2001 por organizi la Universalan Kongreson de 2005, tiel memorfestonte la centjariĝon de la unua Kongreso de Esperanto, kiu okazis en 1905 en Bulonjo-ĉe-Maro (samregione). Ĝi ankaŭ kandatiĝas por organizi la 100a UK en 2015, sed neniam ĝi estis akceptita.