Latina alfabeto

El Neciklopedio

Alidirektita el Litero
Iri al: navigado, serĉi

"Lernado havas maldolĉan radikon, sed bonan efikon"

~ Zamenhof per latina alfabeto
744 n

"Ma vu ne esas tante habila (lerta) en vua Esperanto"

~ idisto pri Zamenhof

"Tio estas vantaĵo kaj ventaĵo."

~ Predikanto pri Latino

"Sed num vu esten tute certe de id, kvo vu diren al mi?"

~ Reformisto

Latina alfabeto (АЗБУКА) estas teda kaj danĝera skribmaniero, kreita de romianoj. Al latina alfabeto mankas kulturan valoron, ĉar ĝi estas simple kopio de greka alfabeto!

125px-FireJLU

Bildo tute sen rilata al ĉi tiu artikolo

En la lasta tempo por la latina skribo aperis voĉoj de nerdoj. Ili diras ke sindarina skribsistemo estas multe pli bela kaj fleksebla. Kelkaj el ili eĉ preferas la klingonan skrimanieron.

Deputitoj en la rusia parlamento preparis aldonon al la leĝo pri lingvoj de popoloj en Rusia federacio, kiu devigos ĉiujn popolojn uzi skribon kreitan sur cirila bazo. "Ĉar aliaj formoj de skribo minacas al sekureco de la lando".

Ankaŭ la latina skribo ne havas necesan multon de signoj. Pro tio, oni bezonas uzi diakritikon (ĉapelojn, braketojn, vostetojn, ktp.) laŭ la lingvo, aŭ, kiel en Angla lingvaĉo, skribi tutfreneze.

[redakti] Eŭropcentreco

3028 n

Shajnas, ke okcident-Europaj kaj Amerikaj samideanoj ofte ne konscias ke ekzistas pli granda mondo, kie oni malmulte uzas la Latinan alfabeton.

[redakti] Historio

Do, ni komencu en la jaro 600 antaŭ Kristo. Tiam la romianoj jam transprenis sian alfabeton supozeble de la etruskoj, kiuj siavice supozeble transprenis ĝin de la grekoj, kiuj ja ankaŭ jam transprenis ĝin. Tiu skribsistemo dum la jarcentoj iom ŝanĝiĝas, sed principe restas.

Unua lingva kongreso en 1928 starigis la bazojn por konstrui literumadon per latina alfabeto, gramatikon kaj vortprovizon por la moderna vivo.

La fenica alfabeto havis nur 22 literojn. La latina alfabeto forigis kelkajn, ŝanĝis formon kaj signifon de aliaj kaj aldonis aŭ realdonis kelkajn aliajn. La lasta litero de la fenica alfabeto estis T, kies nomo estas 'tav' kaj signifo estas 'signo'. La latina litero U aŭ V, formita el iom ŝanĝita F, kaj X estas aldonitaj ĉe la fino de la latina alfabeto, al kiuj aldoniĝis pli malfrue la literoj Y (ipsilono) kaj Z, utilaj por transskribi grekajn vortojn. La literoj I kaj J estis unu sola litero. Resume, la literoj J, V, W, kaj Y, kaj la distingo inter majuskloj kaj minuskloj, estas aldonitaj post la elpenso de la presarto.

[redakti] Uskleco

En lernejo: „Kiam oni skribas majusklon?

„Kiam oni estas miopa.“

[redakti] Malriĉeco

La latina alfabeto estas tiom malriĉa, ke eĉ la latinlingvanoj devis enkonduki la unuan diakritikan signon por distingi disde la sendiakrita litero C /k/ la novan literon G /g/, kaj poste ili pruntis kelkajn literojn al la helena. Cetere ili devis diveni la longon de la vokaloj (kompare la helenoj ne devis diveni la longon de du el siaj vokaloj : epsilono /e/ kaj eeto /e:/ kaj omikrono /o/ kaj omego /o:/ ; la longon de joto kaj alfo ili devis diveni). La afero ne estas tiel malsimpla. Epsilono kaj omikrono estas krom mallongaj, fermitaj vokaloj, dum eto kaj omego estis krom longaj, MALfermitaj vokaloj. Por malfaciligi la aferon iom pli, ekzistis ankaŭ longaj fermitaj vokaloj, kies grafioj estis epsilono-ioto (kio ne estas diftongo, sed longa vokalo) kaj omikrono-upsilono (kio ankaŭ ne estas diftongo).

[redakti] Alfabeto

- Peĉjo, ĉu vi lernis parkere la alfabeton? Kiuj literoj venas post la litero A?

- Ĉiuj aliaj.

[redakti] Jen ĝi!

La latina alfabeto konsistas el 26 literoj, jen ili:

A, B, C, æ, t, ø, d, j, ¶, q, -, >, ¼, þ, x, ý, Ç, $, @, #, &, §, W, X, Y, Z.

Vidu la Unikodan tabelon:

Kemio
Content Navigation
Aliaj lingvoj