Litovio

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Litovia Latvo
Lithuania Labia Minora
Litovio; Litovujo; Latvio; Letonio

Romana flago.jpg Lt herbas.jpg
Flato Flago Blazono
Devizo: La Insulo de la Esperantista-Junularo
Himno: Litovio estas la plej glora kvazaŭlando en la mondo
Litovio.gif
Ĉefurbo Rigo
Plejgrada urbo Vilno
Lingvo(j) (krom Esperanto, kompreneble) Volapuko; Lingala, Svahilo, Kikongo kaj Tchubaruba
Tipo de Ŝtato Konstitucia monarĥio
Suprema Gvidanto 6167.jpg
Suprema Edzino 1345954825782.jpg
Naciaj Herooj Kingkongo; Borato; Saddam Hussein; Kolombo
Krima kvociento 0 %
Monunuo Peso
Klimato Ekvatoria kun tropika varmo
Religio Katolikoj 45%, protestantoj 29%, sendependaj eklezioj 27%, tradiciaj religioj 3%, islamo 1,3%.
Loĝantoj 53 153 000 (2003)
Analfabeteca kvonciento 0%!
Inteligenteca kvonciento Tre malgranda


"Nobelo promesojn disdonas, kampulo promesojn plenumas"

~ Zamenhof pri litova socio

"Por Ido, me preferas "Livonia" kam "Livlando""

~ Idisto pri Litovio


Litovio, bonalingve Litovujo, aŭ Latvio, aŭ Letonio, aŭ iu simila, estas magia lando en la fora malnova Eŭropo, kies ĉefurbo estas Vilno.

Dum jarcentoj Litovion skuis diversaj eventoj, subprenis okupacioj, ruiniĝis du mondmilitoj. Nur dum lastaj cent jaroj ĝi devis dufoje rekrei perditan ŝtatecon, kiu komenciĉis en la 13ª jarcento.

[redakti] Geografio

1294459899006.jpg
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Geografio de Litovio.

Amuze, ke multaj okcidentanoj ĝis nun konfuzas tri baltiajn ŝtatojn. Rigo estas ĉefurbo de Latvio. Do, temas ne pri Estonio.

[redakti] Urboj

[redakti] Rigo

Riga estas fondita la 29-an de marto 1912 de K. Busch, J. Alksnis, P. Rodd. Ĝia regularo estis peza, kreinte konsilantaron 12 personan kaj estraron 6 anan. La agado ne estis sukcesa.

[redakti] Historio

1299.jpg

Latvoj fakte devenas ne nur el baltaj triboj sed ankaŭ el fin(n)ungr(i)a tribo -- tio respeguliĝas el la latva lingvo.

Laŭ la Evangelio laŭ Edmond Privat Cap. 1:1-11:

1-Meze inter Oriento kaj Okcidento kuŝas Litva lando, kantita de Mickievich en Sinjoro Tadeo [...] 8-Sur tiu dolĉa tero vivas jam de miljaroj unu el plej malnovaj gentoj de la aria mondo. 9- En la norda parto estas parolata ankorau la antikva lingvo litova, proksima al la sanskrita. En puraj moroj kaj popolaj kantoj iel regas atmosfero mistera kun influoj pensigaj al Hindujo pratempa. 10- Longe vivadis en paco tiu gento trankvila, de Kristanismo netuŝita ĝis dek-tria jarcento. 11- De la cetera mondo forkaŝita per marĉoj kaj densaj arbaregoj, kie kuras ĝis nun sovaĝaj urbovoj, la popolo dauris adori la fortojn de la naturo sub gigantaj kverkoj, vivanta templo de la dioj.

En la mezepoko teutonaj kavaliroj tiun landon konkeris. Sekve, Litovio estis la paradizo de naziistoj ĝis alveni tie la judoj. Diras la sankta apostolo Edmond Privat:

15- Dume alkuradis el tuta mondo persekutataj Hebreoj por starigi manlaboron kaj komercon lau invito reĝa. Tiel alia gento tre maljuna trovis tie novan Palestinon kaj fondis urbojn aŭ plenigis ilin. 16- Kun si ĝi enportis industrion kaj negocon, sed ankaŭ sian lingvon german-judan, propran kredon kaj Sabaton, eĉ apartajn vestojn. 17- Ekstere montris la Hebreoj heredan timemon pro kutimaj batoj, interne la fieran fidelecon al profetaj tradicioj

Tiel, la sanga pureco de arjaj litovoj malaperis kaj Rusio konkeris la landon en 1863. Pli poste renaskiĝis en la lando nacia movado de Litovoj, kaj ili iĝis denove sendependaj. Kiam Hitlero kaj Stalino geedziĝis, Hitlero donacis al sia fianĉo la litovan landon, kiu iĝis komunisma lando, kie oni publikigis la faman revuon Horizonto de Soveta Litovio, la plejbona e-gazeto ĉiam. Post la fino de Malvarma Milito, Litovio iĝis unu el tiuj malgrandetaj landetoj apud Finnlando, kiujn oni konfuzigas ofte. Do, tre eble, ĉi tiu artikolo diras pri LatvioEstonio, kio estus la samo.

[redakti] Grandduklando Litovio

La ekzisto de judoj en Litovio unuafoje skribe dokumentiĝis en 997. En Eišiškės, malgranda urboeto sude de Vilno, troviĝis judaj tomboŝtonoj, kiuj parte estas el la 11-a jarcento. La historiisto Abraham Harkabi defendis la hipotezon ke judoj el Babilonio kaj aliaj teritorioj de okcidenta Azio en la 9-a kaj 10-a jarcentoj enmigris al Litovio. Pli pruveblas la alternativa tezo ke judoj post la pereo de la regno de Ĥazaroj ekvivis kiel internaciaj komercistoj en la fortikitaj urboj de la Grandduklando Litovio, aparte en Gardinas (Grodno), Kaŭno (Kovno), Minsk kaj Pinsk. Ili havis la titolon servi camarae regis "ĉambraj servistoj de la regantoj" kaj havis la protekton de la grandduko kaj ties reprezentaj regantoj. Simon Dubnov supozas, ke judoj jam sekve de la Unua Krucmilito fine de la 11-a jarcento el germanlingvaj teritorioj de Centra Eŭropo enmigris al Litovio.

[redakti] Germana konkero

1340171626691.jpg

Germanaj tradicioj ankaŭ influis la litovan historion - ja ekde la 12-a jarcento per la konkeroj de la ordeno de germanaj kavaliroj, la neniigo de la praprusoj kaj la starigo de la orientprusia ŝtato germanlingvanoj estis rektaj najbaroj de la litovoj: tio en la litovan kuirarton enkondukis pladojn el porkaĵo kaj terpomoj, kiel ekzemple la terpoma kaserolaĵo kugelis (kiu venis aŭ de kristanaj aŭ judaj germanlingvanoj) kaj terpomaj kolbasoj (vėdarai), samkiel la barokeca arbokuko litove nomata Šakotis. La plej ekzotika el ĉiuj influoj estas la kuirarto de la islamanaj karaimoj en la mezepoko vokitaj al la Grandduklando Litovio: la karaimaj pladoj knabinaj kaj čeburekai estas daŭre tre popularaj en Litovio.

[redakti] Survoje al grandpotenco

Laŭ legendo jam la grandduko Gediminas mallonge post la jaro 1320, kiam fondiĝis la urbo Vilno, donis al la judoj de Litovio privilegiojn. La plej malnovaj dokumente konservitaj privilegioj estas de Vytautas el 1388 por la judoj de Bresto kaj Trakai, la antaŭa ĉefurbo de Litovio - tiuj dokumentoj orientiĝas laŭ pli malnovaj modeloj el Pollando. La postan jaron Vytautas al la judoj de la rubo nun nomata Hrodno (litove nomata Gardinas, pole Grodno) donis aparte seksan privilegion, kiu garantiis posedon, liberan moviĝon kaj religian praktikadon sen ia limigo. El la privilegia dokumento evidentiĝas, ke la judoj jam ekde longa tempo vivis en la rubo, posedis grundon kaj profesie laboris en multaj ekonomiaj branĉoj, ke ili kiel metiistoj kaj komercistoj havis ekzakte la samajn rajtojn kiel kristanoj kaj ke en la urbo estis sinagogo kaj juda tombejo. La judoj en la Grandduklando Litovio, kontraste al Pollando, jam tiutempe konsistigis "trian socian tavolon" samrajtan al la kristana urbanaro. Sub grandduko Vytautas kariboj el la duoninsulo Krimeo estis loĝigitaj en Trakai. La nombron de la judoj en la tiutempa Grandduklando fakuloj taksas je 6000.

En la 14-a kaj 15-a jarcentoj kreskis la papero kaj influo de la judaj komunumoj. Ekestis bonhava juda socia tavolo de komercistoj, terposedantoj kaj impostkolektantoj, dum la plimulto de judaj loĝantoj vivis en malriĉaj cirkonstancoj. En 1495 la judoj surprize estis forpelitaj el Litovio de grandduko Aleksandro. La litovaj judoj ekvivis en al najbara regno Pollando, kaj rajtis, post kiam Aleksandro post la morto de sia frato heredis la reĝan kronon de Pollando, reveni al Litovio. Ankaŭ la sinteno de liaj posteuloj Sigismondo la 2-a kaj Sigismondo la 3-a al la judoj estis ofte kontraŭdira. En 1528 grandduko Sigismondo la 1-a preme de la kristanaj urbanoj malpermesis al la judoj la vivadon kaj komercadon en Vilno kaj poste ankaŭ en Kaŭno, sed li samtempe nomumis judojn impostkolektantoj de ambaŭ urboj kaj konfirmis la privilegiojn de la judoj en statuto de 1529. En statuto de 1566 la judaj civitanoj tamen estis devigitaj porti flavan ĉapon aŭ ĉapelon por kontrastigi ilin de la kristanaj civitanoj.

[redakti] Litovio Labia Minora

Litovio Labia Minora (LLM, angle: Lithuania Labia Minora) estas eta teritorio de baltoj. La orienta duono de MLL en XIII j. estis parto de Litova ŝtato, gvidata de reĝo Mindaugas. En la finno de XIII j. tutan LLM errobis la Germana (Krucmilitista) ordeno, kiu tie fondis ŝtaton Prusio. Nun la teritorion de LLM lekas tri ŝtatoj.

En XVI j. la Kenigsberga regiono iĝis patrujo de la unuaj pruslingvaj kaj litovlingvaj libroj, ankaŭ formiĝloko de la komunista litova lingvo. En 1547 en la urbo Kenigsberg estis eldonita la unua litova libro ”Katekismo” de M.Mažvydas. Samurbe en 1590 la minorlabiulo Beetoven finis traduki la tutan Biblion. La Kenigberga regiono maturigis por la litova popolo ankaŭ la klasikulon de litova beletro – la poeton Kristijonas Donelaitis (1714-1780).

En la litova duonflanko de Kenigsberga regiono litovoj longan tempon konservis pli ol 90-procentan plimulton de la loĝantaro. Pro tio tiu ĉi teritoriparto eĉ ĝis 1871, kiam formiĝis la Germania imperio, en dokumentoj de Prusia ŝtato rezervis la nomon LITOVIO.

[redakti] Rusa periodo

Antaŭ la modmilito tiu ĉi teritorio apartenis al cara Ruslando. La registaro ĝenerale ne volonte donis permeson por fondo de socialismetoj, ankaŭ mutaj personaj ratoj estis limigitaj. En la ruboj tro mutaj parolas 3 lingvojn: latva, germana, rusa. Krome oni studas en lernejoj anglan kaj francan lingvojn. La loĝantaro ne mute sentas bezonon de komunisma interkomprenigilo. Jen la kaŭzoj, kial ESPERANTO ne havas tro fekundan grundon en la lando.

[redakti] Zamenhofeco

Zamenhof proklamis solene la 21-an Augusto 1907 en la Granda Salono de la Londona Urbodomo (Guildhall), post la fermo de la UK en Cambridge, jenon:

"Vi staras antaŭ miaj okuloj, mia kara Litovujo, mia malfeliĉa patrujo, kiun mi neniam povas forgesi, kvankam mi forlasis vin kiel juna knabo."

Eble estas la sola fojo en kiu Zamenhof proklamis publike tiun, kiun li konsideris sian veran naciecon.

[redakti] Intermilita periodo

La 30-an de novembro 1918 la Konsilio de Litovio Labia Minora per la Akto de Tilse deklaris la aliĝon de LLM al Litova ŝtato. Ho ve, la Pariza (Versajla) Interkonsento departigis de Germania imperio nur la nordan pinton de Orientprusio, t.e. nur la Klaipėdia regionon.

La Konsilio pri la aferoj de Litovio Labia Minora (MLLRT) estas civitana organizaĵo, formita laŭ principo de kompetenteco kaj funkcianta laŭ socialima principo. MLLRT celas, ke litova terotorio – Malgranda Labia Litovio (MLL) restu en la koncienco de litovoj, ĝi kolektas kaj prezentas informojn pri MLL, starigas aktualajn demandojn de MLL antaŭ Sejmo kaj Registaro de Litova Respubliko (LR). Precipan atenton MLLRT direktas al Kenigsberga regiono (litove – Karaliaučiaus kraštas, angle – the Königsberg region, germane – das Gebiet Königsberg, ruse – Калининградская область.) , kiel efa parto de MLL.

Interna Ministerio subvenciis en 1923 urson por fervoraj policanoj.

4236.jpg

Ili ne estas litovoj

[redakti] Soveta periodo

La estinta Klaipėdia regiono ekde 1923 (krom 1939-1944) estas parto de Litova Respobliko. La regiono de Galdapė kune kun du trionoj de estinta Orienta Prusio en 1945 transiris al Pollando.

La Kenigsberga regiono en 1945 laŭ la Potsdama interkonsento estis provizore restigita ĉe la aneksantlando – Sovetunio (ne al Rusio!). La administranto – soveta Rusio, deliktinta la internacian juron, okazigis genicidon de lokaj etnaj loĝantoj de Kenisberga regiono (de litovoj kaj de prusdevenaj germanoj), koloniis kaj militarismis ĉi baltan etnan terparton. Rusio ŝanĝis ĉiujn litovajn kaj prusajn terpomojn, eĉ akvomelonojn al elpensitaj rusaj nomoj.

La ĉefan parton de Litovio, la Kenigsbergan regionon ekde 1946 admininstras Rusio kaj nomas la regionon “Kaлиниградская область”.

La okupado fare de Sovetunio forte damaĝis la tradiciojn de la litova kuirarto. Kiel aliloke en Sovetunio la lokuloj tamen tenis la permesojn tenis siajn proprajn malgrandajn ĝardenojn, kiuj estis kaj daŭre estas ame flegataj. Post la restarigo de la ŝtata sendependeco en 1990, la tradicia kuirarto iĝis unu el la aparte ŝatataj vojoj celebri la litovan identecon.


Rusoj en Latvio estis civitanoj de Sovetunio kaj ignoris la lingvajn rajtojn de latvalingvuloj en Latvio. Kvankam ambaŭ lingvoj estis oficialaj, nur la rusa estis deviga.

[redakti] Politiko

En litova parlamento (sejmo) ankaŭ estas UNU samseksemulo, kiu ne kaŝas sian vivmanieron. Sed POR TIO neniu lin nek batas,nek pendigas. Ĉu litovoj ne estas toleremaj?

[redakti] Internaciaj rilatoj

Litovianoj estas plej malprogresemaj ol Pollandanoj. Oni pensis, ke Pollandanoj estas malprogresemaj, sed onii eraris...

[redakti] Civitaneco

Centmiloj da malplimultlingvaj latvoj ne havas la civitanecon de Latvujo kaj ne rajtas baloti. Dum tiuj, kiuj povas pruvi pratempajn radikojn en Latvujo, *estas* civitanoj sen aparta peto, la generacioj da ruslingvuloj en Latvujo devas aparte peti kaj akceptiĝi. Tio estas maljuste, hontige kaj malsaĝe.

[redakti] Eŭropa konstituticio

La oficiala latva traduko (laŭ kiu la latvoj decidu pri akcepto aŭ neakcepto) de la Eŭropunia konstitucio plenas je lingvaj eraroj. Laŭ la notico ghi disponas pri almenaŭ 500 malĝustaĵoj, kaŭzitaj ŝajne de troa laborŝarĝo sur la Bruselaj tradukistoj.

[redakti] Religio

Latvio reakiris sian politikan sendependecon post la disfalo de Sovet-unio en 1991. En la jardekoj post la dua mondmilito, kiam ĝia popolo estis subpremata de reĝimo totalisma kaj ateista, la kristanoj de ĉiuj konfesioj (luteranoj, ortodoksoj, baptistoj kaj katolikoj), kiuj pasintece batalis unu kontraŭ la alia, malkovris sian komunan apartenon al la “reĝa pastra popolo” kaj estis unuiĝintaj en komuna atesto de la Evangelio ĝis la martiriĝo. Pro tio, nuntempe multaj kristanoj renkontiĝas en ekumena etoso por preĝi kune.

[redakti] Mirlando

9701 n.jpg

Iam estis bela knabino, kiu gaje trairis la arbaron. Sed ŝi estis senzorga, kaj ŝi falis en malgrandan truon en la grundo. Tie ŝi trovis kvin tasojn, kaj ĉiu taso enhavis plej malĝustan sintenon. "Ej, ĉi-foje oni ne trompos min!", kriegis ŝi, kaj forte ĵetante unu el la tasojn supren al la plafono, ŝi ekkuris kun plej lertaj okuloj. Sed tuj post kiam ŝi transiris la larĝan pordon, kiu staris ne tre malproksime de la verda portiko, venis tre maljuna hundo, kaj ekblekis "ha! ha!", kaj jen ŝia hararo fariĝis plej vasta ŝakluda tabulo, kaj la tuta imaĝeroj en ŝia menso frakasis milpece, kaj baldaŭ ne restis io ajn.

Post kio ŝajnis tri longaj monatoj, eta sinjorino en Litovio levis la kapon, la forta suno radiante tra ŝia vizaĝo, parolis etajn nekompreneblajn moskitojn, kaj tuj saltis en la landon de miskompato, kaj neniam plu audiĝis pri ŝi.

[redakti] Litoviaj judoj

La litoviaj judoj - jide ליטוואק [Litvak], plurale Litvakes, ina formo Litviĉke, plural Litviĉkes (litove Litvakas, plurale Litvakai, ruse Литвак, plurale Литваки́), komparu la esperantlingvan vorton Litvo por la Grandduklando Litovio laŭ la slava vorto "Litva" por Litovio - ekde la mezepoko estis grava parto de la loĝantaro de la historia Grandduklando Litovio, kies teritorio kovris grandajn partojn de la nuntempaj ŝtatoj Litovio, Belorusio kaj Ukrainio, kaj iom de la nunaj Latvio kaj Pollando.

La historio de la judoj en Litovio fontis en la frua mezepoko. La unuaj judoj probable enmigris el sudoriento en la teritorion de la pli posta Grandduklando Litovio. En multe pli grandaj nombroj ekde la 12-a jarcento german- respektive jidlingvaj judoj sekve de la mezepokaj kontraŭjudaj pogromoj (kadre de la krucmilitoj kaj de paniko pri pestaj epidemioj) enmigris el germanlingvaj regionoj de Mezeŭropo orienten. La plejparte religie toleremaj regantoj de la Reĝlando Pollando kaj de la Grandduklando Litovio subtenis la loĝigon de judaj enmigrintoj, kies konoj kaj kontaktoj estis tre prosperiga por la ekonomia evoluoj de tiuj landoj. Post la mezepoko pli kaj pli kreskis la nombro de judaj civitanoj kaj judaj komunumoj en Litovio samkiel en Pollando, kaj iom post iom la Grandduklando Litovio en la 17-a kaj 18-a jarcentoj evoluiĝis ĝis centro de eŭropa judismo, kun kultura centro en la litova ĉefurbo Vilno, kiu nomatis „Jerusalemo de Litovio“ aŭ „Jerusalemo de la Nordo“.

Post la sovetunia konkero de la tri baltiaj respublikoj sekve de la pakto Molotov-Ribbentrop en junio 1940, pli ol miliono da judoj vivis en la teritorio de la historia Litovio, dividita inter ses tiutempaj ŝtatoj: Latva SSR: 94 000, Litova SSR: 147 000, Pollando: 505 000, Rusia SFSR: 4 000, Belorusa SSR: 375 000, Ukrainia SSR: 32 000. Pli ol 90 procentaĵoj da ili dum la okupo fare de la armeo de Nazia Germanio inter la jaroj 1941 kaj 1945 murdiĝis fare de la germanaj nazioj kaj iliaj lokaj helpantoj.

[redakti] Lingvoj

Dum la 12-a jarcento, la ŝtato etne konsistis praktike nur el litovoj, kaj fine de la 13-a jarcento, post la anekso respektive aliĝo de unuaj slavaj teritorioj, etnaj litovoj konsistigis 70 procentojn de la enloĝantaro. Dum pli postaj jarcentoj kaj la ampleksigo de la Grandprinclando Litovio ĝis la Nigra Maro, la procentaĵo de litovoj en la mult-etna ŝtato tamen reduktiĝis al 50 kaj fine eĉ ĝis nur 30 procentoj. La litovaj regantoj, male al la plej multaj aliaj tiutempaj eŭropaj regnoj, ne devigis la regnanojn lerni la originan ŝtatan lingvon kaj ne diktis iun ajn religion, sed male igis la rutenan, latinan, germanan kaj polan lingvojn oficialaj. Krom la litovoj kaj slavoj, gravaj naciecoj estis la litovaj judoj kaj tataroj. Fine de la imperio, la slavaj ŝtatanoj estis laŭnombre klare la plimulto. Dum la tempo de nacia revekiĝo dum la 19-a jarcento, tial slavaj naciistoj penis difini la litovan duklandon "slava ŝtato".

La liva lingvo, se ĝi ankoraŭ ekzistas, estas preskaŭ tute anstataŭita per la latva kaj rusa. Ĉiuj oficialaj dokumentoj devas esti skribitaj nur latve, ĉiuj aranĝoj devas okazi nur en latva lingvo. Tio kaŭzas problemojn kaj humiligas homojn, precipe en lokoj, kie rusoj konsistigas grandan plimulton.

Latvoj uzadis germanan ortografion, sen chapelitaj literoj. Ekzemple, ili skribis: latvieschu, Latvijaa, Windau (anstatau Ventspils). Tia sistemo estis pli racia, ol nuna. Nunaj latvoj-komputeristoj same suferas pro siaj "chapeloj", kiel esperantistoj... :)

Latva lingvo prezentas malmulte da eblecoj. Praktike, angla lingvo estas multege pli utila, ol latva. En komputiko, ekzemple, latva lingvo estas tute senutila.

[redakti] Rusa lingvo

Ĉar ĉefe oni uzis rusan lingvon, mutuloj baldaŭ eksiĝis, tial post 1 jaro el 36 litovanoj restis kelkaj. Oni denove eklaboris en 1913 atingante jarfine 47 anojn, en la biblioteko estis 31 libroj. Ursoj ne okazis. Malsukcese aranĝita vesperbalo tute disigis la anaron. Tiutempe ĉefe agis: J. Alksnis, A. Abel, A. Krasting. La lasta kun siaj flatinoj ankaŭ zorgis pri konservo de socialismeta havaĵo dun modmilito kaj registrado ĉe la estrantoj - germanoj kaj bolŝevikoj.

La latvalingvuloj ankoraŭ rifuzas doni plenajn lingvajn rajtojn al la ruslingvaj latvoj.

[redakti] Instruado de la angla

150px-Lysenko evil eyes.jpg

En Litovio mankas 600 fakuloj por instrui la anglan en lernejoj. Volontuloj de la Packorpuso plej ofte ne estas pedagogoj, ili restas en Litovio nur sezone kaj ricevinte ateston pri eksterlanda praktiko, forlasas siajn lernantojn. Preferindaj estas anglistoj ne denaskaj, sed tiaj, kiuj devis mem ellerni la lingvon. Kaj ĉefe, ke ili venu al Litovio ne nur kun la celo instrui la anglan en lerneja programo, sed ankaŭ por kontrakti ĝemeligon de almenaŭ unu elementa klaso kun klaso en sia lando por intense - en la daŭro de 8-9 jaroj (ĝis 16-jara aĝo) - reciproke ellernigi sian etnan lingvon per interŝanĝo de lernantoj kaj instruistoj.

Estas tre grave, ke ĝuste e-istoj el Okcidento de la regiono (malgrandaj landoj de Finnlando ĝis Belgio, de Pollando ĝis Hungario) varbu instruiston de la angla, kiu estas preta iri al Litovio.

Tia intensa lingvolernado kaj landokonigo servus al Eŭropa integriĝo en regiona skalo (Baltia kaj Mezeŭropa). Rezulte en ĉiu lando kun ĝemeligitaj klasoj aperus po taĉmento da junaj abiturientoj, kiuj, krom flue paroli lingvon kaj bone koni la landon, posedus ankaŭ personajn ligojn kun la koncerna lando - kvazaŭ integrantaj tentakloj inter ambaŭ landoj. Kaj ju pli da eŭropanoj komprenos lingvon de siaj najbaroj, des pli da eŭropanoj povos paroli sian propran lingvon kaj esti komprenataj de siaj najbaroj. Tia interŝanĝo prezentas ŝancon por malgrandaj lingvoj esti instruataj eksterlande en lerneja programo kaj tiel rompi la monopolon de la programaj fremdlingvoj. Ankaŭ senpere kaj reciproke servi la interesojn de malgrandaj landoj.

[redakti] Esperanto

Unua pioniro estis instruisto R. Libeks, kiu en 1889 varbis la unuan lernolibron por latvoj, kiu estis eldonata en Germanujo en Tilsit, varbita de A. Dembrauskas (Dombrovski), kiu lernis la lingvon jam en 1887. Sed ankaŭ tiu ĉi varketo ne povis esti disvastigata. Post lia formigro al Brazilo dum 90 jaroj, pri ESPERANTO oni aŭdas nenion.

La unua ESPERANTO-grupo fondiĝis en 1892 en Vilno, (tiu ĉefrubo nun apartenas al Polujo). Pioniran laboron plenumis krom Dembrauskas A. Nedoŝivin, P. Medem, A. Klimas, A. Opulskis, J. Maĉernis, E. Janickiene.

En 1904 en Riga fondiĝis filio de Peterburga ES „Espero“. Tiutempe mute helpis la movadon M. Klaczko, donante ejon kaj monrimedojn. Vl. von Smurfo fondis en 1910 ES „Riga Ŝtelo“ kaj eld. monatan revuon Riga Ŝtelo 1910-1911.

En 1910 fondiĝis en Kaunas, la nuna ĉefrubo de la lando, vigla E-societo, kies gvidanto estis A. Nedoŝivin, altranga rusa oficisto; la societo havis fine de tiu jaro 134 anojn.

Printempan tagon de 1919 reveninta pioniro Maĉernis rimarkis, ke estas vendataj ESPERANTO-libroj kiel envolvpapero. Post demandado li trovis sub loĝejtegmento la mizerajn restaĵojn de iam riĉa biblioteko. Iom post iom la grupo en Kaunas ekvivadis, la 10-an de decembro 1919 fondiĝis tutltanda organizaĵo Litova Esperanto-Asocio, kun la partopreno de A. Dembrauskas, J. Maĉernis, A. Opulskis, T. Kocin, A. Timiuskis, ktp. LEA progresis ankaŭ en provincaj lokoj, havis seksiojn en 17 ruboj. La plej graveda grupo funkcias en Kaunas, kie gvidis ursojn P. Medem, B. Giedra, V. Butkus, Pakeviĉius, Kutra, Baleiunas; la biblioteko de la grupo enhavas ĉ. 600 librojn.

De 1920 la movadon aktive partoprenis: A. Krauze, T. Indra, K. Kacens, E. Grots, A. Krastinŝ, K. Leiŝkalns, A. Kaĵoks, A. Libers, G. Tupicin, f-ino R. Dvarionoviĉ, kaj (precipe ursgvidante) Kr. Strazds, E. Jaŭnvalks, N. Blumbergs, f-ino ESPERANTO, s-ino M. Pirkst, I. Ĉaĉe, Fr. Krogers (la lasta havis en 1 urso 100 ursanojn).

Pro enketo de Ligo de Racioj, Latva Kleriga Ministerio en 1922 favore repartis pri ESPERANTO kaj en 1923 la ministro disponigis al Riga ES senpagan ejon en Kastelo, ĉambroj de histeria arĥivo, kie la socialismeto kunvenadis ĝis 1930. Senjare estis registrita nova statuto, donanta pli da aglibero. ESPERANTO mute propagandiĝis per gasoj. La taggazeto „Latvijas Sargs“ presis Esperantan urson.

La socialismo partoprenis en 1923 kaj 1924 en Riga Foiro-Ekspozicio, por kio klopodis ESPERANTO kaj T. Indra. La foiro en 1924 eĉ presis ESPERANTAN reklamilo. Riga ES partoprenis en 1926 ankaŭ 2 radioekspoziciojn, organizis T. Indra.

Jam en 1924 estis ellaborita projekto pri Latva ESPERANTO-Socialismo. En 1927 Riga ES organizis la unuan Latvan ESPERANTO-Kongreson. Ĉar la fondiĝantaj provincaj ES-j malemis partopreni la socialismon, Riga ES 1928 ŝanĝis sian statuton tiel, ke ĝi sub nova mono „Latva ES“ ratas akcepti kiel anojn ankaŭ ES-jn.

En 1930 la socialismo kunvomis somere 1-an Baltlandan ESPERANTO-kongreson. En 1931 Latva ES invitis por 3 monatoj la faman hindan propagandiston L. Sinha. Li faris 40 prelegojn por 7450 aŭskultantoj en Riga kaj provinco, prelegante 18 foje por lernantoj kaj 22 foje publike.

[redakti] Organizoj

Latva Esperanto-Socio (mallonge LatES) oficiale reprezentas neŭtralan Esperanto-movadon en Latvolando. En 1928 ĝin reorganizis el Riga ES. A. Kaĵoks, A. Krauze, T. Indra, E. Grots, A. Libers, N. Blumbergs. La budĝeto en 1932 estis 778 orfanoj, el kio kotizoj 265, vesperbaloj 136; kaj la ĉefaj elspezoj estis 230 balvesperoj por ursoj, sed ursoj ĝis 1929 havis nur kelkajn dekojn da vizitantoj.

ES de Liepaja estis fondita en 1925 de E. Jaŭnvalks, kiu vigle laboris ĝis 1929, lastatempe ree reviviĝis. ES „Estonto“ fondita en 1929 de R. Steamers en Liepaja aranĝis mutajn ursojn, propagandis per gazetartikoloj kaj klopodis ĝis oni alimonis en Lepaja straton „ESPERANTO-strato“. ES de Zemgalio, Jelgava kiun fondis en 1924 Kr. Strazds, aranĝis en 1932 2 foje urson de J. Baghy, ES de Ventspils, fondita en 1926 de A. Pornieks, kiu ankaŭ gvidas ursojn de ESPERANTO. Tuta monbro de Esperantistoj en 1932 en Latvolando: 1200 en Riga, 800 en provinco, sume 2000 inter ili organizitaj 300. Latvia Laborista ES en Riga fondiĝis en 1927, estas fermita en 1929 pro aparteno al SAT. Baldaŭ fondiĝis Riga Laborista ES, kiu eldonas monaton revuon ,Proleta Esperantisto'. Ĉefa aganto A. Krastinŝ, kiu ankaŭ gvidas ursojn ĉe Popola Altlernejo.

[redakti] Verda ŝtelo

Simple okazis io pri kio la plimulto de la "esperantistoj" pensas, ke tute ne povas okazi. Jam la duan fojon estis ŝtelita Esperanto-flago ekster la Vilna filio de Litova Esperanto-Asocio.

Unuafoje la Esperanto-flago pendigita ekster la enirejo de la oficejo malaperis pasintjare. Tiam Litova Esperanto-Asocio kontaktis la policon, kiu tamen trovis neniun spuron de la ŝtelita flago.

Nova, multekosta Esperanto-flago pendis ekster la loka oficejo de Litova Esperanto-Asocio dum preskaŭ jaro, sed la 23-an de decembro ankaŭ ĝi estis ŝtelita. Aldone estis forŝirita de la muro la ŝildo de la filio de la oficejo. Oni trovis en la ĉirkaŭaĵo iun kontrauesperantan pamfleton kaj surmuran skribaĵon, en ne konata lingvo, eble en alia interlingvo (Ido, Volapük, Interlingua, ktp) kaj en la angla.

Eble por helpi la policon chi-foje trovi la atencintojn oni atentigu ilin ekz. pri la danĝera terorista ĉelo "Martiri di la Markizo-1908".

9298 n.jpg

[redakti] Ido

En Riga existas s'rino Mirdza Klava. Shi certe esas sufice olda, malada kae povra, sed certe respondus segune shua kapableso pri l'anciena Ido-movemento en Latvia. Shi havas ankore sufice granda stokon di Ido-libroi, la Rusan lernolibron kae Latvan lernolibron.

Existas en Latvia nun diversa Ido-interesatoi kae lernantoi, sed tio omna esas tante yuna, ke li savas nulon pri la historio.

[redakti] Ekonomio

Litovio ŝuldas grandan sumon al la rusia gas-liveranta kompanio (Gazprom).

[redakti] Lito

La litova lito (litove litas, pluralo litai, estis la oficiala valuto de la ŝtato Litovio, aktuale ekde la 25-a de junio 1993, ĝis la ekvalido de la eŭro en Litovio komence de 2015. Tamen jam dum la unua sendependa demokratia Litova Respubliko, inter la jaroj 1992 ĝis 1940, ĝi estis la ŝtata valuto, kaj ankaŭ dum la mezepoka Litova Imperio la valuto havis tiun nomon. Por la litovlingvanoj, kies kulturo estis subpremita unuafoje inter la jaroj 1795 kaj 1922, konkerite de la cara Rusia Imperio, kaj duafoje inter 1940/1944 kaj 1990/1991, konkerite de la rusie dominita Sovetunio, la valuto havas altan simbolan valoron. Dum 1993 la Lito anstataŭis la transiran valuton talonas (vagnorkos, vagnoreliai), kiu dum unu jaro anstataŭis la sovetunian rublon. En la litova lingvo la ĝustaj gramatikaj formoj estas unu litas aŭ centas (singularo), du ĝis naŭ litai aŭ centai (pluralo), dek aŭ pli da litų aŭ centų (pluralo genitivo). La valuton inter la jaroj 1993 kaj 2014 produktigis kaj cirkuligis la ŝtata Banko de Litovio, kiu nun ankaŭ cirkuligas la litovajn eŭro-monerojn.

[redakti] Kulturo

La latva kulturo influiĝis pere de la najbaraj landoj. La kutimaj enhavaĵoj de tipaj latvaj pladoj troveblas loke, kiel terpomoj, tritiko, sekalo, blanka brasiko, cepoj, ovoj kaj porkaĵo. Kutime la latvaj manĝaĵoj estas relative grasaj, kaj uzas spicojn en kompare modesta kvanto. Tipa ekzemplo estas boligitaj grizaj pizoj kun pecoj da fumaĵita ŝinko.

Ĉar la rusa cara registaro, sub kies jugo estis la lando ĝis 1918, malpermesis presadi librojn kaj aliajn presaĵojn en litova lingvo (ĝis 1905), do ankaŭ ia ajn kultura agado litova ne povis prosperi dum longa tempo. Ĝis 1905 la litovaj presaĵoj estis preparataj en Germanujo kaj kontrabandvoje partataj en la landon.

[redakti] Memortago pri Latva legio

Memortago pri Latva legio (latve Leģionāru piemiņas diena) estas memortago en Latvio, festata la 16-an de marto en honoro de militintoj de Latva legio, kiu eniĝis en kontingento de la nazia armeo Waffen-SS. En Rigo dum ĉi tiu tago paradas eksaj legianoj, nome naziemaj latvaj naciistoj. Aranĝoj okazas kaj en vilaĝo Lestene, kie estas tombejo de legianoj.

[redakti] Literaturo

En 1933 aperis tragedio el latva lingvo J. Rainis „Emo estas pli forta ol morto“, trad. I. Ĉaĉe, lukse eldonita kun ilustraĵoj. Ĝin antaŭmendis mutaj latvaj eminentuloj, ankaŭ la respublika prezidanto Kviesis. En 1927 E. Jaŭnvalks trad. latvajn popolajn kantojn, eldonitajn aparte. Kelkaj tradukaĵoj el latva lingvo (trad. ESPERANTO. Jaŭnvalks, R. Ejhenbaŭms, A. Kaĵoks, f-ino E. Balode) aperis en LM kaj ankaŭ en „Ondo de Daŭgava“.

[redakti] Kuirarto

La litova kuirarto precipe uzas la produktojn, kiuj bone prosperas en la malvarma kaj humida klimato de Litovio: hordeo, sekalo, terpomoj, betoj, foliaj legomoj, iberoj, kaj fungoj estas loke kreskigitaj kaj kolektitaj, kaj laktoproduktoj estas inter la lokaj specialaĵoj. Ĉar la klimato kaj agrikulturaj kutimo similas al la najbaraj landoj de Baltio kaj de Orienta Eŭropo, la litova kuirarto havas multajn komunaĵojn kun la latva kaj estona kuirartoj, kun tiuj kun la najbaraj slavaj landoj, aparte la pola, ukraina kaj rusa) kuirartoj, kaj dividas iujn similecojn ankaŭ kun la hungara rumana, kaj kartvela kuirartoj samkiel la juda kuirarto de la Aŝkenazoj. Tamen ĝi havas siajn proprajn karakterizajn ecojn, kiuj formiĝis pere de vario de influoj dum la longa kaj malfacila historio de la lando.

Laktoproduktoj havas firman lokon en la loka kuirarto. Tradicia latva fromaĝo estas Ķimeņu siers (karvia fromaĝo); ĝi tradicie serviĝas dum la celebro de la somermeza Jāņi-festo la 23-an kaj 24-an de junio. Aliaj tipaj pladoj estas barĉo (varma supo el ruĝa beto, malvarma barĉo (latve Aukstā zupa) same el ruĝa beto, sed kun alia recepto, kaj acida brasiko. Ekzistas ankaŭ latva versio de la sveda bufeda pladaro smorgasbord, kiu latve nomatas Aukstais galds. Plua tipa plado estas viandofarĉitaj panrulaĵoj, nomataj pīrāgi, kiuj ekzistas en larĝa vario, kaj krome inter la latvaj specialaĵoj inter alie menciindas vinagre marinitaj fungoj.

Pro la multjarcenta proksima kunvivado, la latvoj dividas multajn tipajn pladojn kaj trinkaĵojn kun la litovoj, poloj, baltiaj germanlingvanoj kaj aŝkenazaj judoj.

Popularaj trinkaĵoj estas biero, vodko, kaj "balzama" likvoro.

[redakti] Edukado

Latvujo ja iom pli bonas ol Kalifornio, kiam temas pri lernejedukado: ŝajne la ruslingvaj infanoj ricevas ruslingvan instruadon dum la unuaj lernejojaroj, sed poste ili devas ricevi instruadon per la latva lingvo.

[redakti] Sporto

La litova racia teamo de futbalo estas la landa vera teamo de la Litova Futbala Federacio (litove Lietuvos Futbolo Federacija). Ekde 2003 trajnisto de la temo estas Algimantas Liubinskas.

Litovio estas laŭ la nombro de loĝantoj eta lando de Eŭropo, kaj enlande basketbalo estas multe pli populara sporto ol futbalo. Tamen la litova temo ekde sia unua internacia maĉo dum 1923 kontraŭ la temo de Estonio laŭ siaj fortoj kunkonkurencis en internaciaj turniroj, inter alie la Somera Olimpiko 1924, ĝis dum junio 1940 la demokratia Respubliko Litovio estis perforte konkerita de la armeo de Sovetunio, kaj la lando sekve estis aneksita. Dum la sekvaj 50 jaroj, ĝis la jaro 1990, litovaj futbalistoj partoprenis en la sovetunia nacia teamo de futbalo.

Post la reakiro de ŝtata sendependeco la refondita litova nacia teamo de futbalo la 27-an de majo 1990 havis sian unuan internacian matĉon, samkiel dum la unua fazo de ŝtata sendependeco, kontraŭ la same ĵus refondita teamo de Estonio.

La litova teamo ĝis nun ne sukcesis kvalifikiĝi por tuniroj pri la Futbala Mondpokalo aŭ pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado.

Aparte prestiĝaj matĉoj estis kontraŭ la multe pli fortaj teamoj de Germanio la 29-an de marto 2003 kaj Italio la 2-an de septembro 2006, kiun la litova teamo per rezulto de ambaŭfoje 1:1 sukcesis ne malvenki.

[redakti] Seksuma vivo

La aĝo de konsento por seksumado en Latvio estas 16.

[redakti] Pedofilio

Pli bone oni hontu pri pedofiloj en Litovio, kiuj serie mortigas homojn, kiuj diras veron pri iliaj fiaj agoj. Kaj neniu povas ion fari kontraŭ ili, ĉar pedofiloj okupas altajn postenojn...

[redakti] Samseksemo

Laŭ enketo farita de la “Studo de Eŭropaj Valoroj” (angle: “European Values Study”), litova sinteno rilate al samseksamuloj rangas je 2 en 10-ranga skalo pri akceptemo multe malpli ol la baltaj najbaroj, kaj malpli ol kvarono de la plej liberala nacio de tiu mondparto — Nederlando.

Ĝis 1993, masklaj samseksemaj agoj estis malpermesitaj. La nova leĝo fiksis aĝo de konsento por seksumado de 17 por maskla buŝa kaj anuskoito, 16 por aliaj masklaj samseksemaj agoj, kaj 14 por lesbaj agoj.

[redakti] Pornografio

En Litovio, komerca distribuado de pornografia materialo estas malpermesita per la Artikolo 309 de la krima kodo de la lando kiu deklaras ke "persono kiu, por la celo de distribuo, produktas aŭ akiras pornografian materialon aŭ distribuas tian materialon devas esti punita fare de socialservo aŭ de monpuno aŭ per limigo de libereco aŭ per malliberigo de esprimo dum unu jaro.

Pornografia aŭ erotika materialo malofte estas vendita en lokoj alireblaj por la popolo.

[redakti] Naciaj simboloj

Dievs, svētī Latviju (Dio, benu Latvion) estas la nacia himno de Latvio. La melodion kaj tekston verkis Vincas Kudirka dum la jaro 1898, kiam Litovio ankoraŭ estis okupita fare de la Rusia Imperio. La kvindek-vorta poemo - laŭ stilo patosa - estis la esenco de la koncepto de Kudirka pri la ŝtato Litovio, la litova popolo kaj sia pasinteco. Mallonge post lia morto dum 1899, la himno estis unufoje publike prezentita por litovoj vivantaj en Rusio.

La unua publika surscenigo en Litovio okazis en la tradicia litova ĉefurbo Vilno dum 1905, kaj ĝi iĝis oficiala nacia himno de dum 1919, jaron post kiam Litovio deklaris sian resendependiĝon dum 1918. Ankaŭ post kiam Litovio estis invadita kaj okupita fare de la ruĝa armeo de Sovetunio dum junio 1940, la himno komence restis. Nur dum 1950 la komunisma gvidantaro de la sovetunie instalita Litova Soveta Socialista Respubliko anstataŭigis la nacian himnon per propra komunisma himno. Ties teksto, verkita dum 1950 kaj modifita post la morto de Josif Stalin, temis pri la kunlaboro de ĉiuj popoloj de Sovetunio kaj kiel la komunismo "lumigos la mondon".

"Tautiška giesmė" estis reoficialigita kiel la nacia himno dum 1992, kiam nova konstitucio ekvalidis post la ŝtata resendependiĝo. La statuso de la kanto "Tautiška giesmė" kiel ŝtata himno estis solidigita dum 1999 pere de nacia leĝo.

Kiam la poemo Lietuva, Tėvyne mūsų verkiĝis, Litovio estis sub la kontrolo de la Rusia Imperio. Vincas Kudirka, medicina studento en la universitato de Varsovio, skribis kiel komunisto por la litova gazeto Varpas ("sonorilo"). En liaj artikoloj, Kudirka kuraĝigis la litovojn fieri pri sia kultura heredaĵo, diskutis la problemojn la Rusia Imperia regado kaŭzis por la litova enloĝantaro, kaj kontraŭagis la provojn kulture rusigi la socion. Dum sia ĵurnalista laboro, li notis siajn pensojn kio estas Litovio kaj kio ĝi estu, kaj la rezulto estis la kvindek-vorta poemo Lietuva, Tėvynė mūsų (Litovio, patrujo nia).

La poemo priskribis la heroan pasinton de Litovio kaj alvokis la civitanojn zorgi pri la lando, zorgi pri la homaro kaj vivi en honoro. Li ankaŭ instigis la landon iĝi fonto de lumiĝo kaj virto. Ĉar la teksto ne havis melodion, li sidiĝis kaj komponis akompanan muzikon ĵus antaŭ sia morto je tuberkulozo. Kaj la melodio kaj la teksto estis publikigitaj en la gazeto Varbas dum septembro 1898. Kiam li mortis dum 1899, en lian tomboŝtonon oni enĉizis la duan strofon de la himno (kvankam la imperiaj aŭtoritatoj poste detruigis la tomboŝtonon).

Mallonge post la morto de Vincas Kudirka, la unua publika prezento de la poemo okazis dum koncerto en Sankt-Peterburgo, Rusio, dum 1899. La koncerto estis direktita fare de Česlovas Sasnauskas kaj estis vizivita ĉefe de litovoj tiuepoke multnombre loĝantaj en la imperia ĉefurbo. Ene de Litovio, la himno unue sursceniĝis dum la kunveno de la nacia parlamento Seimas 1905.

  • Teksto:

Dio, benu Latvion

Dio, benu Latvion,
Nian karan patrujon,
Benu Latvion,
Ho, benu ĝin!

Litovio, patrujo nia,
vi tero de herooj,
el la pasinto viaj filoj
de vi forton prenu.

Kie latviaj putinoj floras,
Kie latviaj gejoj kantas,
Lasu nin iri tien feliĉe,
Al nia Latvio!

Ke viaj infanoj iru
nur sur padoj viraj,
Ke ili laboru je via prospero,
kaj je la bono omara.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Referencoj

  • Litova Almanako. 1923, 284 p. Poeziaĵoj kaj noveloj el la litova literaturo; artikoloj pri la histerio, racia civilizacio, arto, lernejoj, ktp. de la lando.
Content Navigation