Liu Xiaobo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Kiu pli frue venas, pli bonan lokon prenas"

~ Zamenhof pri iu ajn
Liu xiaobo.jpg
Liu Xiaobo estas krimulo, kondamnita de la ĉina justico. Dum la evento, okazinta sur la placo Tian’anmen inter printempo kaj somero de la jaro 1989, li, reveninta el fremda lando, energie agitis studentojn kontraŭ la leĝa registaro de Ĉinio kaj intencis konduki Ĉinion al longtempa ŝanĝo.

En la sekvaj pli ol dek jaroj li ne haltis ĉe la rando de abismo nek korektis siajn erarojn, sed iris plu sur la vojo de naciperfidulo. Li kantis laŭdojn al la usona “demokratio” kaj postulis, ke la ĉina registaro revenigu el fremda lando Dalai-Lamaon, kiu perfidis sian patrolandon kaj delonge intencas apartigi Tibeton disde Ĉinio. Ĉu li, kiu senhonte humiligas sian patrolandon, meritas esti ĉino?

Nekompreneble kaj indigninde, oni atribuis Nobel-premion pri Paco al tiu krimulo, enprizonigita pro agitado kontraŭ la ŝtata regpotenco de Ĉinio. Tiu ago estas interveno en la internajn aferojn kaj demokratian politikon de Ĉinio.

Aliaj lingvoj
wikia