FANDOM


Lojban translated

"Troa petolo danĝera al kolo"

~ Zamenhof pri loĵbanistoj

"Se vu ne esas Europano, me rekomendas a vu' lernar Lojban"

~ idisto pri Loĵbano

"Ĝi aspektas malfacile lerni, eĉ pli ol LidePla."

~ Lingvadeplanetano pri Loĵbano

"ri'a ma do na jimpe"

~ Loĵbanisto pri Loĵbano

"Io ha experimentate le phenomeno inverso"

~ Interlingvaisto

"Omne lingui konstruita es bonvena"

~ Feĉjo Cesarano

"SAT estas pli esperantisma"

~ Satano

"Onkompatu ityun, cuyu pensat, que nur eczistat unn Manierom por unn Lingwon creir."

~ Arkaikesperanta proverbo

Loĵbano estas ideo tiel bona, utila, logika, praktika kaj plena de senco, ke ĝi maltrankviligas aktivulojn ĝisostajn de nia stulta kaj ridinda sed ege subvenciata lingvo.

Tiel ĝi akre malsamas Idon, Interlingvaon kaj ceteraj lingvaj projektoj, kiuj estas egale stultaj al la nia kaj do superfluaj.

Mi do proponas ke ni mortigu la loĵbanistojn kaj forviŝu ilian herezan lingvon el la mondo, damnante iliajn skribaĵojn al forgesiĝo. Pardonu - mi devas halti nun ĉar mia doministino ĵus alvenis kun sia vipo por mia ĉiu-semajna korekta seanco.

76 a

Neŭtrala kaj racia opinioEdit

Grande

Lojban estas stultaĵo, kaj eĉ ne valoras paroli pri ĝi. Ekzistas nur unu internacia lingvo - Esperanto. Sendube, ĝi estas multe pli facila, ol angla lingvo, por ĉiuj popoloj. Ĝi estas produkto de Europa kulturo, sed ĝi perfekte taŭgas ankaŭ por Azio. Ĉu vi volas detrui ĉion, kion esperantistoj konstruis dum 112 jaroj, kaj lanĉi iun "neŭtralan" lingvon, kiu estos absolute fremda al ĉiuj, kiu estos same komplika por eŭropanoj kiel ĉina skribo?

RacismoEdit

Loĵbano ne estas pli facila ol Esperanto. Sola "argumento" por Loĵbano estas, ke ĝi estas pure artefarita, fremda al ĉiuj nacioj. El tio oni konkludas, ke ĉefa ĝia motivo estas malamo al ĉio eŭropeca. Tia starpunkto estas rasisma kaj, krom tio, tre stulta.

ĈinojEdit

Por Ĉinoj, Loĵbano ne estas pli malfacila ol Esperanto. Do, ĝi estas pli justa kaj pli neŭtrala. Alie, ĉar Loĵbano uzas latinan alfabeton, ankaŭ ĝi evidente ne estas neŭtrala kaj ne konvenas por ĉinoj. Necesas elpensi novan skribmanieron, egale malfacilan por ĉiuj.

TomateEdit

THMM

D. Kiel diri "Mi intencas pluki tiujn tomatojn" en Lo^jbano?

R. Lo^jbano malhavas sintaksan plursencecon, do al ni ne problemus traduki, krom se via ekzemplo enhavas ian semantikan kaptilon. Ni vidu. Intenco estas {purpla}, kio postulas abstraktilon de selma'o NU en la x3-a loko. Nun, iuj lo^jbanistoj preferus priparoli tomat-plukadon kiel aktivecon aù eventon. Aliaj priparolus ^gin procezo, sperto, aù e^c stato. La plej multaj ne priparolus tomat-plukadon kiel kvaliton, ne homan almenaù, kvankam direblus ke mekanika tomat-plukilo havas tomat-plukan kvaliton, kiun ankaù homoj direble havus. Hmm. Fakte _estas_ semantika kaptilo. Kiun ajn NU-abstraktilon ni uzos, iu en la listo malkonsentos. Eble ni prefere esprimu intencon per sinten-signilo, faru tanru-on pri la tomatplukado kaj lasu ^gin tia.

MalklarecoEdit

La signifoj de la bazaj vortoj de Loĵbano ne ĉiam estas klaraj. En tiu senco Ithkuil eble estas pli preciza, sed ĝi ŝajne ne estas facila por homoj paroli kaj kompreni, kvankam mi ne bone konas ĝin.

SpecimenoEdit

8240
  • antaŭ () estas lojban-a kaj en () estas Esperanta.

malantaŭ o-vorto subjekto aldonas "-o", malantaŭ vort-grupo kaj cirkonstanca komplemento aldonas " e".

li-o cilre(lern)-as lojban-on {en cilre-e'i(ej)-o} e. gau! ----gerku(hund)-o blek-as. kokerik! ----koko blek-as. ha! -----li-o cmila(rid)-as. "United States" ciska(skrib)-it-as ".iuNAIted,steits." . balcu'e(University)-o=banli(granda)+ckule(lernejo). dja(manĝajo)-spageti(vermiĉelo el italo)-o=[spaghetti]. nanla(knabo)-o , nanmu(viro)-o. nixli(knabino)-o , ninmu(virino)-o.

tiuj estas konatigi la lojban-on, kies vortoj estas mult-lingva, ultra-nacia kaj mondiga .

LoĵbanistanoEdit

LoĵbanistanoLoĵbanujo estas lando en centra Azio, kies oficiala lingvo estas Loĵbano. Ĝi ricevis sian sendependecon de Loglandio en 1987.

La ĉefurbo estas nomita Ĵbotŝo, barbarlingve jbotcad. Aliaj grandaj urboj estas Bertiŝmano (berti cmana), Calabrifo (tsalybrif), Rihetŝo (ri'etcad) kaj Blanurokŝiŝmamaho (blanu rokci cmama'a).

Historio Edit

8316 n

La unuaj homoj, kiuj loĝis en la areo nun konata kiel Loĵbanistano estis Vulkanoj. Neniu scias kiam ili forlasis la planedon, sed ili postlasis sian lingvon en la regiono. Iliaj sekvantoj kontinuis paroli la vulkanan lingvon dum la areo fariĝis grava centro de komerco inter ŝtatoj kiaj Rusio, Ĉinio, Britio, Barato, Hispanio kaj Arabio. Pro la ekstertereco de la vulkana lingvo, ĝi asimilis vortojn el la lingvoj de tiuj popoloj en ne kutima maniero. Ekzemple, la ĉina vorto ren, angla vorto human, hinda vorto manav kaj hispana vorto humano asimiliĝis en unu vorton: remna. Tiel ĉiuj vortoj en la vulkana lingvo finfine anstataŭiĝis per strangaj asimilaĵoj de homaj vortoj.

Post la Stel-milito, Loglandio gajnis regon super la areo kaj klopodis finfine normigi ĝian strangan lingvon. Sed la estroj de Loglandio estis ĵaluzaj kaj volis havi regon ankaŭ super la loĝantoj. Do en 1987 okazis popola revolucio kaj la loĝantoj deklaris la sendependecon de Loĵbanistano. Bedaŭrinde, ili ankoraŭ ne estis ricevonta la agnoskon de ĉiuj landoj ĝis 1997.

Politiko Edit

Loĵbanistano estas anarkio kun centra konsilantaro, la Trompo, kiu praktike administras ĉiutagajn ŝtatajn aferojn. La Klingonoj havas ambasadejon kun LLG, la nura klingona ambasadejo sur la tero.

Religio Edit

Afro

La ĉefaj religiaj tekstoj en Loĵbanistano estas Taoismo, Estetiko kaj La plej malgranda artikolo en Neciklopedio, kiu havas tre longan titolon, por instigi onin legi tiun vantan, stultan kaj malobjektivan artikolon.

Lingvoj Edit

La oficiala lingvo, kompreneble, estas Loĵbano. Krome, la franca kaj la angla estas tre popularaj.

Ekonomio Edit

La ĉefa elporto de Loĵbanistano estas La Plena Loĵbana Lingvo, kiu estas tre multekosta. Bonŝance, ĝi ankaŭ disponeblas libere kaj senpage en Interreto.

Kulturo Edit

Loĵbano havas tre riĉan kulturon. Jen Loĵbana poemo:

.ui.ui.ua.u'asai
.ua.uo.ui.u'asai
.uo.ua.ua.u'asai
.ua.uo.ui.u'acai

Seksuma vivo Edit

Ekzistas almenaŭ unu denaska Loĵbanisto.

Vidu ankaŭ Edit