Lokativo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Sampa00
"Bona estas Romo, sed tro malproksima de nia domo"
~ Zamenhof pri lokativo

"Mi sincere esperas (sed timas, ke mi eraras), ke via opinio baziĝas sur manko de scio, ĉar tion oni povas ŝanĝi."

~ Lingvisto pri ĉi tiu artikolo

"Vu anke komprenas pro quo Zamenhof ed altra personi propozis la chanji pri qui vu jus lektis en apuda pagini"

~ Idisto pri ĉi tiu artikolo

La lokativo estas gramatika kazo, tre grava historie, kio troviĝas en lingvoj kiel latino, la rusa, kaj la finna.

En la antikva epoko, la romianoj uzis la finaĵojn -i kaj -e por eviti konfuzantan kaj malbelan liston de prepozicioj kiel 'ĉe', 'sur', 'en', 'apud' ktp ktp. Ekzemple, domi signifis 'en la domo', Romae signifis 'en Romo'. Estis tiam, ke ili konstruis sian grandan imperion. Sed tra la jarcentoj, la romianoj forgesis la lokativan kazon. Tial okazis la falo de Romio.

La nuntempa rusa lingvo havas nur unu lokativan kazon. La finna havas ses. Pro tio, la finnoj povis venki la egan rusan armeon en la vintra milito de 1939-40.

'Lokativismo' estas la nomo de kreskanta movado de lingvaj reformistoj, laŭ kiuj, oni bezonas pli da kazoj Esperantae.

La Vikipedio havas pli pedantan artikolon pri la lokativo.
Content Navigation
Aliaj lingvoj