Londono
El Neciklopedio
"Sed en Londono homoj estas tiom antaŭjuĝemaj..."
~ Oscar Wilde pri Londono
"Skvaro: g'i estas sufic'e ofta koncepto en la pli bonstataj kvartaloj de Londono, kie oni ofte trovas c'irkau'baritan g'ardeneton meze de placo"
~ Anna Lowenstein pri sia luksa vivo
""Liberty" estas la nomo de granda magazeno en la centro de londono"
~ Mireille Grosjean pri SIA luksa vivo
"Ĉefurbo kaj plej grava urbo de Britujo (0°04'W, 51°30'N)"
~ ReVo pri Londono
"Kial ne?"
~ Milokula Kato pri Londono
"Très interessant"
~ franco pri ĉi tiu artikolo
"Metropolo: Londono estas la metropolo de la mondo. New York estas la metropolo de Usono"
~ usonano pri londono
"Yes, advere granda surprizo! "
~ idisto
"Chelsea vinceva Tottenham in le semi-final del Cuppa FA anglese, per 5 goales contra 1."
~ Feĉjo Cesarano pri Londono
Enhavo |
[redakti] Historio
Kiam Londono estis fetora vilaĝo, kie floris drinkemo kaj rabado, en la araba Kordobo homoj jam lernis en universitatoj.
En 1860 kelkcent familioj en London ricevis invitilojn por atendi “ĉiu-jara solena ceremonio de lavado de blankaj leonoj, kiu okazos en Tower je la 11-a horo matene la 1-an de aprilo”. Kelkaj vere venis kun siaj familioj; fariĝis granda skandalo, kaj la okazaĵo estis vaste priskribita en londonaj ĵurnaloj.
La plej grava historia okazaĵo en Londono estis parolado de Zamenhof en 1907 en Guildhall.
Poste okazis tie 10-a kongreso de SAT 3-7 1930, ĉ. 340 partoprenantoj el 16 landoj. SEU bojkotis la kongreson per intenca neĉeesto de sovetianoj, kiuj malamis la malvaman klimaton de Londono. Dum tiu kongreso okazis diskuta batalo inter komunistaj partianoj unuflanke kaj la SAT-gvidantoj kun ĝiaj aprobantoj aliflanke. Tio estis nomita "angla revolucio".
Alia gravaĵo estis postkongreso 9-11 aŭg 1930 kun plimulto de la partoprenantoj de la UK en Oxford.
[redakti] Biciklado
Esperantisto vizitas Londonon. Antaŭ la Palaco, li apogas sian biciklon sur la muron kaj komencas rigardi ĉirkaŭe. Policisto admonas lin:
- Sinjoro, ne lasu tie la biciklon. Tuj devos veni la reĝino.
- Ne gravas. Mi metis la ĉenon.
[redakti] Nebulego
Amikoj babiladas en trinkejon.
"Nu, kion belan vi faris dum via vojaĝo al Londono?"
"Mi treege amuziĝis; pensu, ĉiu vesperon nova knabino: Margareth, Cinthya, Annelise, Robert ..."
"Ĉu Robert ?!"
"Jes, Robert. Vi devus vidi, kia nebulego estas vespere en Londono!
[redakti] Kulturo
En granda urbo, kia estas Londono, ĉiam surstrate iradas multaj personoj preskaŭ sed ne sufiĉe frenezaj, kaj ili emas gravite altiriĝi al la librovendejoj, ĉar tiuj estas inter la malmultaj lokoj en kiuj oni povas longe pendoladi ne elspezante monon.
[redakti] Fakto
En oktobro de 1999, glaciinsulo de la grandeco de Londono eliris la baron de Antarkta glacio.
[redakti] Londono kaj la luno
- Paĉjo, Paĉjo, kiu estas pli malproksime de ĉi tie? Ĉu la Luno, aŭ ĉu Londono?
- Iomete pripensu, knabo! Ĉu vi iam kapablis vidi Londonon de ĉi tie?
[redakti] Ŝerloko Holmeso
Sherlock Holmes kaj Doktoro Watson promenas en Londono. Holmes diras:
- - Watson, tuj ni turnos angulon, ni ricevos grandajn batojn de starantaj tie homoj.
Ili turnas angulon kaj ricevas batojn.
Kiam konscio revenas, Watson demandas Holmeson:
- - Kiel vi divenis tion? Ĉu vi estas antaŭdiranto?
- - Tio estas elementa, Watson! Hieraŭ mi promenis ĉi tie, ege insultis tiujn homojn kaj forkuris.
[redakti] La parko de libereco
Antaŭ iom da tempo, eksterlandano vizitanta Londonon devis agnoski: “nun mi vere konvinkiĝis, ke la Britoj kredas je libereco de parolado. Hodiaŭ mi veturis en mia aŭto tra Hyde-Parko; hazarde mi aŭdis, kiel unu el la oratoroj vigle denuncas la brutecon kaj koruptecon de la ĉefurba polico. Mi haltigis mian aŭton por mem aŭskulti, sed forgesis malfunkciigi la motoron. Ĝuste en tiu momento mi vidis gigantan viron, membron de la “bruta kaj korupta” policistaro, alproksimiĝi en mia direkto. Mi pensis: “nun mi vidos spektaklon!” Mi supozis, ke li prenos la parolanton ĉe la kolumo kaj fortrenos lin al malliberejo. Sed kiam la policisto estis pli proksima, li turnis sin — je mia surprizo — ne al la parolanto sed al mi, kaj ĝentile petis: “Bonvolu afable malfunkciigi vian motoron, la homoj ne povas aŭdi, kion la sinjoro diras.”
[redakti] Aŭtobuso
Turistoj vizitas Londonon. Ili volas vidi la London-Turon, kaj devas preni aŭtobuson. Kiel ĉiuj scias, la londonaj busoj estas du-etaĝaj. (Se ĉiuj scias, kial mi do ripetas tion?)
"Ĉu vi preferas iri sur la unua etaĝo au sur la dua?" demandas unu turisto.
"Ho, ni devas resti sur la unua etaĝo," respondas la alia. "Mi rimarkis ke supre ili ne baldaŭ foriros, ĉar eĉ ne estas ŝoforo!"
[redakti] Famaj Loĝantoj
- Makiavelo;
- Scotland Yard;
- Laetitia Casta;
- Hitlero;
- Oscar Wilde;
- Gandhi;
- Nelson Mandela (konkistadoro);
|
| Propaĵoj de la Reĝino: Anglio - Norda Islando - Kimrio - Skotlando Perfidantoj de la Brita Imperio:
Aŭstralio -Barato -Suda Irlando - Komunumo de Nacioj - Kanado - Nov-Zelando- Usono - Ktp Rilataj aferoj: Brita Parlamento - Kembriĝo - Lordoj - Oksfordo - Scotland Yard |
Grasa teksto
