Loterio

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Kiun favoras la sorto, por tiu eĉ koko estas ovoporta"

~ Zamenhof pri loterio

"La esper' kaj loteri' etas ambaŭ iluzi'"

~ Hans-Georg Kaiser pri La Espero

"Riĉeco rapide akirita malgrandiĝas; Sed kion oni kolektas per laboro, tio multiĝas"

~ Sentencoj 13:11


Zamenhof-kupono.jpg
Loterio (bonalingve loterujo) estas sporto laŭ kiu la partoprenantoj ricevas numeritajn biletojn, kiuj rajtigas ilin al ŝancoj pri gajno montrota de la sorto. Ekzistas du tipoj de la loterio: ĉe la aktiva, la ludanto mem elektas la ciferojn; ĉe pasiva ŝi aŭ li aĉetas la loton. Laŭ matematikisto Hans-Georg Kaiser, la loterio kiel senespera iluzio estas kompreneble escepto, ĝi estas iluzio nur je 99,99 procentoj.


[redakti] Historio

La unuaj registritaj signoj de loterio estas Ken deglitoj de la ĉina Han-dinastio inter 205 kaj 187 a.K. Tiuj loterioj verŝajne helpis financi gravajn registarprojektojn kiel la Ĉina Muro. De la ĉina "The Book of Songs (La Libro de Kantoj)" (dua jarmilo a.K. ) venas referenco al hazardludo kiel "la desegnaĵo el ligno".

De la kelta epoko, en la kornvalaj vortoj "teulel pren" tradukas "por ĵeti lignon" kaj intencas "preni biletojn".

La unuaj konataj eŭropaj loterioj estis okazigitaj dum la Romia Imperio, plejparte kiel amuziĝo ĉe festenoj. Ĉiu gasto ricevus bileton, kaj premioj ofte konsistus el ŝikaj eroj kiel ekzemple vespermanĝaro. Ĉiu biletoposedanto estus certigita pri gajnado de io. Tiu speco de loterio, aliflanke, estis ne pli ol la distribuado de donacoj de riĉaj nobeloj dum la diboĉemaj festadoj. La plej fruaj notoj pri loterio ofertanta biletojn por vendo estas la loterio organizita fare de romia imperiestro Aŭgusto Cezaro. La financo estis por riparoj en la Grandurbo Romo, kaj la gajnintoj ricevis premiojn en la formo de artikoloj de neegala valoro.

[redakti] Premio

8355.png

La edzo demandis al la edzino:
- Kion vi faros se mi gajnis la eŭromilionon?
Ŝi diris lin:
- Mi prenu mian duonon kaj mi foriros, bestaĉano!
La edozo diris:
- Bonege! Do, gajnis 12 eurojn mi. Prenu viajn 6 kaj malaperu de mia rigardo!

|;)

[redakti] Tricent oraj moneroj

Ulo gajnas tricent orajn monerojn en loterio. Li decidas, ke li movu sin el la gepatra domo al la granda urbo. Post du semajnoj, li revenas, senmonere kaj postebrie.

"Kiel mi elspezis la tri cent orajn monerojn?" li memdemandas. "Cent oraj pecoj mi elspezis pro drinkaĵoj (kun impostoj). Aliajn cent orajn monerojn mi elspezis por belulinoj (ankau impostaj). Sed, la restintajn cent, la finajn cent, tiujn mi ja fordiboĉis!"

[redakti] Geedziĝo

„Imagu, ke Franĉjo gajnis tri semajnojn post edziĝfesto en loterio 500 000 kronojn.“

„Ho, mi idioto diris al li, ke kun la edziĝo li tiom ne hastu.“

[redakti] Ebleco

„Geedzeco estas kiel loterio“ opinias iu viro ĉe biero.

„Ho ne,“ diras la alia, „en loterio ekzistas ebleco gajni!“

[redakti] Feliĉo

Viro gajnis en loterio 100.000 kronojn. Lia amiko demandas: „Kaj kion pri tio diris via edzino?“

„Ŝi tute perdis voĉon.“

„Ho, tiom da feliĉo samtempe!“

[redakti] Demando

„Paĉjo, kio estas gajnlisto?“

„Tio estas listo de loteribiletoj, kiujn aĉetis iu alia.“

[redakti] Okulvitroj

Emeritiĝinta usonano el Indiana gajnis US$ 3 milionojn en la loterio post kiam li misskribis numeron pri kiu li ĉiam vetas, pro tio, ke en la momento li ne portis siajn okulvitrojn. Li ĉiam vetas la samajn kvin numerojn, kiuj reprezentas la datojn pri naskiĝtagoj de siaj kvin filoj. Anstataŭ marki la numeron 48, li markis la 46.

Content Navigation