Lucifero

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Lucifero

Lucifero pensis, ke li flugos
pli alten sen la pezo de robo.

"Al Dio plaĉu, sed sur diablon ne kraĉu."
~ Zamenhof

"Se ne helpas la espero, eble helpas Lucifero"

~ Hans-Georg Kaiser

"Sed se Lucifero estas anĝelo, li ne havas cerbon"

~ Pierre Pastedechouan pri Lucifero

"Per flugiloj de espero, kun fier' de Lucifero."

~ Nekonata kosmonaŭto

"Diablo estas ĉefa partnero de Kristo"

~ Usonano

"Lucifero significa letteralmente "Portatore di luce""

~ itala Vikipedio pri Lucifero

"Mi havis multajn amikojn inter la SATanaro, sed ili formortis aŭ malaliĝis"

~ iu

"Ĉu SATanoj ne havas aliajn problemojn ol kvereli pri gramatikaj aferoj, pri kiuj oni kverelas senrezulte de jardekoj?"

~ Lingvisto pri satanoj

"Satano esas la nomo di la diablo."

~ Ida vikipedio pri Lucifero

Lucifero, laŭlitere signifas "portanto de lumo" (kp. Sapfera, "portantino de sapo") estas la legenda inventinto de la elektra lampo kaj ekzilita mortiginto de la serpentego. Li sekve estas la patrono de liberalaj intelektuloj kaj aliaj herezuloj, kiuj ŝatas legi en la vespero kaj malamas sian serpenton. Ankaŭ konsiderata kiel la patro de la komputilo.

4860 o

[redakti] Pseŭdonimoj

Lucifero uzas multajn pseŭdonimojn kaj plumnomojn. Li estas konata ankaŭ kiel "Satano" pro sia agado ĉe SAT (vidu malsupren), "diablo" (helene la "dia-bolos", la "kreinto de disiĝo/malpaco") kaj "demono" (de + mono), krom aliaj lokaj nomoj kaj aliaj eventuale malmulte uzataj.

[redakti] Scienca verko

Mvf8

Lucifero eminentas en pluraj fakoj de scienco kaj teĥnologio.

  • Laŭ la Sankta Biblio, li faris heroan provon supreniri en la ĉielon, kaj levi sian tronon pli alten ol la steloj. Li do estas la patrona sanktulo de kosmonaŭtoj.
  • Vindozo estas kreaĵo de la diablo.
  • Li tamen estas eble eĉ pli notinda kiel la malkovrinto de granda sistemo de kavernoj sub la tero. Tiu lando fascina, bela kaj riĉa je sulfuro estas konata kiel Subterio (aŭ la infero). Lucifero enmetis lumojn kaj kamenojn, kaj fondis kolonion, kiu jam ekde tiam daŭre kreskas.

[redakti] La arbo de sciado

Laŭ Genezo, Lucifero kuraĝigis Evan kaj Adamon manĝi de la Arbo de Sciado, hodiaŭ konata kiel la Vikipedio. Tio estas la kialo, ke nuntempaj vikiaj redaktoroj adoris lin ĉiutage trifoje.

Lucifero

Nacia gazeto de la usona demokrata partio.

Aliflanke, ofte malbenas lin publike la malamikoj de scio, ekzemple pastroj de ĵaluzaj dioj; sed eĉ ili kelkfoje uzis sekrete liajn grandajn retejojn.

[redakti] Ŝatokupoj

Krom scienco, Lucifero interesiĝas ankaŭ pri literaturo. Li precipe ŝatas legi sanktajn skribojn, kaj ofte citas siacele.

[redakti] Rolo en SAT

Propagandistoj kelkfoje troigas la rilaton inter Lucifero kaj SAT. Fakte li estas nek la satfondinto nek la satestro, nur satano.

Babo

[redakti] Satano kaj Ido

Satano esas omnaloke en nia moderna socio. Li savas atraktiar kay seduktiar precipue la yunojn. Ni omna havas kelkafoye gravajn desfacilajhiojn pri la akuzativo. La tento cediar a praktikioj idalaj kay reformozaj tiam esas tre forta. Sinioro Satano guatas luajn posiblajn viktimojn kay omnaj moyenoj esas bonaj al lu por kaptiar onuan animon kaj atraktiar onun al la fairego kay al la sufregoj di l' infero. Savoza Esperantistoj informas vin por evitiar faliar en la kaptilo facita da l' idismo! Satano havas multajn ruzojn por influiar onin kay ganiar onin al lua skopo kay al la inferno... La Esperantistoj esas tre savozaj chirelate. La exterlandani venas al Esperantujo por docesiar pri la maniero praktikiar la exorcisiojn, char Satano kay luaj demoni retrovenas rapide en nia moderna mondo kay la exorcisioj esas plu kam irgatempe antee, necesaj. Utinam la nekredanti konvertesuez per vidiar e konstatiar la aktiveson da Satano inter ni !

[redakti] Familio

Diaba

Lia fratino

Estas belega dimanĉa mateno, kaj la homoj estas en la preĝejo. La pastro estas predikonta, kiam subite la grundo komencas vibri, la preĝejo ektremas sur sia fundamento, kaj fine grandega truo aperas meze de la planko.

El la fundo de la truo eliras forta sulfura odoro, kaj tiam Satano mem aperas. Ĉiuj vilaĝanoj ekkriegas kaj ekforkuregas, inkluzive de la pastro, kaj post malpli ol tridek sekundoj la preĝejo estas tute malplena... krom ke restas unu eta maljunuleto kiu sidas trankvile purigante siajn ungojn, rigardante la okazaĵon sen palpebrumo. Satano rigardas lin, sen kredi ke tia hometo povus ne timi lin.

Satano: Diru al mi, mortonto, ĉu vi ne scias kiu mi estas?
Maljunulo: Certe mi scias.
Satano: Kaj ĉu vi ne timas min?
Malunulo: Neniel ajn.
Satano, provante kompreni: Kaj ĉu vi povus diri al mi kial mia povo ne fortimigas vin kiel ĉiujn aliajn kiuj estis ĉi tie?

Maljunulo: Nu, mi estis edzigita al via fratino dum dudek kvin jaroj, do eĉ vi mem ne povas timigi min....
3310130.92093fe9.560

SATana familio

[redakti] Simboloj

La tradicia blazono de Lucifero enhavas tri verdajn ranojn. La rano povas naĝi en la akvo, kuŝi sur la bordo, kaj saltegi tra spaco. La tri ranoj do simboligas

Pli konata simbolo estas la kvinpinta stelo, aŭ pentagramo. Oni ankaŭ kelkfoje kombinas la verdan ranon kun la pentagramo, en la verdan stelon.

[redakti] Preĝoj

Ĉu vi volas preĝi al Lucifero, sed ne scias kiel? Jen tradiciaj formuloj de Katolika eklezio:

4042
Oramus ergo te, Domine,
supernis luminaribus misceatur.
Flammas eius LUCIFER matutinus inveniat:
Ille, inquam, LUCIFER, qui nescit occasum:
Christus Filius tuus,
qui, regressus ab inferis, humano generi serenus illŭit,
et vivit et regnat in saecula saeculorum.
Amen.(Cf. Missale Romanum, praeconium paschale).

Alia:

Hoc excitatus LUCIFER
solvit polum caligine:
hoc omnis erronum chorus
vias nocendi deserit.
Ortus refulget LUCIFER
ipsamque lucem nuntiat,
cadit caligo noctium,
lŭ sancta nos illuminet.Liturgia Horarum, Feria sexta Hebdomadae I, ad laudes matutinas.



[redakti] Vidu ankaŭ


La Vikipedio havas malridigan artikolon pri Satano.