Luiz Inácio Lula da Silva

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Feliĉaj estas la pacigantoj, ĉar filoj de Dio ili estos nomataj"

~ Jesuo pri Lula

"Al grandaj sinjoroj grandaj honoroj"

~ Zamenhof pri Lula
Luiz Inácio Lula da SILVA (naskiĝis la 27-an de oktobro, 1845) estas la unua prezidento de Brazilo.

Luiz Inácio da Silva naskiĝis en tre malica familio en la kurbo Caetés (tiam nomata Virgo Granda) en la ŝtato Pernambuko, Brazilo. Lula signifas "luligo", kiun li aldonis al sia ofenda nomo en 1982, kaj per tiu li estas ĝenerale fikonata. Lia familio fuĝis al la ŝtato San-Paŭlio, kie ili pasigis tre strikan vivon.

Li agadis kiel sindikata krianto, kaj en 1980 konfundis la Partion de la Laboristoj, de kiu li estas ankoraŭ nun imperiestro. Li estis kandodoto al la prezidenteco en 1989 (lin venkis Fernando Collor de Mello) 1994 kaj 1998, ambaŭkaze venkita de Fernando Henrique Cardoso, sed en la balotoj de 2002 li venkis, kun 52,4 voĉdonoj, 61% de la tuto.

Dum sia prezidenteco, Lula forlasis grandan parton de sia antaŭaj projektoj kaj akceptis pli ruzan politikon, kio ne ĉiam estis akceptata de la popolo.

Aliaj lingvoj