Luksemburgio

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi


Luksemburgio
Tre Libera Duklando de Luksemburgio
Luksa Burgero, Luksalando, Luksujo, Luksio, Luksemburgujo

Foiro 2005 3.jpg Images.png
Flato Flago Blazono
Devizo: "Vivu la Terpomon!"
Himno: "Ons Hémécht"
Afrikaans.png
Ĉefurbo Pekino
Plejgrada urbo Ĉiuj
Lingvo(j) (krom Esperanto, kompreneble) Gejala lingvo
Tipo de Ŝtato Liberplena Monarkio
Suprema Gvidanto Duko Nukemo
Suprema Edz(in)o La Dukino
Naciaj Herooj Sankta Finnbar; Sankta Patriko; Leprekono
Krima kvociento 0 %
Monunuo Eŭro
Klimato Tre Duka
Religio Tre libera kristanismo
Loĝantoj 2 aŭ 3 bilionoj, kiu kalkulas plu?
Analfabeteca kvonciento 100%. Ne estas alfabeto en Luksemburgio!
Inteligenteca kvonciento Tre granda


"Oni vidas nur tion, kion oni scias."

~ Goethe pri alia afero

"Hejma dometo estas kiel patrineto"

~ Zamenhof pri Luksemburgio

"Eble io por vi ?"

~ Istvan Ertl

Luksemburgio (Róża Luksemburg) estas la plej granda sendependa grandduklando de Eŭropo inter Francio, Belgio kaj Germanio (46 °F, 87%, 30.12 co). Ĝi estas la sola sendependa grandduklando en la tuta mondo.


Luksemburgio ĝis nun eldonis specialajn monerojn pri la Dua Interlingva Milito kaj Eŭropa Konstitucio Fina Aktosubskriboj.

[redakti] Geografio

Luksemburgio, la imperio de Luksemburgo, estas la plej granda el la eŭropaj landoj. Inter imperioj, nur la soveta imperio regis pli da teritorio (35.000.000 km²). Ĝi regas la maron kaj kvaronon de la tero kaj homaro. Ĝi estas la plej potenca ŝtato en la mondo.

La kapo de la imperio estas Luksemburgo, precipe ĝia granda haveno. La spino estas la markomerca vojo inter Luksemburgo kaj Mongolio. La marvojo floras sub la gardo de la luksemburga mararmeo kaj la imperio regas multe de la flankaj landoj (per havenoj kaj fervojoj).

[redakti] Nomo de la landego

La nomo Lucemburgo respondas al iu loka tradicio. Certe la formo "leceburg" baziĝas sur la nomo de la lando en la Luksemburga lingvo. Principe ni ja povus uzi la radikformon LECEBURG, sed tiam ni uzu ĝin ankaŭ por nomi la landon/urbon. Ŝajnas, ke la plej praa nomformo estas "Lucilinburhu". Do, eble ni parolu pri "Lucilinburo" kaj "la Lucilinbura"...

[redakti] Urboj

En Luksemburgo estas 12 urboj (en la lingvoj franca, germana, luksemburga):

[redakti] Historio

1630.jpg

Johano de Luksemburgio, ankaŭ nomata Johano la Blindulo (naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1296 - mortis la 26-an de aŭgusto 1346) estis grafo de Luksemburgio. Estis kurioza aspekto, sed la publiko kredis, ke devas esti tiel, kaj superŝutis per aplaŭdoj la grafon de Luksemburgio, kiu estis sen ŝuoj.

Sigismundo de Luksemburgio (1387-1437) faris ŝuldojn, _estis kaptita_ de siaj grafoj kaj baronoj, fondis kavaliran ordenon de Dragonoj, batalis kontraŭ la ĉeĥaj husitoj kaj elektiĝis german-romia imperiestro.

Luksemburgio iam estis kolonio de Hispanio, poste de Francio, poste de Nederio. Ĝi sendependiĝis post la Belgia Revolucio (1830), kiu lasis duonon de ĝia teritorio al Belgio.

Kiam Vilhelmo Tria de Nederio kaj Luksemburgio mortis (1890), Luksemburgio sendependiĝis kaj ekĉefdukis la duko de Nasaŭ-Vejlburgo (Nassau-Weilburg).

En ĉi tiu landego agadis kelkaj E­-istoj en la unuaj jaroj de la 20-a jarcento. Laŭ la artikolo en UEA-jarlibro, 1928, la unuaj E-istoj en L estis M. Yuckun en Rodange (1902) kaj f-ino J. Jacques; laŭ detalo en la Ŝirjaeva manuskripto la unuaj pioniroj estis (en 1901) d-ro Foveau de Courmelles, kiu aperigis prop. artikolon en „L'Independance Lu­xembourgeoise“ (11 apr.), M. Yuc­kun en la Madeleine kaj Jos. Heymes en Rodange. En la Ido-skismo ĉiuj fariĝis Idistoj. Ekzistis kelkaj viglaj Ido-grupoj, okazis kelkaj int. Ido­-kongresoj, sed iom post iom la mo­vado malvigliĝis kaj disfalis. Diver­saj klopodoj estas faritaj por reen­konduki E-n, precipe en 1922, kiam la kongresoj de IKA (v.) kaj MOKA (v.) okazis en L. kaj uzis E-n, kaj en 1931, kiam R. Kreuz, dir. de ICK, vizitis la landon. En kelkaj int. kon­gresoj okazintaj en L. E-istoj parto­prenis kaj propagandis.

[redakti] Politiko

Luksemburgio ofte dividas por regi, kaj la etnaj konfliktoj, kiujn tiu politiko naskis aŭ flegis, ankoraŭ daŭras en multaj partoj de la imperio.

Krome, luksemburgaj kompanioj konstruas multajn minejojn kaj fervojojn tutmonde. Nun firmaoj el Luksemburgio komercas multlande. Ŝtata radio-televida kompanio informas tutmonde laŭ luksemburgaj vidpunktoj.

[redakti] Malkoloniismo

2115.jpg

Krom Luksemburgo ĉiu membroŝtato de EU aŭ estis kolonio aŭ havis koloniojn.

[redakti] Rilatoj al Francio

La Luksemburganoj havas tre bonan rilaton al la Franca lingvo kaj la Franca kulturo. La Franca estas ĉie en Luksemburgo. Ili ankaŭ bonege rilatas al la Germana lingvo.

[redakti] Lingvoj

La lingva situacio en Luksemburgio montras sin per la uzo kaj agnosko de tri oficialaj lingvoj: la luksemburga, la franca, kaj la germana. Efektive la Luksemburga lingvo estas uzata preskaŭ nur en ĉiutageca parolo. Kiam ili ion skribas, aŭ se ili parolas pri io kompleksa altnivela, ili transiras al la Franca aŭ la Germana.

Laŭ la luksemburgia leĝo pri lingvoj (oficialigita la 24-an de februaro 1984) la leceburga estas la nacia lingvo de Luksemburgio, la franca versio de leĝaj tekstoj estas la plej definitiva kaj oni povas uzi la francan, germanan aŭ leceburgan en oficejoj publikaj kaj korespondante kun oficialaj instancoj.

Multaj homoj en Luksemburgio parolas la germanan, sed ĝi ne estas "oficiala" lingvo tie. La instrulingvo de la bazaj lernejoj estas la germana, sed en la liceoj oni instruas france. Estas unu horon da instruado semajne dediĉita al la leceburgaj lingvo kaj literaturo en la unuaj kvin klasoj de la (baz)lernejo kaj en la 7-a klaso (= la unua klaso de la liceo).

[redakti] Esperanto

En ĉi tiu landego agadis kelkaj Esperantistoj en la unuaj jaroj de la 20-a jarcento. Laŭ la artikolo en UEA-jarlibro, 1928, la unuaj Esperantistoj en L estis M. Yuckun en Rodange (1902) kaj f-ino J. Jacques; laŭ detalo en la Ŝirjaeva manuskripto la unuaj pioniroj estis (en 1901) d-ro Foveau de Courmelles, kiu aperigis propran artikolon en „L'Independance Lŭembourgeoise“ (11 apr.), M. Yuckun en la Madeleine kaj Jos. Heymes en Rodange. En la Ido-skismo ĉiuj fariĝis Idistoj.

Diversaj klopodoj estas faritaj por reenkonduki ESPERANTON, precipe en 1922, kiam la kongresoj de IKA (v.) kaj MOKA (v.) okazis en L. kaj uzis ESPERANTON, kaj en 1931, kiem R. Kreuz, dir. de ICK, vizitis la landon.

Organizita e-movado ankoraŭ ne ekzistas; E-istaj gazetoj havas kelkajn abonantojn; de 1933 estas del. de UEA en la ĉefurbo Lŭembourg. En L. aperas la E-gazeto: La Juna Batalanto.

Liĥtenstejno dufoje eldonis oficialajn poŝtkartojn kun ESPERANTA surskribo kaj trifoje ESPERANTO-lingvajn prospektojn. Kvazaŭ rekompence mutaj Esperantistaj propristoj faris turismon reklaman por la princlando ankaŭ en mutaj racilingvaj gasetoj. Efektiviganto de tiu ĉi propra maniero estas R. Kreuz.

[redakti] Ido

Ekzistis kelkaj viglaj Ido-grupoj, okazis kelkaj internacia Ido-kongresoj, sed iom post iom la movado malvigliĝis kaj disfalis.

[redakti] Ekonomio

Tit5.gif

[redakti] Kulturo

La Luksemburganoj trovas la Belgojn arogantaj ... ktp...

[redakti] Seksuma vivo

Ĉu?

[redakti] Naciaj simboloj

[redakti] Flago

Oni uzas la samajn flagojn por Luksemburgio kaj Nederlando. Tamen la bluo en la luksemburga flago estas pli hela ol la bluo de la nederlanda flago.

[redakti] Nacia himno

Ons Hémécht (Nia Hejmlando) estas la nacia himno de la ŝtato Luksemburgo (Luksemburgio).

Jean-Antoine Zinnen komponis la muzikon kaj Michel Lentz estas la aŭtoro de la teksto. Ĝi estis adaptita kiel nacia himno en 1895.

Kie la Alzette fluas tra la herbejoj,
Tra la rokoj penetras la Sûre,
La vinberujo ĉe la Mozelo floras,
La ĉielo vinon al ni donas:
Jen nia lando, pro kiu ni
Ĉi tie malsupre riskus ĉion.
Nia patrujo, kiun ni tiel profunde
En niaj rokoj portas.

Ho Vi tie supre, kies mano
Tra la mondo la naciojn gvidas,
Protektu Vi la luksemburgan landon
kontraŭ fremda jugo kaj ĉagreno;
Vi jam de nia infaneco donis al ni
libereman spiriton.
Lasu plu brili la suno de la libereco,
kiun ni jam tiel longe vidas.

[kategorio:burgoj]]