Lumo
El Neciklopedio
Lumo estas ĉiu, kiu vi vidas. Uma Thurman estas diino de lumo kaj beleco (laŭ ŝiaj gepatroj, kompreneble). En la pola lingvo la vortoj mondo, lumo, sankta devenas de unu fonto (świat, światło, święty), sed tio tute ne gravas.[redakti] Birdoj kaj lumo
En iaj okazoj birdoj, tiam, kiam ili elmigras nokte, reflektas la lumojn kaj aperas por la observanto kvazaŭ formacio da nifoj.
[redakti] Science
Eniras studento. La profesoro demandas: - Kio estas pli rapida: lumo aŭ sono? La studento respondas: - Lumo. - Bone. Sed kial? - Se mi ŝaltas radio-aparaton, komence ekbrulas lampeto, kaj nur poste venas la muziko. - Malbone. Via ekzamenado estas finita.
Eniras dua studento. La sama demando. Studento respondas: - Sono. - Pruvu! - Kiam mi ŝaltas TV, komence aŭdiĝas zumo, kaj nur poste aperas bildoj. - Malbone. Foriru!
La profesoro enpensiĝis: Aŭ studentoj estas tro stultaj, aŭ la demandoj estas tro komplikaj?
Eniras tria studento. La profesoro demandas: - Jen vi staras sur montopinto. Sur apuda monto estas kanono. Ĝi pafas. Kion vi eksentos pli frue: la flamon el pafilo aŭ la bruon de la pafo? - Kompreneble la flamon. Profesoro kun ek-ĝojo: - Kaj kiel vi tion klarigas? La studento pensetis dum sekundo kaj respondas: - Nu ja, la okuloj estas multe pli antaŭe ol la oreloj!
[redakti] Surstrate
Homo haltigas sian aŭtomobilon antaŭ trafiklumo, kiu montras ruĝan koloron. Li miras:
- Kia bela lumo! Kiom interesa! Belega!
La lumo ŝanghiĝas al flava.
- Kaj ankoraŭ flava! Belega! Interesa!
Jam videblas verda lumo.
- Oh, nova koloro! Nu, tio estas vere interesa.
Kaj denove flava.
- Tion mi jam vidis. Ek!
