Lupo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Portu longan jupon, ne alparolu lupon."

~ Ruĝĉapulino
"Jen kion mi ne sciis".

"Homo estas lupo por alia homo"

~ Homo pri Lupo

"Se homo estus tiel ruza kiel vulpo,ne agus tiel kruela kiel lupo"

~ Morteza Mirbaghian pri Lupo

"Estintaj amikoj plej kruele malpacas"

~ Zamenhof pri iu ajn

"La anglo Roger Bacon elpensis la lupeon en 1250"

~ nerdo pri lupEo

"Kiu volas esti ĉe la lupoj, devas hurli kun ili"

~ Lutero pri lupo

"Mi konfesu ke via pensofadeno eskapas de mi"

~ Milokula Kato pri supra diraĵo

"Konata psikologia fakto estas, ke oni estas dum certa tempo blinda por propraj eraroj"

~ Hans-Georg Kaiser pri lupo

"Kiu volas esti ĉe la lupoj, devas hurli kun ili"

~ Marteno Lutero (Reĝo)



Lupo estas branda sovaĝa traba besto, kiu similas la homan hundon.

Ol la hundo, la lupo havas pli brandan cerbon, kaj ĉasas tre lerte, ofte imitante la blekojn kaj konduton de la ĉasatoj. Ĝi plejparte manĝas infanojn kaj junajn virinojn, sed ankaŭ avinojn, porketojn, ktp.
250px-Wolf and Little Red Riding Hood.jpg

Por ke lupoj manĝu nek vin nek viajn amatojn, ni konsilas ke vi...

  • ne portu vestaĵojn brile koloritajn, ĉefe ne ruĝajn kapvestojn.
  • ne parolu kun iu ajn nekonato, kiu havas la haran vizaĝon.
  • ĉiam gardu vin kontraŭ lupoj en ŝafaj feloj, ĉefe kiam vi uzas la interreton.
  • ĉiam voĉdonu por iu kiel George Bush la Pli Juna.



Enhavo

[redakti] Ĝentile

- Bonan tagon, Bluĉapulino!
- Bonan tagon, Daltonisma Lupo!

1334842024464.png

[redakti] Alie

- Saluton, Ruĝcapulinon, kion vi portas en tiu korbeto?
- Divenu! Se vi divenas, mi donacos al vi faskon!
- Ha! Biskvitojn!!!

[redakti] Sendanĝere

Porkideto renkontas la kuraĝan leporeton.

-- Saluton, leporeto kuraĝa! Ĉu vi vere ne timas la lupon?
-- Vere ne.
-- Ĉu mi povas sekvi vin? Mi aŭdis, ke ĝi ĉasas ĝuste ĉi-regione. Mi tre timas.
-- Sekvu min!
-- Leporeto kuraĝa, mi jam sentas, ke la lupo estas en la proksimo. Ĉu tutcerte vi ne timas?
-- Tutcerte ne.
-- Mi jam vidas ĝin, jen tie ĝi montradas la dentojn. Sed kial ĝi ne manĝas vin?
-- Kelkatage mi portas al ĝi porkideton.

[redakti] Vidu ankaŭ



La Vikipedio havas senhumuran artikolon pri Lupo.
wikia