Maŝina traduko
El Neciklopedio
"Kurba estas la ligno, sed rekte ĝi brulas"
~ Zamenhof pri tradukmaŝinoj
[redakti] Nuntempaj iloj
Maŝina traduko povas estis pli rapida kaj malpli multekosta al tradukado fare de homoj. La sola problemo estas, ke ĝusta tradukado de homaj lingvoj bezonas vastan komprenon pri homa vivo... Do, kiel enmeti tian komprenon en maŝinon?
Pri tiu problemo, la nerdoj multe cerbumis, ĝis malkovris simplan solvon -- oni devus fari maŝinon, kiu laŭeble plej multe similas homon. Ne tipa komputilo en metala aŭ plasta skatolo, sed maŝino kiu havas brakojn, krurojn, kaj kapon kun hararo. Maŝino kiu povas sidi en seĝo, kaj teni plumon.
La nuntempaj tradukaj maŝinoj similas homojn tiel multe, ke oni povas paroli pri "virmaŝinoj" kaj "maŝininoj".
[redakti] Neciklopedio kaj maŝina traduko
Neciklopedio havas notindan ŝuldon al tradukaj maŝinoj. Ekzemple, estis maŝina traduko, kiu sugestis al ni, ke la logika esperantigo de Rottenest (malnova nomo de aŭstralia insulo) estas "Plej Putra".