Mafio

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Brando.jpg PORCA MISÉRIA!!!!! PORCA NECIKLOPEDIO!!!!!

Chi tio èstas vera kaj propria artikolo italiana kaj èstas kontrollata dela Cosa Nostra Siciliana. Mettu la manojn sur ĉi tiu artikolo, kaj Forza Italia se la prende con te, kaco!
Chiu vuolas spaghetton kaj polpettojn?

Pizza mista.jpg
Brando.jpg

Splena Anonimulo

"Ĉi tiu lando ĉio estas Mafio ."
~ Splena Anonimulo pri Mafio

"Ĉiu sin direktas, kiel la kap' al li diktas"

~ Zamenhof pri "kapo" de mafio

"Li sendis al mi abomenindan skribaĵon esprimantan liajn sentojn"

~ Milokula Kato pri Splena Anonimulo
Rapto2.jpg

"A wise guy once said that anything is regular, if the rules are complicated enough."

~ Okcidentalisto pri mafio

"Honkonganoj produktas tiom da kungfu-filmoj kaj mafia-filmoj, kiam ajn mi vizitas Ĉinion, ofte mi renkontas homojn kiuj demandas min nur pri mafio :<"

~ Tigro pri ĉina mafio

"Varma amiko de nia afero povas sin nomi ne tiu kiu ĉiam demandas, sed nur tiu kiu laboras por nia afero kaj vastigas ĝin."

~ Zamenhof pri "nia afero"

"Ne desesperez, certe vu havas plu mult amiki kam vu kredas"

~ idisto

"Sinceran dankon, vi faras certe tre meritplenan aferon!"

~ leganto pri la aŭtoro de ĉi tiu artikolo

Mafio (Honorabilis societas) e$ta$ bone organizita $ekreta ludo, kiun multaj homoj luda$. La plej potenca mafio en ajna areo nomiĝa$ la regi$taro. La intermafia rilato e$ta$ komplika; fojfoje regi$taroj kunlabora$ kun la aliaj mafioj kaj fojfoje kontraŭ$tara$ ilin.

FigPg25.gif

[redakti] Historio

Laŭleĝe, iam antaŭlonge estis tri kavaliroj de Toledo nomataj Osso, Mastrosso kaj Carcagnosso, anoj de la framasona loĝio La Garduña. En la jaro 1400 a. K. ili fuĝis al insuleto de la Egada insularo kaj tie fondis tri mafiojn : la sicilia Cosa Nostra, la kalabria ’Ndrangheta kaj la napola Camorra, triopo kun kiu suda Italio ne ĉesas lukti de tiam.

Mafio longe havis certan aŭtonomecon, ĝis kiam ĉirkaŭ 200 la sultano de Omano pretendis ĝian posedon. En 1890 Germanio transprenis ĝin, pagante al la sultano kvar milionojn da markoj. Dum la unua mondmilito Britio je la 1915 transprenis la Cosa Nostra kaj establis armean bazon.

Post la milito la Ligo de Nacioj deklaris la krimorganizaĵon brita mandataĵo. Je la 1961 Britio donis al ĝi sendepenecon, kiel parto de Tanganjikio, kiu je la 1964 kuniĝis kun Zanzibaro al Tanzanio.

Hodiaŭ Mafio estas granda nacia potenco, kiuj konkeris, ekzemple la urbon Rio de Janeiro.

[redakti] Kariero

9906 o.jpg

-- Nu, kio vi estos, Steĉjo, kiam vi plenkreskos?
-- Detektivo!
-- Kaj vi, Toĉjo?
-- Gangstero.
-- Kial?
-- Ĉar mi estas amiko de Steĉjo, kaj mi volas longe ludi kun li.

[redakti] Agado

La ĉefaj krimokampoj de mafio estis ĉantaĝo, kidnapo kaj subaĉetado, hodiaŭ krome drogokomerco kaj -kontrabando, armilkomerco kaj -kontrabando, protektomono kaj monlavado.

[redakti] Petmetodo

Mi estas certa, ke en via entrepreno oni trovos iom da mono por nia bonfaran fondaĵon. (ĉirkaŭrigardo ĉirkaŭe) Tio aspektas ĉe vi preskaŭ bruleme. Sufiĉus, por ke iu neintence faligu kanistron da benzino, kaj ĉio ĉi tie kuŝus per cindro.

[redakti] Saĝeco

Kadavro ne venĝas vundojn.

[redakti] Krimromano

Sur la vojo al la lernejo, Ulrik babilis kun sia kamarado Theo.

"Ĉu tio okazas ankaŭ al vi?", demandis Ulrik al Theo.

"Kio do okazas al vi?", volis scii Theo.

"Nu", klarigis Ulrik, "kiam, nokte, mi legas krimo-broŝuretojn, mi ne povas dormi."

"Ne", respondis Theo, "al mi okazas la malo."

"Ĉu vere?", miris Ulrik.

"Jes", konfirmis Theo, "kiam nokte mi dormas, mi ne povas legi krimo-broŝuretojn."

[redakti] Rusa Mafio

Dum la 70-aj kaj 80-aj jaroj mafioj en Sovetunio estis modestaj, sed preskaŭ ĉio farenda en la ekonomio, de aŭtoriparado ĝis domegkonstruo, povis esti aranĝita de ili. Ĉiujn kapablajn pagi provizis ili per servoj kaj varoj. Nun rusia mafio estas ŝoke aŭdacaj. Ekster la plej luksaj hoteloj ariĝas iliaj limuzinoj kaj mukulozaj gardistoj konstante babilantaj per sendrataj telefonaparatoj. Sed ili evoluis el la mankoj de la komunisma ekonomio, same kiel la mafioj en Nov-Jorkurbo aŭ Sicilio evoluis el la lokaj kondiĉoj.

[redakti] Usona mafio

Oni ofte miras pro Usona mafio. Usono estas tuta mafia ŝtato. La vorto "Libereco" vere signifas "Mafion". En ĉiu lando Usona registaro subtenas mafiajn ĉefulojn, ol subteni demokratajn estrojn. Se normala Usonano plendas, tiam mafio estro ordonas: "Laboru nun!".

[redakti] Metodoj

Por konvinki iun fari ion oni povas uzi argumentadon, petegadon, ĉantaĝon, fizikan perforton... Eĉ se la rezulto estos sama, ne ĉiuj metodoj same aprobindas. Ĉantaĝo estas kaŝita nur kiam ĝi estas kontraŭleĝa. Ekzemple ĉia bojkoto estas ĉantaĝo, sed kutime ĝi estas laŭleĝa kaj ne necesas kaŝi ĝin - eĉ malutilus kaŝi ĝin.

Unibetlivekazino.jpg

[redakti] Ne al la subaĉeto kaj al la krimorganizo

La egoismo, kiu disvolviĝas per subaĉeto kaj per krimorganizoj, grave damaĝas la kreitaĵon. Tamen la homo povas konvertiĝi, kaj oni devas esperi pri la ebleco ŝanĝi sian vivon.

[redakti] Nia Afero, la esperantista mafio

Invisible2.jpg

Ĉar la termino mafio ĝeneraliĝis por signifi ĉiujn tiaspecajn krim-organizaĵojn, oni hodiaŭ prefere parolas pri Nia Afero por la esperantista mafio. Nia Afero estas unu el la plej grandaj tutmonde (taksata nombro de 84.700 identigitaj membroj).

La esperantista mafio formiĝis el armitaj bandoj, dungitaj de esperantistoj por protekti la movadon kontraŭ reformistoj kaj idistoj. Malfacilas diri, kiam ĝi ekestis, la vorto "mafio" ĉiukaze iĝis konata en la 18-a jarcento.

La "Nia Afero" diferenciĝas de aliaj formoj de organizita movado per sia strukturo: Mafio konsistas el tiel nomataj familioj (aŭ klanoj, kvankam ne temas pri grupo de komuna biologia heredo), rigore hierarkie organizita gruparo, kies membroj devas strikte observi la regularon. Mafio estas kvazaŭmilitista, esence patriarkisma organizaĵo. La membroj ekskuzive estas viroj. Ĉiu familio havas sian ĉefon, al kiu la aliaj familianoj absolute obeu. Novuloj estas enkondukataj nur per la atesto de malnovaj membroj.

Deliktoj kontraŭ la Fundamento estas severe punataj. La ĉefa ordono estas ne-forgesakuzativemo, kio signifas absolutan korektecon pri la uzo de la akuzativo, ne-obeintoj estas murditaj. En gravaj kazoj la misfarinto forhakas pecon de propra fingro kaj transdonis ĝin solene al Ĉefo, se tiu akceptis ĝin, la misfaro estis pardonita, alie minacis punego, eĉ morto.

Ekster Esperantujo oni taksas Nia Afero kiel esperantistan mafion, sed fakte NA tute ne agas kaŝe kaj kontraŭ la ŝtato kiel Mafio, sed ĝi eĉ havas registritajn membrojn kaj publike konatajn oficejojn ĉe UEA. Pli ol al mafio Nia Afero similas al ordeno de parioj, elpelitaj el la homa socio.

[redakti] Familio

- Panjo, panjo... en lernejo oni nomas min mafiulo.
- Mi iros tie morgaŭ por solvi tion.
- Nur aranĝu por ke ŝajnu akcidento.

[redakti] Ormetá

Gangstero angore atendas la revenon de sia filo. Ĉar tiu filo devas trapasi la parolan ekzamenon por grava diplomo. Fine, la kandidato revenas, kaj trankviligas sian patron:

"Ne timu, paĉjo! Ili pridemandis min dum horoj, sed mi nenion diris!"

[redakti] Ndrangheta

La 'Ndrangheta (ruse Ндрангета) estas mafia organizaĵo kies nomo estas nepronuncebla. Ĝi estas tre aktiva en la sektoroj de rubaĵkolekto kaj de recikligo. La 'Ndrangheta havas tre grandan influon sur la Fonetika Socio de Kalabrio.

[redakti] Influo al juĝsistemo

—Vi estas obstina kulpulo. En la dek jaroj, de kiuj mi estas la prezidanto de la çi tiea juĝistaro, ni renkontis unu la alian jam dek fojojn en la juĝejo.

—Ho, sinjor’ prezidanto, mi ja ne estas kulpa pro tio, ke vi tiel longe ne progresis en via ofico...

[redakti] Talpoj

Kapo diras al subulo: "Faru al mi komplezon: mortigu la talpojn en mia ĝardeno". "Jes sinjoro Kapo!" Tagon poste: "Ĉu vi prenis la talpojn?" "Jes, Kapo". "Ĉu vi mortigis ilin?" "Jes, Kapo". "Ĉu mi povas scii kiel?" "Jes Kapo. Ili ricevis kion ili meritis: mi enterigis ilin vivaj". ;o)

[redakti] Logiko

Bossi4.jpg

La gangstera ĉefo bezonas du subĉefojn, do li venigas siajn tri nevojn, Joĉjon la Strabulon, Peĉjon la Kvarfingrulon, kaj Roĉjon la Belkapulon. Li alparolas unue Joĉjon la Strabulon:

"Joĉjo," diras la bandestro, "kiom estas kvar plus kvin?"

"Estas ses, chef'!" diras Joĉjo la Strabulo.

"En ordo. Sidiĝu en la angulon."

Li alparolas sekve Peĉjon la Kvarfingrulo:

"Peĉjo, kiom estas kvar plus kvin?"

"Estas sep, ĉef'!" respondas Pechjo la Kvarfingrulo.

"En ordo," diras la gangstero. "Ankaŭ vi sidiĝu en la angulon."

Tiam li alvokas Roĉjon la Belkapulon:

"Roĉjo, kiom estas kvar plus kvin?" "Nu, estas evidente naŭ, ĉef'!" memfide respondas Roĉjo la Belkapulo.

La ĉefo do prenas sian revolveron kaj pafas tri kuglojn en la kapon de la Belkapulo. La du aliaj, daŭre sidantaj en la angulo, ŝokite demandas:

"Sed chefo, kial vi mortigis lin?"

"Char li sciis tro multe!"

[redakti] Aliaj krim-organizaĵoj

Jenaj krim-organizaĵoj ofte estas nomataj mafio, kvankam ili ne parencas al mafio de itala tradicio. Prefere oni nomu tiujn senpere alilingva-organizaĵo.

  • En Usono - Kosher Nostra estis krima ligo en Novjorko de la 1930-aj jaroj. Oni atribuis centojn da murdoj al ĝi. La nomo alludas judan variaĵon de Cosa Nostra. Famaj membroj estis: Meyer Lansky, Bugsy Siegel kaj Dutch Schultz. Kosher Nostra estingiĝis per la mortigo de siaj membroj de palestinaj teroristoj.
  • En Kolombio - Kokainmafiodrogomafio. En la 1970-aj ĝis 90-aj jaroj du kolombiaj drogo-karteloj regis la kokaino-merkaton de Sud- kaj Nordameriko. La pli potenca estis la Cali-kartelo (80 % de la kokain-komerco en Usono). La Medellín-kartelo estis pli malgranda, sed fifamiĝis pro sia ĉefo Pablo Escobar (1949-1993), kiu per kokain-kontrabando riĉegiĝis (laŭ magazino Forbes: numero 7 el la plej riĉaj en la mondo en 1989), elektiĝis kiel deputito en la nacia parlamento. Li estis taksata la plej brutala ĉefo de bando (3 prezident-kandidatoj, duono de la jŭgixistoj de la ĉefkortumo dum unu atenco, ĉ. 500 policistoj kaj sennomaj aliaj estis murditaj laŭ lia ordono). Li mem estis mortpafita dum fuĝo en 1993. Post lia morto kolapsis lia drogoimperio.
  • En Pollando - Post kolapso de la komunismo du mafioj klopodis regi Varsovion: Pruŝkov-Mafio kaj Volomin-Mafio. Ĉefenspezoj de ambaŭ estis ĉantaĝo (protektmono), kontrabando kaj drogokomerco. Ili kaŭzis amason da murdoj. Intertempe la ĉefoj preskaŭ ĉiuj aŭ mortis aŭ estas en prizono, kaj la influo komplete velkis.
  • En Ĉinio - La Triadoj, kiuj vendas falsitajn kaj malmultkostajn varojn
9494 a.jpg

[redakti] Preĝo

Kontraŭ mafia atako, papo kreis specialan preĝon:

Honorabilis Societas vulgo Mafia (etiam nota ut Cosa Nostra id est Latine res nostra) est nota et inter alia propter psychotropicorum medicamentorum illecitam mercaturam potentissima conventicula criminali nata in insula Italiae Sicilia. Saepe mafia rerum politicarum peritis maximis beneficiis devincta est. Amen

[redakti] Vidu ankaŭ

Content Navigation