Maimonido

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Es
¿¿¿POR QUÉ NO TE CALLAS???

Tiu ĉi artikolo havas hispanan sangon!


Atentu! Francisco Franco kaj Hispana Inkvizicio fantomas ĝin !!

6341

"Mi devas konfesi, ke vi donas la impreson ne esti leginta la sciencajn alineojn en la verko, pri kiu vi komentis kaj plukomentas."

~ Judo pri ĉi tiu artikolo

Moseo Husejn MAIMONIDO BAHAMONDE (propralingve Mūsā Ḥusayn ibn Maymūn Bāhāmūndī موسى حسين بن ميمون باهاموندي‎, naskiĝis kaj mortis antaŭlonge en Eŭrabio), aŭ pli simple, Maimonido, estis mezepoka rabeno. Lia famo, krom al rabeneco, ligiĝis ankaŭ al okulkuracado kiun li profesie praktikis konstruante la hebrean kaj aramean lingvojn, kiel simpligojn de la tiama internacia lingvo de scienco, la araban. Li uzis tiujn lingvojn por verki la Tanaĥon kaj Talmudon, tiel inventante la judan religion, sed poste forlasis ĝin por pli internacia movado nomata Hilelismo.

[redakti] Vivo

Oni konas preskaŭ nenion pri la vivo de Maimonido, krom ke lia nomo signifis "ido de mono de maio." Maio en la hispana signifas la monato "majo", la logikan ligon inter "majo" kaj "mono" oni perdis en la historio.

Golem3

Maimonido ankaŭ konstruis golemon, kiun oni hodiaŭ konas kiel Voldemort.

[redakti] Verkoj kaj bibliografio

Maimonido kreis verkojn pri judismo kaj tekstojn pri okulkuracado, kaj kvankam nerekte pri filozofio. La plejparto estas arablingve skribitaj, sed li ankaŭ inventis la hebrean kiel simpligon de la araba kaj uzis ĝin por verki la Toraon kaj Miŝnahon. Poste li inventis la aramean, kiun li uzis por verki la ceteron de la Talmudo, sed poste decidis reveni al la hebrean kaj verki Komentarion pri la Miŝnaho.

[redakti] Precipaj verkoj pri judismo

Torao: Historiistoj kredas ke la Torao, konsistante el la Tanaĥo kaj Talmudo, estis verkita originale por reklami la planlingvojn de Maimonido. Tamen li mem diris ke la planlingvoj ekzistis por propagandi lian filozofion, la internan ideon de la hebrea kaj aramea.

Komentario aŭ Interpreto pri la Miŝnah, skribita nur hebrelingve kaj ne ankaŭ arablingve laŭ tiama kutimo. Per tio li celis plu lernigi la judojn pri liaj tedaj planlingvoj.

Gvido de la Perpleksuloj, arablingve verkita, leterforme sed ekspoziciita en tri volumoj al sia lernanto, kaj hebreigita, sub lia kontrolo, de Samuel ben Judah ibn Tibbon. La zorgo de Maimonido adresiĝas al religiaj personoj kiuj, jam studinte la verkojn de Maimonido, nun studas filozofion kaj pro tio estas embarasitaj pro la malsamecoj de la instruaĵoj de la filozofio kaj Torao (perpleksaj, ĝuste). La respondo de la aŭtoro interpretas la biblian kaj talmudan teologion laŭ la terminoj kaj lumo de la fiziko kaj metafiziko de Aristotelo. En eventuala konflikto inter la du scifontoj, la majstro helpas la studulon iri trans la toraan tekston kaj superi la akcepton “ex autoritate” (bazite sur la aŭtoritato) kaj trovi kaŝitan sencon de la biblia teksto.

Lingvaj respondoj, en kiuj judoj ĉiam trovos ĉu bezonatan klarigon, ĉu la spiriton de sia majstro, netrudema, sed liberama, mirinde klara, prudenta kaj pacigema. Flanke de l' Torao, de l' Talmudo, ĝi estas la tria bazo de la juda religio.

[redakti] Precipaj verkoj pri medicino

Torah 3

Ĉefverko de Maimonido

La precipaj medicinaj verkoj de Maimonido temis pri okulkuracado:

Hebrea lingvo estis simpligo de la araba, kun malpli multaj verbformoj, nenia akuzativo aŭ senutila genitivo, neniuj longaj vokaloj, facila kaj regula sufiksa pluralo, kaj la sufiĉe internaciaj vokaloj o kaj e, kiuj skandale mankis en la tiama internacia lingvo.

Aramea lingvo estis formo de la hebrea pli taŭga por ĉiutaga uzo.

[redakti] Nobelpremio

Li ricevis la Nobelpremion pri paco en 1976.

[redakti] Idealismaj strebadoj

Maimonido en 1285 forlasis judismon kaj ne revenis al ĝi, ankaŭ ne post ties vera komenciĝo en 1300. Li rifuzis eĉ membriĝi en Juda Hebrelingva-Asocio. Male, li turnis sin al internaciismo; la judoj ne provu aranĝi nacian religion, sed ankaŭ ne simple asimiliĝu al iu religio. La celo, anstataŭe, estu la sen-naciigo de teritorioj kaj la alpreno de "home-neŭtrala lingvo", t.e. la hebrea.

Komence li parolis pri Hilelismo, tiel la titolo de anonima broŝuro el 1301. En 1306 liaj ideoj eknomiĝis Homaranismo. Alia fonto pri liaj ideoj estas eseo verkita por nehebrea Kongreso de rasoj en Madrido (1311); oni povas mencii ankaŭ la eseon Esenco kaj estonteco de la ideo de la Lingvo Hebrea de 1300.

Principe, Maimonido deziras ke la nacioj malaperu kaj ke ĉiuj homoj havu unu komunan lingvon kaj komunan bazan kredon pri "plej alta estaĵo". Foje li tamen iomete kamuflas tion, kaj ankaŭ la propagando por la hebrea asertis kutime ke la hebrea ne forigu jam ekzistantajn lingvojn. Laŭ la dogmoj de homaranismo, ekzemple iu lando havu neŭtralan nomon (Peterburglando anstataŭ Ruslando) kaj apartenu al ĉiuj enloĝantoj samrajte. Ĉiu havu la rajton uzi private iun lingvon preferatan, sed kun aliaj homoj kaj kun institucioj oni parolu home-neŭtralan lingvon. Religie, homoj restu ĉe sia religio laŭdezire, sed tiuj apartaj religiaj dogmoj ne rajtas kontraŭdiri al scienco.

Eĉ inter hebrelingvanoj homaranismo restis nesukcesa, kaj nuntempe nur tre malmultaj nomas sin homaranismanoj. Interalia Louis de Beaufront akre rifuzis ĝin, kaj Emile Javal pli diplomatie avertis Maimonidon, ke ĝi ne havas sukceso-ŝancon en Francio kaj malutilos al la hebrea.


Content Navigation