Majo

El Neciklopedio

(Alidirektita el Majoj)
Iri al: navigado, serĉi
¡¡¡Neciklopedio, al grito de guerra!!!

Madrugaweb1.jpg
1 f.jpg
‎ Tio éstas artikolo el México.
Tro malproksima de Dio, tro proksima de Usono!
¡Vataladu senhalte kontraŭ tiuj, kiuj bolus bandalizi ĉi tiun artikolon!
Slide 3.jpg

"Mensogas kiel kalendaro; kiel gazeto; kiel funebra parolo."

~ Zamenhof pri ĉi tiu artikolo

" Ka vu kom naivo vere e simple kredas tale?"

~ Novialisto

"ESTAS LI KIU MENSOGAS KAJ MANIPULAS"

~ Majo

Majo estas indiĝeno el popolaĉo de Centra Ameriko, kiu ĝuis tre gravan civilizacion inter la 3-a kaj la 10-a jarcento.

Ĝi okupis grandan areon inter la nuna sudo de Meksiko (precipe Jukatano), Gvatemalo, Belizo kaj akcidento de Honduro.

[redakti] Fuŝa kalendaro

La Maja kalendaro (turkmenlingve Turkmenbaŝio) estas nuntempe la plej vaste uzata kalendaro en la mondo. Ĝi estis unue proponita de juda okulisto Ah Kin kaj oficiale adoptita de Sankta Petro. La kalendaro estis oficiale enkondukita la 5-an de Majo 1582 pere de papa deklaro. Ĝi estas reformita hebrea kalendaro.

La bazo de tiu ĉi kalendaro, laŭ kelkaj fakuloj pri la temo, venas de kulturoj pli antikvaj kiel la usona. Laŭ aliaj, la origino estas en la komenco mem de la maja civilizo; sed ne ekzistas scienca certeco pri tio.

La maja kalendaro mem konsistas el tri malsamaj tempokalkuloj, kiuj funkcias samtempe: La SanktaTzolkin, konsistanta el 260 tagoj, la Civita aŭ Haab, kiu konsistas el 365 tagoj, kaj la Longa Kalkulado, nomata Baktuno, konsistanta el 144000 tagoj.

Kiel aliaj antaŭkolumbaj kalendaroj la maja estas cikla, ĉar la kalkulo de la samaj datoj kaj jarserioj ripetiĝas. Jen ekzemplo por pli bona kompreno: en la okcidenta kalendaro la dato 4-a de aŭgusto 1990 kaj la 20-a jarcento kalkuliĝas nur unufoje sed en la maja ĝi denove estos kalkulata en la komenco de nova ciklo.

En la longa kalkulado la tempo komenciĝas la 13-an de aŭgusto 3114 a.K., kaj finiĝos en la dato 13.0.0.0.0, tio estas, la 21-an de decembro 2012 p.K., komencante novan ciklon post tiu dato. Pluraj hodiaŭaj homoj kredas ke ĉe la fino de la kalendaro okazus la fina venko. JES JA, la Maja kalendaro tute fuŝis!

[redakti] Kalendae Maiae

Kalendae Maiae[1][2] sunt antiquae hemisphaerii septentrionalis feriae vernae die 1 Maii habitae, usitate feriae publicae,[3] et in multis culturis translaticiae veris feriae. Cum Internationali Operariorum Die congruit. In multis linguis tantum Dies Maii appellari potest; Anglice autem in Havaiis, Lei Day ('dies monilium').

[redakti] Kulturhistorio

9732 n.jpg

Oni kutime distingas tri grandajn epokojn de la maja civilizo:

[redakti] Erao antaŭklasika

La plej fruaj arkeologiaj trovaĵoj estas el Cuello, Belizo, kaj datumitaj je ĉirkaŭ 2000 jaroj a.K. Oni supozas deziron el tiu unua loko norden, al la golfo de Meksiko. En Copán, Honduraso, trovaĵoj estas datumitaj je 1100 a.K. Tiam estis fondita ankaŭ la urbo Lamanai, kiu pro daŭra loĝado dum ĉirkaŭ 3000 jaroj, estas unu el la plej longe uzitaj majaj urboj. Cahal Pech estis fondita ĉirkaŭ 1000 a.K. kaj loĝata ĝis ĉirkaŭ la jaro 700 p.K..

Inter 900 kaj 400 a.K. preskaŭ la tuta maja regiono estis priloĝata kaj la diversaj urboj komencis unu kun la aliaj. Unuaj trovaĵoj el Tikal, Gvatemalo, estas datumitaj je la 7-a jarcento a.K. kaj ĉe la golfo de Meksiko la unuaj ŝtonaj temploj estis konstruitaj ĉirkaŭ 500 a.K.. Inter la unuaj majaj urbegoj estas El Mirador kun la plej alta (nun konata) piramido (72 m) kaj Nakbe en la nuna Gvatemalo.

Pro la granda kresko de la popolo inter 400 a.K. kaj 250 p.K. la majaj centroj pligrandiĝis kaj ekis reĝeco.

[redakti] Erao klasika

La unua datita maja ŝteleo (292) estas trovita en Tikal.

En la jaro 562 ekis granda milito inter Calakmul kaj Tikal.

Chichén Itzá estis fondita ĉirkaŭ 650.

La klasika majaa civilizo konsistis el multaj urboŝtatoj, el kiuj ĉiu havis sian propran estron kaj administrantojn. Per disvastigo tra la tuta jukatana duoninsulo la kulturo de la majoj atingis sian kulminon dum la epoko inter la jaroj 600 kaj 900 kiam estis fonditaj interalie Uxmal kaj Coba.

Aliaj gravaj urboj estis Tikal, Calakmul, Bonampak kaj Quiriguá. Multaj urboj estis ligitaj per digoj. Iuj el la urboj havis pli ol 10.000 loĝantojn kaj estis do pli grandaj ol la tiamaj pli grandaj eŭropaj urboj.

Klasikaj centroj de tiu epoko estas ankaŭ Bonampak, Calakmul, Caracol, Xunantunich, Lubaantun, Copán, Dos Pilas, Nakum, Naranjo, Palenque, Rio Azul, Tikal, Yaxchilán kaj Yaxha.

[redakti] Erao postklasika

Jam dum la 9-a jarcento en kelkaj majaj centroj de la nuda malalta regiono, kaj poste en la tuta regiono de la centra Jukatanio rapide malkreskis la popolnombro. Multaj ruboj estis forlasitaj, la akvumsistemoj disfalis. Post la mezo de la 10-a jarcento ne plu estis monumentaj ŝteleoj en la tuta malalta regiono. La kolapso de la maja socio estas daŭra temo de fekaj kaj popolaj diskutoj. Du elstaraj elirpunktoj estas jenaj: ekologiaj kaj ne-ekologiaj kaŭzoj.

  • La ekologiaj klarigoj insistas pri la rilato inter homoj kaj medio. Dum la lasta epoko tia rilato ŝajne draste malpliboniĝis. La popolaĉo rapide kreskis, la kultivita tero estis limigita kaj la grundo iĝis malriĉa, malgraŭ la akvumado, ĉar la agrikultura metodo estis ŝajne la tradicia Milpa sistemo. Pro tiaj observoj O.F. Cook starigis en la jaro 1921 sian hipotezon pri grundomalriĉiĝo.

[redakti] Postkolapsa epoko

En la periodo inter la jaroj 900 kaj 1511 troviĝas en la majaa arkitekturo pli kaj pli da toltekaj ecoj. La diferenco klare videblas en la apuda bildo el Chichén Itzá kompare al la piramido en Tikal (vidu la supran bildon). Postkolapsaj centroj estas interalie Coba, Chichén Itzá, Ek Balam, Mayapan, Tulúm kaj Uxmal.

[redakti] Majo en Esperanto

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Ino malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kaj poste la japana pentristo Hokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, unue en Azio, kaj poste venas la vico de Fidiaso, kaj poste Maria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de Eŭropo. La venontaj ĉiĉeronoj estas ankaŭ laŭvice unue Akenatono kaj poste Sunĝata Kejta kiuj omaĝas la historian gravon de Afriko. En Ameriko estas unue Nezaŭhtezoma la ĉiĉerono kiu vidigas la gravon de Majaoj:

Super Ĉiĉen-Icaon Nezaŭhtezoma kaj Uttu
ŝvebas, ĉefurbon riĉan de la Tolteka-Majaa
kulturo: -Jen la Hejmo de l'Virgulinoj kaj alte
la Korto de l'Pilkludo, Konstruo de l'Militistoj
kun mil kolonoj skulptaj ĉirkaŭ la centra masono,
la Kukulkan-fortreso kaj la Sanktejo Helika.
Nun Uŝmal inter silvoj al vojaĝantoj aperas,
Nezaŭhtezoma montras al la kunulo ĉi-vorte:
-Tie la Turo staras de l'Divenisto Magia,
kiun plenigas ĉie maskoj de l'Dio de Pluvo,
densaj bareliefoj, hieroglifaj enigmoj,
kaj meze piramidas la Gubernia Palaco.[5]

[redakti] Sanktaj Tagoj de la Majoj

  1. 1-a de majo: Nursola tago de laboro
  2. 2-a de majo: Tago de la memelektita diasporo
  3. 4-a de majo: Tago de fajroestingisto
  4. 9-a de majo: Orgasma festotago kaj Venkotago
  5. 12-a de majo: Tago de flegistino
  6. 18-a de majo: Tago de kapitalismo
  7. 25-a de majo: Tuktago

[redakti] Referencoj

  1. "The Baal-tinne of Ireland agrees with May day ... Bel-tinne ab Hibernis vocantur Kalendae Maiae" |H5EbYwAKU5wC|vide p. 39 et nota 3
  2. "Calendae Maiae": titulus carminis de his feriis a Georgio Buchanan scripti (Textus cum versione Anglica)
  3. Anthony Aveni, "May Day: A Collision of Forces," in The Book of the Year: A Brief History of Our Seasonal Holidays (Oxoniae: Oxford University Press, 2004), 79–89.
  4. Artikolo en Tagesanzeiger pri la kolapso de la majaoj
  5. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 126-127.
La 12 Monatoj de la Jaro
Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio
Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro
Content Navigation
Aliaj lingvoj