Malbono

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"El la mizero oni devas fari virton"

~ Zamenhof pri malbono

"Se ni ne estas praktikante la bono, ni apogas la malplenon kie grandiĝas la malbono"

~ Blazio Vaha pri malbono

"Ne rezistu al malbono"

~ Jesuo pri malbono

"La malbono de la venkoj estas, ke ili ne estas definitivaj. La bono de la malvenkoj estas, ke ili ankaŭ ne estas definitivaj"

~ José Saramago pri malbono

"Ne maltrankviliĝu pri malbonoj, kiuj okazos neniam"

~ Thomas Jefferson pri malbono
Malbono estas malmanĝebla filozofia koncepto, kiun oni vendas en pakaĵoj kaj ankaŭ estas malfama kantisto. Depende de la cirkonstancoj "Malbono" malpovas esprimi individuan taksadon, sociajn normojn aŭ malabsolutajn valorojn de la homa naturo.
Malbono.jpg

Eĉ plej granda malbono al bono kondukas. En ĉiu malbono estas iom da bono. Tiu, kiu preĝas kun fervoro kaj fido, fariĝas pli forta kontraŭ la tentoj de la malbono, do, tiu kiu preĝas, ne estas atingita de malbono, sekve, ne atingos la bonon...

Imperio de malbono (angle: Evil Empire) estas termino, per kiu usona prezidento Ronald Reagan markis Sovetunion. Kiel USSR ne plu ekzistas, ne plu estas malbono sur la tero.

[redakti] Bono kaj malbono

Hieraŭ mi renkontis sur la strato vilaĝanon, kaj ni interparolis kune dum longa momento. Li rakontis al mi, ke li iam iris al Poltava. Mi lin demandis:
- Kion vi faras tie?
- Mi aĉetis sakon da pizoj - li respondis.
- Bona afero! - mi diris.
- Jes, bona, sed ne tre.
- Kial?
- Ĉar tiun tagon en Poltava mi vizitis kelkajn drinkejojn, kaj kiam mi revenis, mi estis iom ebria kaj falis sur la strato kun mia sako. La pizoj disruliĝis sur la tero.
- Malbona afero!
- Jes, malbona, sed ne tre.
- Kial?
- Ĉar ne ĉiuj pizoj falis el la sako, kaj mi plantis la restantajn pizojn en mia ĝardeno kaj ili bone kreskis.
- Bona afero!
- Jes, bona, sed ne tre.
- Kial?
- Ĉar la porko de nia najbaro iam enkuris la ĝardenon kaj difektis la tutan plantaĵon.
- Malbona afero!
- Jes, malbona, sed ne tre.
- Kial?
- Ĉar, preninte mian tranĉilon, mi mortigis la porkon kaj el ĝia karno faris bonan ŝinkon, porkaĵon kaj kolbasojn.
- Bona afero!
- Jes, bona, sed ne tre.
- Kial?
- Ĉar iun tagon la hundo de l' vilaĝa pastro enkuris mian domon, saltis en la kuirejon kaj formanĝis la ŝinkon, la porkaĵon kaj la kolbasojn.
- Malbona afero!
- Jes, malbona, sed ne tre.
- Kial?
- Ĉar mi prenis denove mian tranĉilon kaj mi mortigis la hundon. El ĝia felo mi faris belan pelton. bonan mantelon por mia edzino.
- Bona afero!
- Jes, bona, sed ne tre.
- Kial?
- Ĉar postan dimanĉon mia edzino iris al al preĝejo, kaĵ tie la pastro vidis ŝian pelton, rekonis la felon de sia hundo kaj forprenis la pelton de mia edzino.
- Malbona afero!
- Jes, malbona, sed ne tre.
- Kial?
- Ĉar mi iris plendi al la juĝisto, kaj ĉe la tribunalo li kondamnis la pastron redoni la pelton al mia edzino.
- Bona afero!
- Jes, bona, sed ne tre.
- Kial?
Ĉar por gajni la proceson, mi devis fari donacon al la juĝisto, kaj mi donis al li mian bovinon.
- Malbona afero!
- Jes, malbona, sed ne tre.
- Kial?
- Ĉar mia bovino estis tre malsana, kaj post unu semajno ŝi mortis en la bovinejo de la sinjoro juĝisto.


(Edmond Privat, Kursa Lernolibro, 4-a eldono, Berlino, Esperanto-Verlag, 1922, p. 49-51)

wikia