Maljunulino

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Homo lernas la tutan vivon"

~ Zamenhof pri maljuneco
Maljunulino estas bonalingva versio de oldulino. Tio estas speciala tipo de malbela virino, ĉar kelkaj al ili jam estis belaj.
1862482.c2b307a9.560.jpg

Enhavo

[redakti] Sanaj problemoj

Baloon2.gif

Grandaĝa sinjorino kun simpatia filino eniras kuracistan kabineton.
- Senvestiĝu, - diras la kuracisto al junulino.
- Do mi estas malsana! - klarigas pli aĝa virino.
- Pardonu min, avino! Montru langon.

[redakti] Okulsana problemo

Kuracista kabineto:
- Doktoro, kiam mi trinkas teon, mia dekstra okulo tre doloras.
- Avino, ĉu vi eligas kuleron el la glaso?

[redakti] Malbona vidkapablo

-- Mi petas vin, kara juna sinjoro, bonvolu min akompani al la alia flanko. La trafiko estas danĝere vigla, mi estas maljuna, malbone mi vidas.
-- Volonte mi helpos. Certe vi loĝas tie.
-- Ne, ne tie. Mi venis en la urbon per motorciklo, kaj mi lasis ĝin tie.

[redakti] Bona vidkapablo

Laca edzino plendas.

-- Mi rigardis la spegulon. Mi vidis sulkoplenan vizaĝon. Ŝvelitan,

atomian haŭton. Aĉan, lozan haŭton, brakojn, kiel tiu de maljunulinoj. La edzo silentas prudente.

-- Ho -- diras la edzino --, vere vi povus diri al mi belajn, kuraĝigajn vortojn, kiel ĝis nun ĉiam, por ke mi fartu pli bone. Vi ja povus min almenaŭ konsoli. Vi ne reagas tiel.
-- Sed vere! -- diras la edzo.-- Via vidkapablo, viaj okuloj ankoraŭ estas precizaj. Mirinde perfektaj.

[redakti] Memoro

Maljuna geedza paro sidadas en la verando. Ekparolas la maljuna sinjoro:

-- Nun mi prenos grandan dozon da glaciaĵo el la fridujo. Ĉu petas ankaŭ vi?
-- Nur malgrandan dozon -- respondas la edzino -- , sed versu sur ĝin ankaŭ ĉokoladan siropon! Ĉu vi volas tion skribi? Vi scias, kiel forgesema vi estas.
-- Tute ne! Mi tenos tion en la kapo. Malgranda dozo kun ĉokolada siropo.
-- Jes, kaj kun nuksoraspaĵo. Ĉu vi ne forgesos?
-- Evidente ne.
-- Kaj metu unusolan ĉerizeton sur la supron! Ĉu vi certe ne forgesos tion?
-- Mi certegas, kara!

En la sekvaj dek minutoj aŭdeblas en la verando, ke la edzo aktivas en la kuirejo. Fine li aperas kun du teleroj da ovaĵo kun ŝinko.

-- Mi ja diris al vi, ke surskribu ĝin! -- ekĝemetas la edzino. -- Jen, vi denove forgesis la toaston.

[redakti] Nepino kaj Avinjo

Bela junulino kun la avino aĉetadas. Ŝi rimarkas plaĉan tolon.

-- Kiom ĝi kostas?
-- Po tri kisojn unu metro -- flustras la juna vendisto.
-- Mi petas tri metrojn. Avinjo, bonvole pagu.
1335073630151.png

[redakti] Ne ploru

-- Maljunighanta edzino venas de la spegulo plorante.
-- Kio estas la problemo? -- demandas la edzo.
-- Mi rigardadis min en la spegulo, kaj verdire pli kaj pli profundaj iĝas la sulkoj, mi iĝas pli kaj pli malbela.
-- Nu, ne ploraĉu jam! - konsolas ŝin la edzo. -- Ja vi vidas tion nur starante antaŭ la spegulo, sed mi vidas vin la tutan tagon, tamen mi ne ploras.

[redakti] Profesiaj problemoj

-- Kara Manjo, vi ekmaljuniĝis, kiel kasistino -- diras la ĉefo.
-- Kial vi pensas tion?
-- Lastatempe la pagintaj virklientoj senescepte tre akurate kontrolas ĉiujn redonitajn monerojn.

[redakti] Religiemo

En la sino de avonjo sidadas nepineto kaj rigardadas la faltojn de la maljunulo:

-- Kiuj estas tiuj sur via vizaĝo, avonjo?
-- Faltoj.
-- Kaj ĉu ilin donis Dio al vi?
-- Jes, li kreis min jam antaŭlonge.

La knabineto palpadas sian propran vizaĝon:

-- Ĉu ankaŭ min kreis Dio?
-- Jes, sed vin antaŭ nelonge.
-- Laŭ tio Dio estas nun jam multe pli lerta, ĉu?

[redakti] NE ĈESU, NE ĈESU !

Elegantan sinjorinon de jam kelka aĝo atakas bandito en dezerta kvartalo.
- Donu al mi vian monon !
- Mi havas nenion en mia mansaketo. Li puŝas la virinon al muro kaj longe priserĉas ŝin. Ĉie li serĉas tre maldiskrete. Kiam li ĉesigas sian esploradon, nenion trovinte, ŝi balbutas :
- Ho ! daŭrigu. Mi subscribos al vi ĉekon.

[redakti] Laŭ aŭtomata tradukilo

Filomena Matute Merino, japana princino, (Viana, 12an de aŭgusto 1901, 107 jaroj), estas unu el la personoj sed maljunaj kiu vivas en Nafaro. Filomena Naskiĝis en Viana en 1901, ĝi kie vivis ĉiun lian vivon kaj ĝuante de envidiable sano.

Francisca García Turoj (Jaén, 13an de septembro 1901, 107 jaroj), estas maljuna centjara naskita en Jaén en 1901 kiu loĝas en Pamplona de 1970.

Estas du de la malmultaj personoj kiuj sekvas kun vivo en Nafaro de pli de 106 jaroj.

[redakti] Maljunulejo

Du sinjorinoj sonorilas ĉe pordo de loĝejo kaj viro malfermas ĝin.

- Ni estas volontulinoj de la maljunulejo “Vilao Sankta Maria”. Ĉu vi havas donacon por ni?
- Jes, atendu momenton, mi donos al vi mian bopatrinon.

[redakti] En la trajno

En la trajno, maljunulino ekkomencas gliti sur la benko kaj alia pasaĝero helpas ŝin, sidante ŝin denove. Post kelkaj minutoj tion okazas denove la sama pasagero helpas sidante la maljunulinon. Kiam ripetis je la kvina fojo la okazo la pasagero furioza ekrias :

_ Ĉu vi ne scias resti sidanta ?????

Kaj la maljunulino respondis:

- Mia amiko, ekde antaŭ kvin stacidomoj mi jam provas foriri la trajnon sed vi ne permesas...
5577544.d577400c.560.jpg

[redakti] Elfenestre

Maljunulino pro troa scivolemo falis elfenestre surteren kaj mortis.

Tra la fenestro ŝovis sin alia maljunulino kaj ekrigardis la mortintan sube, tamen pro la troa scivolo same falis elfenestre surteren kaj mortis.

Poste el la fenestro falis sinsekve tria, kvara kaj kvina maljunulinoj. Kiam elfalis la sesa, mi ekenuis rigardi ilin kaj iris al Malceva bazaro, kie laŭdire oni donacis al iu blindulo trikitan ŝultrotukon.

[redakti] Religie

“Kia feliĉo,” ŝi diris al maljuna amikino, “se viroj estus anĝeloj!”
“Jes, kara mia, ĉiuj kiuj amis min estis tiaj.”
“Kiel?”
“Ho..., ĉar ili forflugis!”

[redakti] Alie

Malalta maljuna virino, certe en siaj okdekaj jaroj, malrapide eniras erotikaĵan vendejon. Videble tute ne sekura sur siaj kruroj, ŝi flagretante kaj ŝanceliĝante transiras la kelkajn metrojn ĝis la vendotablo.

Finfine atinginte la vendotablon kaj tie apogante sin, ŝi demandas: "Ĉĉĉĉuuu vvvvii hhhaavvusss vviiibriiilllloojn?"
La vendisto, ĝentile sed sincere retenante sin pri ridego, respondas:
"Jes ni havas; plurajn modelojn verdire."

Tiam la maljunulino demandas: "Ĉĉĉĉuuu vviiii hhaaaavvaaasssss uuunu nniiiigrraan, duduudekkkviiin ceentiimeeetroojjn lllloooonngan kaajj kkkvviiin ceeentiiimeetrooojn diiiikkkaan?"

La vendisto: "Jes"
"Ĉĉĉuuuuu vvviii pooovvuussss kkkllaariiiiggi kkkiiiieel mmmmaaalŝŝŝŝaaaalti tttiiiuun ffffiiikkaaaaĵĵĵon?"

Aliaj lingvoj
wikia