Malnudismo
El Neciklopedio
"Ne decas maltro da vestoj sur korpo,
aŭ maltro da literoj en vorto.
"
~ Malnudisma proverbo,
el la Granda Krestomatio de Kostumo.
"Ĉe vesto velura suferas stomako"
~ Zamenhof
Malnudismo estas praktika konvinko pri la avantaĝoj por korpa kaj mensa sano de abunda vesto.
Malnudistoj laŭdas la senton de mallibero donatan de pezaj vestaĵoj.Anoj argumentas, ke la vivstilo estas pli natura. Se birdoj ne demetas la plumojn, kial homoj demetu la veston?
Kvankam nudismo estas ĉefe mezklasa afero, malnudismo popularas pli ĝenerale. Eĉ en la burĝaj nudismaj domoj, la servantoj estas ofte malnudistoj.
Enhavo |
[redakti]
Kutimoj kaj kredoj
Laŭ malnudismo, nuda naĝado allogas gigantajn polpojn. Plena nudeco estas ĉiam evitinda. Eĉ kiam oni devas malkovri la suban duonon de la korpo, la supra duono restu kovrita, ekzemple per duona bikino.
Malnudistoj neniam sin duŝas sen bikino. Kelkaj portas ne nur kalsonetojn sed ankaŭ ŝnurojn.
Kelkaj malnudistoj portas samaspektan nigran veston, botojn, kaj svastikojn. Vidu paĝon Naziklopedio. Sed tio certe ne veras pri ĉiuj.
[redakti] Historia signifo
La fino de la Malvarma Milito (kiam la nudismaj militistoj aŭ sin kovris, aŭ pereis pro la malvarmo) klare pruvis, ke la homaro havas nenian alternativon al malnudismo.
[redakti] Eminentaj anoj
Fama ano de la movado estas Obama bin Laden, la patrino de Barack Hussein Obama.


