Malruĝa Rondo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
2049 x Ĉi tiu artikolo estas pri Esperanto-movado*

Pagu vian kotizon kaj kriu "Vivu Zamenhof"

*Rimarku: kritikemo danĝeras en Esperantio. Publike kritiki povas kaŭzi al vi ricevon de merdpluvo.
"Kun kiu vi kuniĝas, tia vi fariĝas"
~ Zamenhof pri Malruĝa rondo
2185b o

"Mi vidas ruda koloro"

~ Vladimir Vengerov

"Certe, certe"

~ Hans-Georg Kaiser pri la supra diraĵo

"Dankon."

~ Komencanto pri ĉi tiu artikolo

Malruĝa Rondo, franca ekstremdekstra partio, estas grupo de malruĝaj esperantistoj.

Se vi jam lacas
Bildoj os120 veterani2
  • de la superrego de maldekstraj politikemuloj en E-medio,
  • de la senĉesa pribojado de Usono,


Malruĝa Rondo estas por vi!

Kulturo kaj moralo de la "Malruĝa rondo" baziĝas sur la Jud-Kristana tradicio! Same tia iam estis kaj devas resti la kerna idearo de la Esperanto-movado.

La “Malruĝa rondo”, brile titolita tiel far de Yenovk Lazian celas unuigi kaj provizi tribunon por dekstraj esperantistoj, reprezentantaj interesojn de la meza klaso (plejmulto de la okcident-tipaj socioj) sen ajna klasbatalo. La “Malruĝa rondo” opinias, ke moderna alianco de socialistaj, maldekstre/liberalismaj kaj islamismaj fortoj profitas la Okcidentan liberecon kun celoj ruinigi la socion, kiu tro toleras ilin. La idearo, kulturo kaj moralo de la “Malruĝa rondo” baziĝas sur la Jud-Kristana tradicio. Same tia iam estis kaj devas resti la kerna idearo de la Esperanto-movado.

Estras Malruĝan Rondon la fama esperantisto Alexander Gofen.

[redakti] Ruĝa Danĝero

Valchjo

Malruĝa Rondo denoncas ke en 5 mil milionoj da jaroj la Suno restos sen brulaĵo kaj ĝi igos Ruĝa Giganto!

[redakti] Feminismo

Emmeline Pankhurst iam aliĝis al la Fedenacio de Liberalaj virinoj, la virina branĉo de la Malruĝa Rondo.

[redakti] Precizigoj

Tiu movado distingiĝas el dekstrismo ĉar la enfokusiĝas sur la interkompreniĝo inter la diversaj religioj kaj ĉirkaŭ la tolero, kiu ĝuste el tio devenas (spite de la restado en siaj konvinkoj, anstataŭ sur la sintezo de elementoj malsamaj en movaj formoj de kredo. La historio de Esperanto montras ke la konflikto estis ĉiam ordinara tipo de rilato inter la diversaj kredoj, ege plejofta kompare kun la dialogo.

La dialogo naskiĝas kaj kuntrenas novan vidpunkton, eble implicite ĉeestas en la nukleo de la diversaj religioj, laŭ kiu la homo meritas respekton sendepende de lia kulturo. kaj kelkaj religioj, kiel kristanismo, vidas tiun principon esenca al etiko de sia religio mem.

La Verda Parlamento, establita en 1993, estas ofte konsiderata la formala naskiĝo de la malruĝa dialogo.

[redakti] Nobelpremio

MR ricevis la Nobelpremion pri paco en 2014.


Content Navigation
Aliaj lingvoj