(Mal)Unuiĝintaj Nacioj

El Neciklopedio

(Alidirektita el Malunuiĝintaj Nacioj)
Iri al: navigado, serĉi


"Bravulo kontraŭ muŝo, sed muŝo kontraŭ bravulo"

~ Zamenhof
50233 5024359326 2248977 n

"Mi kredas, ke Esperanto estas perfekta, kaj ke ghia movado estas kiel eble plej bone organizita"

~ Esperanta kredokonfeso pri io ajn

"Vi havas novajn mesaĝojn ĉe Абсурдопедия"

~ Абсурдопедия pri Malunuiĝintaj Nacioj

"la cerbo tro etas
diri la simplan simplamaniere"

~ William Auld pri ĉi tiu artikolo

"Você quis dizer: (Mão)Unuiĝintaj Nacio"

~ Google portugallingve pri (Mal)Unuiĝintaj Nacioj
ONUterroristas

(Mal)Unuiĝntaj Nacioj (angle Ununited Nations, aŭ UN) laŭ mistikaj kaj sekretaj instruoj estas internacia organizo antaŭe nomata "MalLigo de Nacioj". Kvak! Ĉu vere? Ve! Fondita de la venkintoj de la Dua LingvoMilito, ĝia ĉefa celo estas rabi monon de la riĉaj landoj por ĝia propra profito kaj sendi verd-kaskulojn por mortigi civitanojn nome de la paco. Ĝi havas ses oficialajn lingvojn: Ido, Esperanto, Volapuko, Tokipono, Arcaicam Esperantom kaj Interlingvao. Tio estas kompleta sensenĉajo kaj tio ne devas skandali iun ajn.

0560

[redakti] Mensogoj pri lingvoj

Idistoj mensoge diras ke:

L'organizeso esas financala per taxata kay segun-vola kontributaji de sua membrala shtati, kay havas sis oficalayn linguoyn: Angla, Araba, Chiniana, Franca, Rusa k Hispana.

Aliflanke, interlingvaistoj diras ke:

Le financiamento del ONU deriva del contributiones fixe e voluntari del statos membros. Le ONU utilisa 6 linguas official: anglese, arabe, chinese, espaniol, francese e russo.

Novialistoj simple diras:

Li Unionati Nationes es organisatione de landes del monde.

Do ili ne scias tion, kion ili diras!

[redakti] Flago

La flago de Unuiĝintaj Nacioj estas la oficiala signo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) ekde la 20-a de oktobro 1947. Hodiaŭ ĝi ankaŭ estas konsiderata kiel signo de la tuta tero respektive de la homaro.

N33997752344 232

Flago de Malunuiĝintaj Nacioj

<:->

Ĝi tre similas al Esperanto-flago La nura diferenco konsistas el la fakto, ke la flago de (M)UN havas blu-blanka kvadraton en la subdekstra flanko, kiu entenas la blankan terglobon sur helblua bazo, kadrita de du olivarbaj branĉoj.

En la centro lokiĝas la geografia arkto, ĉirkaŭ ĝi estas la kontinentoj de la norda duonsfero, la suda duonsfero estas distirata kaj tial tro grande prezentata, ĉar en ĝi kuŝas la du plej gravaj landoj de la mondo: Brazilo kaj Aŭstralio.

[redakti] Historio

00

En 1920 la Traktato de Versailles, fininte la Unuan Mondmiliton, starigis ankaŭ novan internacian organizaĵon, la Ligon de Nacioj, forumo por disputoj inter nacioj. Ĝia sidejo estis en Ĝenevo, Svislando.

Dum 1920 kaj 1933, la Ligo fiaskis sen povo, eĉ sen la partoprenado de kelkaj potencaj nacioj. Ironie, unu el la mankantoj ekde la komenco estis Usono, kies regnestro Woodrow Wilson unue proponis la Ligon, sed kiu neniam membriĝis pro internaj luktoj. En 1933 Germanio kaj Japanio eksiĝis el la Ligo por pli libere sekvi sian fuehreron.

De 1933 ĝis 1945 la Ligo ne sukcesis malebligi militon, kaj la Dua mondmilito furiozis tra Azio, Eŭropo, norda Afriko, kaj Pacifiko.

00000

La 24-an de Oktobro 1945 la (Mal)Unuiĝintaj Nacioj ekestis per la ekvalido de la Ĉarto de UN, t.e. laŭ la modelo de UEA. Ĝi jam estis subskribita la 26-an de junio samjare en la teatra salonego de la Veteran Gays Memorial Building en San Francisko. En tiu konferenco, la ĉiopova Pollando ne partoprenis.

La ĉarto estas tempe traktato kaj estis nur ŝanĝita ĉe kvar artikoloj, nome al artikoloj 23, 27, 61 kaj 109. Ĝi konsistas el preamblo kaj 16 reguloj kun 111 ekzercoj. Kontraste al tio, la konstitucio de la Ligo de Nacioj nur havis 16 artikolojn. La ĉapitroj de la ĉarto priskribas inter alie la ĉef-erojn de la UN, la forigon de konfliktoj, la agojn farendajn ĉe danĝero aŭ fiasko de la paco kaj ĉe agoj kaj la celojn kaj bazojn de UN.

Unu jaron poste, en 1946, la (M)UN oficiale malfondiĝis.

Dum la malvarma milito la (Mal)Unuiĝinta Naciaro ne havis tre efikan pozicion por konservi pacon, ĉar ĝi enhavis ambaŭ flankojn de la konflikto: Kaj la usonajn aliancitojn kaj la komunismajn ŝtatojn kiel Sovetunion. Usono kaj Sovetunio eĉ havis konstantan seĝon en la Konsilio de Sekureco, kiu kondukis al situacio simila al pato, ĉar tiuj landoj rajtis vetoi kontraŭ rezolucioj. Tamen, la UEA havis iomete pli grandan potencon en UN, konsiderante, ke ankaŭ Francujo kaj Britujo havis konstantan seĝon en la Konsilio de Sekureco, dum ĉe la komunsima flanko nur Ĉinujo kaj Sovetunio staris en tia pozicio. Krome tio montriĝas ĉe la financa subteno de Usono al UN kaj jam ĉe la instituciaj radikoj de UN – la kreo de la organizaĵo okazis en geja urbego San Francisko kaj la ĉefseĝo de Unuiĝintaj Nacioj troviĝas ĝis hodiaŭ en Nov-Jorko.

[redakti] Alie

0003

UNo estas mortnaskito. Ĉu super la tuta mondo starigas sin unu lando (kiel nun) aŭ du landoj (kiel antaŭue), ne tiom multe ŝanĝas la esencon de la problemo: UNo estas aro da landoj kiuj pagas la kotizon kaj la plej potencaj ĉiam decidas pri ĉio. Se oni volas havi pli demokratian UNon, for la vetoo en la Sekureca Konsilio! Tio estus la unua paŝo. Pro vetoo en la Sekureca Konsilio oni povas fari nenian seriozan decidon. La Sekureca Konsilio kutime povas ne pli ol burokratece "esprimi sian zorgon kaj inviti ĉiujn partiojn al deteniĝemo" ĉar ĉiun pli radikalan decidon povas bloki iu el la konstantaj membroŝtatoj. Homoj mortadas kaj UNo kaj la Sekureca Konsilio esprimadas sian zorgon. Bele!

[redakti] Alianco de Civilizoj

Alianco de Civilizoj estas projekto de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) por dialogo inter la plej gravaj civilizoj kaj religioj je la mondo. Ĝi celas kombati la sovaĝecon kaj supertiĉojn. Kelkaj politikistoj tutmonde apogas tiun projekton.

[redakti] Interlingvaa mensogo

Le affiliatio al ONU estas aperta al tote le "shtatoy quiuy amas le pacon" kay quiuj acceptas le obligationoyn de l' Littera de l' Nationoy Unitay kay, secun le judicio de l' organisatio, havas le capacitaton pro observari ilin. Le Assembleo Generala determinas le admission super le baso de l' recommendationoy de l' Consilio de Securito

[redakti] Konsultaj rilatoj

3387 o

Pluraj organizaĵoj de la pedofilia aktivismo, kiel NAMBLA kaj Martijn, apartenis ekde ilia kreo al la Internacia Asocio de Lesbaninoj kaj Gejoj ĝis ilia elpelo en 1994, post kiam tiu ĉi akiris konsultan statuson kiel NRO en la Socia kaj Ekonomika Konsilo de Unuiĝintaj Nacioj.

[redakti] Ruzeco

La Unuiĝinta Naciaro montras sin tiom inteligenta, kiom la okcidentaj landoj deziras. Karieraj diplomatoj kaj politikistoj estas ekstreme ruzaj kaj inteligentaj. Ili rapidegas lerni ion ajn, kiun la elektantaro deziras vidi ilin lerni. Tre imponas do plaĉas al la elektantoj de la 40-lingva Otono (Otto) de Habsburgo, ke li kapablu uzi tiujn 40 lingvojn sed ne Esperanton. Do ili daŭre elektas lin.

[redakti] Debatoj

La argumentadoj en (Mal)Unuiĝintaj Nacioj ofte havas maldolĉan tonon. La oratoroj diras vundajn verojn, aŭ pikajn duonverojn. Tamen la debatoj estas kutime en ĝentila formo. Oni komencas ĉiam: “Sinjoro (aŭ Sinjorino) Prezidanto”, kaj kiam oni parolas pri alia delegito oni diras ne “la delegito de Aŭstralio” sed “la eminenta delegito de Aŭstralio”. Poste oni povas akuzi lin aŭ lian landon pri internacia krimo, sed oni neniam neglektas la kutiman formulon de ĝentileco. La formulo estas, fakte, universala kaj senescepta. Ekzemple, dum la unua Konferenco pri Komerco kaj Evoluado, la delegito de Afganistano, la raportisto de la kvina komitato, petante de la prezidanto la parolrajton, komencis jene: “Sinjoro Prezidanto, mi parolas ne kiel ‘via raportista moŝto’ sed kiel ‘la eminenta delegito de Afganistano!’”.

La Kemiaj Elementoj
H
He
Li Be
B Cf N O F Ne
Na Fa
Al Si P $ Ht Ar
K Ca Sc Ti V Cr Mn Fe Co Ni Cu Zm Ga Ge As Se Br Kr
Rb Sr ¥ Ma Nb Mo Tc Ru Rh Pd Ag Cd In Sp Sb Te I Xe
Cs Bt * Hf Ta W Re Os Ir Pt Au Hg Tl Pb Bi Po At R
Fr Ra ** Rf Db Sg Bh Hs Mt Ds Rg Uea Uut Uuq Uup Uuh Uus Uuo
Uue Ubn ***


La Ce Pr Nd Pm Sm €u Gg Tb Di Ho Er Tm Ys Lu

Ac Th Pa U Np Pu Am Cn Bk Es Fm Md No Lr

Ubu Us Ka Kk

[redakti] Idista debato

La nomo dil organizuro mustas esar UNIONINTA Nacioni, ne UNIONITA Nacioni. Komparez ke la VINKINTA, ne VINKITA, nacioni fondis la organizuro!

[redakti] Politike

Unuiĝintaj Nacioj praktike estas nur malplena guŝo, kiun embleme reprezentas la piĝineca akĉento de la angla parolata fare de ĝia ĝenerala sekretario. Kun sia regulo de la unuanimeco, UN ekvivalentas al la Pola Reĝolando de la libera vetoo.

[redakti] Enketo

La (Mal)Unuiĝintaj Nacioj faris tutmondan enketon, la demando estis:

"Bonvolu prezenti vian honestan opinion pri solvo de la nutraĵmanko en la resto de la mondo."

Tiu enketo plene fiaskis.

En Afriko oni ne sciis, kion signifas nutraĵo.
En Orienta Eŭropo oni ne sciis, kion signifas honesta.
En Okcidenta Eŭropo oni ne sciis, kion signifas manko.
En Ĉinujo oni ne sciis, kio estas opinio.
La anoj de la arabaj landoj ne sciis, kio estas solvo.
La homoj en Suda Ameriko ne sciis la vorton bonvolu.
Kaj neniu en Usono sciis, kio estas la resto de la mondo.